Portalo:Literaturo
Enkonduko |
|
Literaturo (el la latina litera, esperante litero) estas en pli vasta senco de la vorto sumo de ĉiuj skribitaj tekstoj. Apartenas inter ili literaturo arta, instrua, teknika, ĵurnala, memora kaj ankaŭ privata korespondaĵo. En pli malvasta senco de la vorto oni komprenas per literaturo kutime literaturon artan, do beletron. Literaturo estas post belarto la plej malnova homa arta agado. Kiel entute la unua literatura memorigaĵo estadas markata Eposo pri Gilgameŝ (devenanta proksimume el duono de la tria miljaro antaŭ Kristo, la plej malnova transskribo estas konservita el la tempo proksimume ĉirkaŭ la jaro -2000 ĝis -1700). Kiel bazo de eŭropa literatura kreado estadas markata arkaika periodo de antikva Grekio kaj al ĝi liganta antikva Romo. Ĝis la 10-a jarcento la eŭropa literaturo (krom raraj esceptoj) koncentriĝis al centra teritorio de Orienta kaj ĝis la jaro 467 ankaŭ al Okcidentromia imperio.Renesanco, baroko (pli poste klasicismo, klerismo kaj romantikismo) preparis jam kondiĉojn por estiĝo de moderna kaj kun ĝi ankaŭ por nuntempa literaturo. |
Polurindaj artikoloj |
|
Ĉi tien bonvolu noti artikolojn rilataj al literaturo, kiuj estas polurindaj.
Libroj[redakti fonton]Verkistoj[redakti fonton]Alia literaturaĵo[redakti fonton]
|
Akrigita je... |
|
La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (mallongigite Bona soldato Ŝvejk) estas la plej konata verko de ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek kaj samtempe unu el la plej tradukataj ĉeĥaj verkoj entute. Kvankam ĉeĥoj kutimas regionaligi la libron, ĝi estas perceptata far de la monda komunumo kiel unu el la plej bonaj satiroj de la monda literaturo kaj ofte ĝi estadas komparata al Don-Kiĥoto el Manĉo de Miguel de Cervantes. Per la libro lasis sin inspiri ekz. Joseph Heller verkante sian Kapon XXII. Bona soldato Ŝvejk estadas studata kaj interpretata kiel vademeko al ĉeĥa spirito. Pluraj pasaĝoj estis verkitaj rekte en ŝatata drinkejo de Hašek, por ke ili estu tuj venditaj al lokaj ĵurnaloj kaj pro tio "ŝanĝitaj" je biero. Malgraŭ, kaj eble ĝuste tial estas Bona soldato Ŝvejk eble la plej bona kaj monde la plej agnoskata ĉeĥa prozo. Ties gloron aldonis al ĝi ankaŭ proksimume dek filmaj versioj, jam ĉeĥaj, germanaj aŭ usonaj (datenbazo de filmaj prilaboroj de la verkojde Hašek en IMDB). |
Invito al legado |
|
La ĉefserĝento desaltis de ĉevalo kaj du oficiroj rapide paŝis en ĉambron.
„Estu bonvenantaj, sinjoroj soldatoj!“ balbutis la kampisto klakante per dentoj. „Ne bonvenadu, sed donu, kie ci ion havas. Ni rajdas de mateno. Dum cia tuta vivo ne estis ĉe ci tiaj sinjoroj kiel hodiaŭ. Rapide; ili estas jam en la ĉambro kaj soifegas kiel ni.“ Kaj efektive la oficiroj estis jam en la ĉambro; la pli maljuna ripozis sur benko post kverkligna tablo, kaj la pli juna, alta viro observadis la ĉambron. Lia malhela enfalinta okulo ekbrilis subite pli vive; la soldato alpaŝis al forno, kie kaŭris sur benketo Manjo, la plej bela knabino el tuta vilaĝo, kovrante siajn okulojn per antaŭtuko antaŭ tiuj sinjoroj fremduloj, kiujn ŝi pro ilia malbona famo teruriĝis pli ol fantomojn. Ŝajnis, ke la oficiro kun plezuro raviĝas per embarasoj de la knabino. „Ci havas belan filinon!“ li ekparolis, ekvidinte en la ĉambro la kampiston kun plena kruĉo kaj kampistinon kun plado, sur kiu flaviĝis butero, kiu posedis forton ekinciti dum marŝado eĉ la grafan langon... (daŭrigo) Tralegu la tutan tekston en Vikilibroj. |
Listoj | ||
|
Libroj | ||
|
Aktualaĵoj |
|
En KAVA-PECH aperis ekzemple:
![]()
|
Interesaĵoj |
|
Ĉu vi sciis, ke... ...verkisto kaj poeto Blaise Cendrars perdis en la unua mondmilito la dekstran manon kaj li devis eklerni skribi per la maldekstra?
