Vaŝingtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de Usono ĉe atlanta marbordo. Por usona subŝtato ĉe pacifika marbordo rigardu la paĝon Vaŝingtonio.
Vaŝingtono
Fotomontaĵo
urbo de Usono • ĉefurbo • urbego • setlejo • planurbo • political city

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Justitia Omnibus
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 689 545  (2020) [+]
Loĝdenso 3 896 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 54′ N, 77° 2′ U (mapo)38.895-77.036666666667Koordinatoj: 38° 54′ N, 77° 2′ U (mapo) [+]
Alto 72 m [+]
Areo 177 km² (17 700 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Vaŝingtono (District of Columbia)
Vaŝingtono (District of Columbia)
DEC
Vaŝingtono
Vaŝingtono
Lokigo de District of Columbia en Usono
Situo de Vaŝingtono
Vaŝingtono (Vaŝingtono)
Vaŝingtono (Vaŝingtono)
DEC
Vaŝingtono
Vaŝingtono
Situo de Vaŝingtono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Washington, D.C. [+]
vdr
Nacia monumento de Vaŝingtono

Vaŝingtono[1] (angle Washington, D.C., "the District" (la Distrikto), aŭ simple D.C.) estas la ĉefurbo de Usono. Vaŝingtono situas en la Distrikto Kolumbio (DK) inter la ŝtatoj Virginio kaj Marilando ĉe la Potomaka Rivero. La Distrikto Kolumbio enhavas nur la urbon Vaŝingtono, sed ne estas unu el la 50 ŝtatoj de Usono. Ĝin regas la Usona Kongreso mem.

La subskribo de la Residence Act la 16an de Julio, 1790, aprobis la kreadon de ĉefurba distrikto situanta laŭlonge de la rivero Potomako ĉe la Orienta Marbordo. La Usona Konstitucio provizis por federala distrikto laŭ la partikulara jurisdikcio de la Distrikto Kolumbio fare de la Kongreso kaj pro tio la Distrikto ne estas parto de ajn Usona ŝtato.

La ŝtatoj Marilando kaj Virginio donis po teron por formi la federacian distrikton, kiu inkludis la antaŭ-ekzistintajn setlejojn Georgetown kaj Alexandria. Nome en honoro de George Washington, la Urbo Vaŝingtono estis fondita en 1791 por utili kiel ĉefurbo de la nova federacio. En 1846, oni redonis la teron origine cedita de Virginio; en 1871, oni kreis per la District of Columbia Organic Act de 1871 ununuran municipan registaron por la restanta parto de la Distrikto.

Vaŝingtono havis ĉirkaŭkalkulitan loĝantaron de 658,893 personoj en 2014, kaj tiele ĝi estas 23a plej loĝata urbo en Usono. Pendolantoj el la ĉirkaŭaj dormurboj de Marilando kaj Virginio starigas la totalan loĝantaron al pli ol unu miliono dum la laborsemajno. La Vaŝingtona metropola areo, el kiu la Distrikto estas parto, havas 5.8 milionojn da loĝantoj, nome la sepa plej loĝata metropola areo en la lando.

La centroj de la tri branĉoj de la Federacia Registaro de Usono estas en la Distrikto, inklude la Kongreson, la Prezidenton, kaj la Ĉefkortumo. Vaŝingtono estas hejmo al multaj landaj monumentoj kaj muzeoj, kiuj situantas ĉefe sur aŭ ĉirkaŭ la National Mall. La urbo estas hejmo al 176 ambasadejoj same kiel al la sidejoj de multaj internaciaj organizoj, sindikatoj, neprofitcelaj organizoj, lobigrupoj, kaj profesiaj asocioj.

Surloke elektita urbestro kaj 13‑membra Konsilantaro regis la Distrikton ekde 1973. Tamen, la Kongreso plutenas superan aŭtoritaton super la urbo kaj povas nuligi lokajn leĝojn. La loĝantoj de la D.K. elektas ne-votantajn reprezentantojn en la Kongreso, sed la Distrikto ne havas reprezenton en la Usona Senato. La Distrikto ricevas tri voĉdonrajtojn por la prezidenta balotado permesite de la 23a Amendo al la Usona Konstitucio, ratifita en 1961.

