Filadelfio (Pensilvanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de la urbocentro de Filadelfio je aprilo 2018
Panorama vido de la urbocentro de Filadelfio je aprilo 2018
Filadelfio
Fotomontaĵo
urbo de Pensilvanio • milionurbo • kantona sidejo • home rule municipality of Pennsylvania

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 19019–19255 • 19171 • 19172
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 603 797  (2020) [+]
Loĝdenso 4 339 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 75° 10′ U (mapo)39.952777777778-75.163611111111Koordinatoj: 39° 57′ N, 75° 10′ U (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Areo 369,609252 km² (3 696 0.9 252 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Filadelfio (Pensilvanio)
Filadelfio (Pensilvanio)
DEC
Filadelfio
Filadelfio
Situo de Filadelfio
Filadelfio (Usono)
Filadelfio (Usono)
DEC
Filadelfio
Filadelfio
Situo de Filadelfio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Philadelphia [+]
vdr

Filadelfio (angle Philadelphia [fɪləˈdɛlfiə] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la plej granda urbo en la ŝtato de Pensilvanio en Usono. Ĝia nomo signifas "Fratamo".

Vido en Filadelfio
Panoramo de centra parto de Filadelfio
Libereca sonorilo

Ĝi estas la 5-a plej granda urbo en la lando kun 1,5 miliono da loĝantoj (pli ol 5 mln kun apudurboj).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La areo estas 369,6 km². Filadelfio havas 2 riverojn: Delaware kaj Schuylkill kaj etendiĝas sur ebenaĵo en la orienta parto de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ dominado de britoj indianoj havis tie urbeton. William Penn fondis por britoj la urbon en 1682. En 1683 13 germanaj familioj de kvakeroj kaj menonitoj el la urbo Krefeld alvenis per la ŝipo Concord al Filadelfio kaj gvide de la germana juristo Franz Daniel Pastorius fondis la unuan germanan urbon en Nordameriko, kiu origine en la pensilvanigermana lingvo ricevis la nomon Deitscheschteddel ("germana urbeto") kaj poste la anglalingvan nomon Germantown - nun ĝi estas urboparto de Filadelfio.

Dum la sendependiga milito la urbo estis motoro de la movado. Ĝi estas plej konata por la libereca sonorilo kiun kolonelo John Nixon sonorigis antaŭ la unua publika lego de la Declaration of Independence (Deklaro de Sendependeco) la 4-an de julio 1776. The Pennsylvania Evening Post, gazeto de Filadelfio presita de Benjamin Towne el 1775 ĝis 1784, estis konsiderita la unua (aŭ dua) gazeto kiu presis la Deklaron de Sendependeco, kiun ĝi publikigis la 6an de julio, 1776.

Post Novjorko (1788–1790), inter la jaroj 1790 kaj 1800 Filadelfio estis la dua ĉefurbo de Usono, ĝis pretigo de la novkonstruita ĉefurbo Vaŝingtono.

La Centjariĝa Internacia Ekspozicio (angle Centennial International Exhibition) de 1876, la unua oficiala internacia ekspozicio en Usono, okazis en Filadelfio, el 10a de majo al 10a de novembro, 1876, por celebri la 100an jariĝon de la subskribo de la Deklaro de Sendependeco en Filadelfio.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Filadelfio troviĝas en subtropika klimato. Ĝis tiam la rekorda temperaturo estis 41 (1918).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Flughaveno[redakti | redakti fonton]

La urbo havas internacian flughavenon.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]