...Don-Kiĥoto el Manĉo de Miguel de Cervantes estis de komisiono speciale formita el gloraj verkistoj elektita kiel la plej bona literatura verko de historio?
|
Literatura scienco |
|
Frazo – Kompleksa frazo – Frazelemento Rompo de fraza sintakso[redakti fonton]Eraroj en fraza sintakso[redakti fonton]Anakoluto – Kontaminaco – Zeŭgmo Pluaj nocioj[redakti fonton]Alegorio – Aleksandro – Aludo – Akrostiko – Anagramo – Analogio – Ambigramo – Artikolo – Trajto – Karakteriza motivo – Ironio – Lorem ipsum – Kenning – Metaforo – Oksimoro – Palindromo – Pleonasmo – Prognozo – Publicistiko – Proverbo – Rondelo – Diraĵo – Scenaro – Kolono – Taŭtologio – Teksta kritiko – Travestio – Informo – Psalmo |
Kategorio |
|
Antikva Grekio – Antikva Romio – Aŭstralia – Aŭstria – Barata – Brazila – Britia – Bulgaria – Ĉeĥia – Ĉinia – Dania – Flandra – Francia – Germania – Grekia – Hispania – Hungaria – Irana – Kanada – Kolombia – Koreia - Nederlanda – Niĝeria – Norvegia – Novzelanda – Pakistana – Pollanda – Portugalia – Serbia – Slovakia – Slovenia – Svedia – Svislanda – Tajlanda – Turkio – Ukrainia – Usona - Uzbekia Bildliteraturo – Biografio – Biografioj – Enciklopedioj – Eposoj – Fantasto – Infana – Kantoj – Bildliteraturo – Kronikoj – Matematika – Noveloj – Poezio – Romanoj – Sciencfikcia – Spiritisma Angla - Araba - Bulgara – Ĉeĥa – Ĉina – Dana – Esperanta (vidu ankaŭ sube) - Finna – Franca – Germana - Greka – Hispana – Hungara – Itala – Japana – Kataluna – Korea – Kroata – Latina – Litova – Nederlanda – Norvega – Pola - Portugala - Rumana – Rusa – Slovaka – Slovena – Ukraina – Tatara – Turka |
Literaturo en Esperanto |
Literaturo en Esperanto estas dividata je tradukita kaj originala, sed ankaŭ je beletra kaj nebeletra. Parolante pri literaturo oni kutime subkomprenas nur beletron, sed al la literaturo apartenas ankaŭ nebeletraj verkoj, kiuj ĝuste en Esperanto estas speciale gravaj, ĉar de la internacia lingvo oni atendas ĉefe komunikadon en laboraj sferoj. Ankaŭ tiuj verkoj povas esti tradukitaj kaj originale verkitaj en Esperanto. Al la nebeletra literaturo apartenas ne nur verkoj fakaj (sciencaj, teknikaj), sed ankaŭ ĵurnalistaj (vojaĝpriskriboj, biografioj, recenzoj, kritikoj, historioj ktp.), kiuj estas duone beletraj kaj duone fakaj, kaj esperantologiaj (lernolibroj, vortaroj, frazaroj, studoj pri la movado k.s.). Por la literaturo gravas ne nur eldonitaj libroj kaj broŝuroj, sed ankaŭ gazetoj, bultenoj, informiloj, flugfolioj, prospektoj, gvidlibroj, manuskriptoj kaj leteroj, precipe kiam ilin verkis gravaj esperantistoj (ekzemple korespondaĵo Kalocsay-Waringhien). Necesas ankaŭ diferencigi inter verkoj, aŭtoroj, tradukintoj kaj redaktintoj.
|


























