Claude Piron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Claude Piron
Claude Piron.jpg
Claude Piron dum esperanta kongreso en Boulogne-sur-Mer, 2005.
Personaj informoj
Naskiĝo 26-an de februaro 1931 (1931-02-26)
en Belgio Namuro, Belgio
Morto 22-an de januaro 2008 (2008-01-22) (76-jara)
en Svislando Gland VD, Svislando
Nacieco sviso
Aliaj nomoj Klaŭdjo
Lingvokapablo franca lingvo, Esperanto
Esperanto
Verkis en Esperanto listo de verkoj
Aliaj aktivaĵoj
Akademiano jes
v  d  r
Information icon.svg

Claude PIRON [klod piʁɔ̃] (naskiĝis la 26-an de februaro 1931 en Namuro, mortis la 22-an de januaro 2008 en Gland VD[1][2]) estis svisa esperantisto, lingvisto kaj psikologo; de 1956 ĝis 1961 li ankaŭ estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa kaj el la hispana en la francan); poste li plu tradukadis tutmonde por la Monda Organizaĵo pri Sano ĝis 1969.

En Esperantujo, li nomis sin Klaŭdjo. Interalie, li estis membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA kaj membro de Esperantlingva Verkista Asocio.

Post sia laboro ĉe UN, li laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo kaj verkis multajn Esperantajn verkojn. Li ankaŭ uzis Esperanton en multaj landoj, inkluzive de Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Kazaĥlando kaj kelkaj lokoj en Afriko kaj Latina Ameriko, kaj preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj. Li instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko.

Li estis psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de Ĝeneva Universitato (Svislando), de 1973 ĝis 1994. Lia franclingva libro Le Défi des Langues - Du gâchis au bon sens (La Lingva Defio - El ĥaoso al sana prudento) (Parizo: L'Harmattan, 1994)* [3] estas speco de psikanalizo de la internacia komunikado. Portugala versio, O desafio das linguas, aperis en 2002 (Campinas, SP, Brazilo: Pontes).

Lia verkaro inkluzivas lernolibrojn, facilajn legaĵojn, romanojn, novelojn, poezion, faktolibrojn kaj artikolojn. Liaj plej famaj verkoj estas Gerda Malaperis kaj La Bona Lingvo. Li ankaŭ verkis romanojn sub la pseŭdonimoj Johán Valano kaj Johán Balano.

Gerda Malaperis estas romaneto, lernolibro kiu uzas bazan gramatikon kaj estas aranĝita tiamaniere, ke ĉiu ĉapitro kompreneblas pli facile ol la posta; ĝi laŭgrade kondukas al sperta esperanto; fine, vortlistoj ekzistas por kelkaj lingvoj, do komencantoj facile sekvas la lecionojn. Ĝi jam iĝis bazo de unu el la senpagaj retpoŝtaj kursoj.

En La Bona Lingvo, Piron kaptas la bazajn lingvistikajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli facilas ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, interalie kaj plej grave, la ĝeneraligo de gramatikaj formoj kaj reguloj. Li argumentas kontraŭ enporto de novaj radikoj, montrante la esprimpovon de baza vortprovizo kaj imagema kunmetado.

Piron tradukis kantojn el pluraj lingvoj kaj fojfoje mem prezentis ilin, akompanante sin per gitaro. En 1982 ĉe LF-koop, aperis lia son-kasedo "Frandu Piron".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Piron diplomitiĝis ĉe la interpretadolernejo de la universitato de Ĝenevo kaj laboris de 1956 ĝis 1961 kiel interpretisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, Usono. Li tradukis tie el la angla, la ĉina, la hispana kaj la rusa al la franca. Poste li laboris dum 8 jaroj por la Monda Organizaĵo pri Sano en Azio kaj Afriko. Post edukado al psikanalisto kaj psikoterapeŭto li laboris en la regiono de Ĝenevo kaj ekde 1999 en Gland.

De 1973 ĝis sia emeritiĝo en la jaro 1994 li krome instruis psikologion kaj eduksciencon ĉe la universitato de Ĝenevo. Li krome instruis, konsilis kaj superrigardis junajn psikologojn.

En multaj prelegoj kaj publikaĵoj li traktis demandojn pri psikologio kaj internacia komunikado. Krome li verkis, parte sub la pseŭdonimo Johán Valano ankaŭ beletrajn verkojn.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Lasu min paroli plu!, 3-a eldono (2003), lernolibro verkita por legado paralela al Gerda malaperis!
legolibro Vere aŭ fantazie, 1-a eldono (1989)
  • Ĉu vi kuiras ĉine? (krimromano 1976; 3-a eldono: 1996)
  • Malmalice (poemoj 1977)
  • Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo? (broŝuro 1977)
  • Letero al kolego pri la formo kaj la strukturo de Esperanto (en : Esperanto Vandaag, 1977)
  • Ĉu li bremsis sufiĉe? (krimromano 1978; 2-a eldono: 1979)
  • Kiel personeco sin strukturas (multobligita prelego 1978)
  • Ĉu li venis trakosme? (krimromano 1980)
  • Ĉu ni kunvenis vane? (krimromano 1982)
  • Ĉu ŝi mortu tra-fike? (krimromano 1982, sub la pseŭdonimo Johán BALANO, memkompreneble; 2-a eldono: 2000)
  • Gerda malaperis! (instrua romaneto 1983)
  • Lasu min paroli plu! (instrua romaneto 1984)
  • Ili kaptis Elzan! (facila romaneto 1985)
  • Ĉu rakonti novele? (krimnoveloj 1986)
  • Sen pardono (lernolibro 1988)
  • Psikologiaj reagoj al Esperanto (broŝuro 1988)
  • Vere aŭ fantazie (rakontaro 1989)
  • La Bona Lingvo (prilingva traktaĵo 1989; 2-a eldono: 1997)
  • Dankon, amiko! (facila rakonto 1990)
  • La kisa malsano (instrua romaneto 1991)
  • Esperanto el la vidpunkto de verkisto (broŝuro 1992)
  • Son-kasedo Frandu Piron (1982)
  • Vivi estas miri (legolibro 1995)
  • La Dorsosako de Panjo Rut' (kun Sándor Bakó, noveloj, 1995)
  • Tien (sciencfikcia romano 1997)
  • Tiaj ni estas (kun Sándor J. Bako, noveloj)
  • La kisa malsano. "Tiaj ni estas", Volumo 2 (kun Sándor J. Bako, noveloj 2001)
  • La meteoro. "Tiaj ni estas", Volumo 3 (kun Sándor J. Bako, noveloj 2002)
  • Dio, psiĉjo kaj mi, aperinta kelkajn tagojn antaŭ lia morto (IEM, 2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tekstoj[redakti | redakti fonton]

La Bona Lingvo, eldono 1989.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Piron, Claude 1977 : La okcidenta dialekto, Esperanto, 859-60 (7-8), p. 125-126

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Claude Piron » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»