Metroo de Filadelfio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Filadelfio
Metroo en Race-Vine
Metroo en Race-Vine
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Filadelfio, Pensilvanio
 Usono
Transportsistema speco metroo
Komenco de trafiko 4-a de marto 1907
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 85,36 km
Nombro de linioj 4
Nombro de stacioj 88
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto SEPTA - PATCO
vdr

La Metroo de Filadelfio estas reto de metrolinioj servanta la urbon Filadelfio, en la ŝtato Pensilvanio, Usono.

Ĝi konsistas el kvar linioj, identigitaj per malsamaj nomoj kaj koloroj, por totala longo de 85,36 km. La du unuaj linioj, Market-Frankford Line, aŭ Blue Line, kaj Norristown Line, aŭ Purple Line, malfermiĝis en 1907, dum Broad Street Line, aŭ Orange Line, malfermiĝis en 1928. La administrado de tiuj tri linioj estis konfidita al "Southeastern Pennsylvania Transportation Authority" (SEPTA) ekde 1968. Kvara linio, PATCO Speedline aŭ Ruĝa linio, estis malfermita en 1969. Tiu linio estas administrata fare de "Port Authority Transit Corporation" (PATCO).


Mapo

Linioj[redakti | redakti fonton]

Linio Itinero Malfermo Plilongigo Longo Stacioj
Market-Frankford 69th Street Transportation Center ↔ Frankford Terminal 1907 1918 20,76 km 28
Broad Street Fern Rock ↔ 8th Street/AT&T 1928 1973 20,10 km 25
PATCO 15–16th & Locust ↔ Lindenwold 1969 1980 22,90 km 13
Norristown 69th Street Transportation Center ↔ Norristown Transportation Center 1907 1956 21,60 km 22

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]