BART (fervojo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BART
emblemo
metroo • transporta megaprojekto
Lando(j) Usono vd
Sidejo Oakland
Situo Areo de la Golfo de San-Francisko
Membro de Community of Metros Benchmarking Group • International Suburban Rail Benchmarking Group vd
Estr(ar)o Grace Crunican
Posedata de San Francisco Bay Area Rapid Transit District vd
Posedatoj 12th Street Oakland City Center station • 19th Street Oakland station • 28th Street/Little Portugal station • Ashby station • Berryessa/North San José • Castro Valley station • Downtown Berkeley station • El Cerrito Plaza station • Fremont station • Fruitvale station • North Berkeley station • Hayward station • Lake Merritt station • Lafayette station • Milpitas station • Oakland International Airport • Orinda station • Pittsburg/Bay Point station • Rockridge station • San Leandro station • South Hayward station • Union City station • Walnut Creek station • Warm Springs/South Fremont station • West Oakland station vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

BART estas antaŭurba fervoja sistemo de San-Francisko. Ĝia nomo estas akronimo de la angla nomo Bay Area Rapid Transit [bej erja repid trensit] (= Golf-Area Rapid-Transporto). En la urbo kaj sub la golfo ĝi estas subtera, sed ĝi ne estas parto de la metroa sistemo de San-Francisko.

Skiza mapo de BART

La reto[redakti | redakti fonton]

La kerna trako pasas sub la strato Market Street kaj tie havas kvar staciojn. Tra ĝi pasas kvar el la kvin linioj. Nord-oriente de la urbo BART plonĝas sub la golfon de San-Francisko kaj transiras ĝin en tunelo 5,8 km longa. Transe, ĉe Oakland, ĝi disiĝas en du direktoj, norden kaj suden; ambaŭ linioj poste denove disiĝas kaj atingas la kvar fínstaciojn Richmond, Pittsburg, Dublin/Pleasanton kaj Fremont.

Sude de San-Francisko unu linio finiĝas en Daly City, unu linio iras al Flughaveno San-Francisko, kaj du linioj iras ĝis Millbrae.

La kvina linio ligas Richmond kaj Fremont kaj servas por veturadoj oriente de la golfo. Per posta trajnŝanĝo oni tamen ankaŭ per tiu linio povas atingi la centron de San-Francisko, tiel ke ĉe ĉiuj stacioj oni normale havas trajnfrekvencon inter 3 kaj 6 trajnoj ĉiuhore.

Historio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

BART havis antaŭaĵon, nomatan Key Rail System, kiu atingis la orientan bordon de la golfo per la Oakland-Bay-ponto. Sed tiu sistemo estis malkonstruita ĉ. 1950 pro premo de la aŭtomobila industrio. Tamen oni konstatis, ke nur per aŭtomobiloj ne eblas kontentigi la trafikajn bezonojn de la regiono. Tiel en 1964 oni komencis (sub aŭspicio de prezidento Lyndon B. Johnson) la konstrulaborojn pri BART, ĉe la nuna linio al Pittsburg, inter la urboj Walnut Creek kaj Concord.

La sistemo estis inaŭgurita je la 11-a de septembro 1972. Nur en 2003 oni malfermis plilongigon sude de San-Francisko, de stacio Colma al Millbrae. Tiu plilongigo atingis du gravajn celojn: La konekton al la Flughaveno San-Francisko, kaj al la fervoja sistemo Caltrain.

Oni studas pliajn plivastigojn, sed ankoraŭ ne decidis, kien.

Biletsistemo[redakti | redakti fonton]

Kiel unua trajnsistemo en la mondo BART instalis (dekomence) aŭtomatan pag- kaj kontrolsistemon. Pasaĝeroj aĉetas bileton je elektebla prezo, kiu estas kreditita kaj registrita sur magneta strio. Enirante stacion oni metas la bileton en aparaton, kiu registras la eniran stacion. Post alveno simila aparato kalkulas la veturprezon inter la du stacioj kaj deprenas ĝin de la kredita sumo.

Kiu perdas sian bileton, devas pagi la prezon por la plej longa ebla veturado.

Similaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

La tekniko de la BART-sistemo (trajnoj, biletoj) estas uzata ankaŭ en Vaŝingtono kaj Atlanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]