Robinsono Kruso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Life and Strange Surprizing Adventures of Robinson Crusoe, of York, Mariner: Who lived Eight and Twenty Years, all alone in an un-inhabited Island on the Coast of America, near the Mouth of the Great River of Oroonoque; Having been cast on Shore by Shipwreck, wherein all the Men perished but himself. With An Account how he was at last as strangely deliver'd by Pyrates. Written by Himself...
Titola paĝo kaj frontispico de la unua angla eldono de Robinson Crusoe (London: W. Taylor, 1719)
Titola paĝo kaj frontispico de la unua angla eldono de Robinson Crusoe (London: W. Taylor, 1719)
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Daniel Defoe
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 25-a de aprilo 1719
Ĝenro romano pri disvolviĝo • aŭtobiografio • robinsonado • aventura fikcio • pirate fiction
Loko de rakonto OrinokoSala
vdr

Robinsono Kruso (en la angla originalo Robinson Crusoe) estas rakonto de Daniel Defoe, publikigita unuafoje en 1719 kaj rigardata kiel la unua angla romano. Ĝi temas pri la aventuroj de maristo, kiu travivis ŝip-rompiĝon kaj poste vivis dum multaj jaroj sur izola insulo. Ĝi apartenas al la plej legataj verkoj de la mondliteraturo.

La literatura motivo de izoliĝo disde la homa civilizacio sur insulo estas nomita laŭ la romana titolo "robinsonaĵo".

Plena titolo[redakti | redakti fonton]

Robinsono Kruso savas indiĝenon de kanibaloj, kiun li poste nomas "Vendredo"

La plena titolo de la angla originalo de la frua 18-a jarcento estas:

The Life and Strange Surprising Adventures of Robinson Crusoe of York, Mariner: who lived Eight and Twenty Years, all alone in an uninhabited Island on the coast of America, near the Mouth of the Great River of Oroonoque; Having been cast on Shore by Shipwreck, wherein all the Men perished but himself. With An Account how he was at last as strangely deliver'd by Pirates. Written by Himself.

T.e.: „La vivo kaj la strangaj surprizaj aventuroj de Robinsono Kruso el York, maristo: kiu dum 28 jaroj vivis sola sur neloĝata insulo antaŭ la marbordo de Ameriko, proksima de la enfluejo de la granda rivero Oroonoque; Pro ŝip-rompiĝo ĵetita al la bordo, pro kio ĉiuj ŝipanoj krom li mem pereis. Kun postnoto kiel li fine strange estis liberigita de piratoj. Verkita de li mem.“

Robinsono Kruso kaj la indiĝeno Vendredo sur pentraĵo de Carl Offterdinger (1829-1889)

Robinsono Kruso en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanton tradukis ĝin pastoro Adolf Krafft surbaze de forte koncizigita angla eldono, nome la “Altemus’ Young People’s Library Edition”, kiu eduke ĉefe celis infanojn, pli precize knabojn. Ĝi aperis en 1908 (143 paĝoj, kun 34 bildoj de Walter Paget) sub la titolo "Robinsono Kruso - liaj vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj" en Filadelfio (Pensilvanio), Usono. La historia traduko el 1908 hodiaŭ estas grandparte arkaigita. En 2004 aperis reeldono ĉe la eldonejo Mondial en Novjorko (ISBN 1-59569-001-8), kies lingvaĵon respekteme al la klasika teksto kaj pasintaj pensmanieroj iom modernigis Ulrich Becker, tiel ke ĝi denove fariĝis flue legebla por hodiaŭaj legantoj.

Ekzistas ankaŭ malnova versio de Hendrik Bulthuis el 1928 (2-a eld. 1931) kiu fakte estas lernolibro kun la subtitolo "Legolibro por geknaboj laŭ Campe".

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Neniu klarigo estas necesa pri la enhavo de la fama libro de de Foe. Ni tamen aldonu por tiuj, kiuj ne konas la resumitan tekston de Campe, kiun tradukis kaj aranĝis S-ro Bulthuis, ke la libro tiele prezentita iĝis se eble ankoraŭ pli alloga ol la originaia formo de de Foe. La Esperanta traduko, kies dua eldono estas antaŭ ni, estas bele prezentita kaj ornamita per belaj bildoj, kiuj certe ankaŭ interesos la junularon. La aŭtoro kaj la tradukinto prave intencis precipe havigi al la instruistoj bonan kaj interesan legolibron por la lernejoj. Aldonu ni, ke la libro ankaŭ taŭgas kiel donaco je festokazo kaj ne nur por infanoj. Ni relegis kun granda plezuro la tutan tiel resumitan kaj prezentitan historion, kiu laborigis tiel bele nian imagon, kiam ni estis junetaj. Pli taŭgan komplimenton oni preskaŭ ne povas fari. La demandoj pri la diversaj ĉapitroj, kiuj estas aldonitaj al la libro permesas trastudi la diversajn partojn, kaj vidi ĉu la infano bone komprenis kaj bone kapablas klarigi tion, kion la spirito jam kaptis. 
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]