Vere aŭ fantazie
Vere aŭ Fantazie | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Claude Piron | |
Eldonjaro | 1989 | |
Urbo | Ŝapekoo | |
Eldoninto | Fonto | |
Paĝoj | 207 | |
Vere aŭ Fantazie estas esperantlingva legolibro, verkita de Claude Piron, taŭga kaj por plua lernado de la lingvo post komenca stadio kaj por "normalaj" legantoj regantaj la lingvon. Temas pri rakontoj el diversaj partoj de la mondo, aranĝitaj por laŭgrade vastigi la vortprovizon. Ĝin produktis la eldonejo Fonto en Ŝapekoo, Brazilo, ekde la 1-a eldono en 1989. En 1997 aperis la nun aktuala, 4-a eldono - la informkesta bildo maldekstre bildigas la librokovrilon de la unua eldono de 1989, la nuna kovrilpaĝa aspekto vidiĝas en la priskribo de la rakontaro en la reta katalogo de la libroservo de UEA, videbla kiel ekstera ligilo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- esperante koncizaj informoj pri la romano en katalogo de la libroservo de UEA
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "vere au fantazie".
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Legu la verkon ĉe Verkoj.com