Historio[redakti | redakti fonton]

Diversaj triboj de la Algonkena-parolanta Piskatavajoj (ankaŭ konataj kiel la Konoj) enloĝis la terojn ĉirkaŭ la Potomako kiam eŭropanoj unue vizitis la areon en la komenco de la 17-a jarcento. Unu grupo konata kiel la Nakoĉtank (ankaŭ nomita la Nakostinoj fare de katolikaj misiistoj) konservis setlejojn ĉirkaŭ la Anakostia Rivero ene de la aktuala Distrikto Kolumbio. Konfliktoj kun eŭropaj kolonianoj kaj najbaraj triboj devigis la translokadon de la Piskatavajoj, kelkaj el kiun establis novan setlejon en 1699 proksime de Point of Rocks, Marilando.[2]

En sia Federalist No. 43, publikigita la 23-an de januaro 1788, James Madison argumentis, ke la nova federacia registaro bezonus aŭtoritaton super nacia ĉefurbo por zorgi pri sia propra prizorgado kaj sekureco.[3] Kvin jarojn pli frue, grupo de sensalajraj soldatoj sieĝis la Kongreson dum ĝiaj membroj renkontis en Filadelfio. Konata kiel la Pensilvania Ribelo de 1783, la okazaĵo emfazis la bezonon de la nacia registaro por ne fidi je iu ŝtato por sia propra sekureco.[4]

La Artikolo Unu, Sekcion Ok, de la Konstitucio tial permesas la establadon de "Distrikto (ne pli ol dek kvadratajn mejlojn) por, post cedo de specialaj ŝtatoj, kaj la akcepto fare de la Kongreso, iĝu la sidloko de la registaro de Usono".[5] Tamen, la konstitucio ne precizigas lokon por la ĉefurbo. En kio nun estas konata kiel la Kompromiso de 1790, Madison, Alexander Hamilton, kaj Thomas Jefferson venis al interkonsento ke la federacia registaro pagus ĉiujn ŝuldojn deklaritajn pro la Revolucia Milito en interŝanĝo por establado de la nova nacia ĉefurbo en la Suda Usono.[6][7]

Fondo[redakti | redakti fonton]

Mapo de Distrikto Kolumbio en 1835, antaŭ la redono de la Distrikto Kolumbio.

La nomo de la urbo deriviĝas de George Washington (angle George Washington), la unua prezidanto de la nacio. En julio 1790, kongreso de Usono decidis krei novan urbon por esti la nova ĉefurbo de Usono. Antaŭ ol tiam, kongreso de Usono kunvenis en diversaj lokoj malregule.[8] Oni devis trovi lokon por la nova ĉefurbo. Washington, kiu havis sian domon en la apuda Monto Vernon, proponis la ejon je 1791. La franco Pierre Charles L'Enfant kaj la usonanoj Andrew Ellicott kaj Benjamin Banneker planis la novan ĉefurbon.

La 9-an de julio 1790, la Kongreso aprobis la Loĝejan Leĝon Residence Act, kiu aprobis la kreadon de nacia ĉefurbo ĉe la Potomako. La preciza loko estis selektota fare de prezidanto George Washington, kiu subskribis la leĝon la 16-an de julio. Formita de tero donacita fare de la statoj Marilando kaj Virginio, la komenca formo de la federacia distrikto estis kvadrato je 10 mejloj (16 km) sur ĉiu flanko, nombrante 100 kvadratajn mejlojn (260 km²).[9][10][11]

Du preekzistantaj setlejoj estis inkluditaj en la teritorio: nome la haveno de Georgetown (Marilando), fondita en 1751,[12] kaj la urbo Alexandria (Virginio), fondita en 1749.[13] Dum 1791-92, Andrew Ellicott kaj pluraj asistantoj, inkluzive de libera afrikusona astronomo nomita Benjamin Banneker, mezuris la limojn de la federacia distrikto kaj metis limŝtonojn ĉe ĉiu mejlopunkto.[14] Multaj el la ŝtonoj daŭre staras.[15]

Nova federacia grandurbo tiam estis konstruita sur la norda bordo de la Potomako, en Orienta Ĝorĝtaŭno. La 9-an de septembro 1791, la tri komisaroj kontrolantaj la konstruon de la ĉefurbo nomis la grandurbon en honoro de prezidanto Washington. La federacia distrikto estis nomita Columbia, kio estis poezia nomo por Usono, ofte en uzado en tiu tempo.[16][17] La Kongreso okazigis sian unuan sesion en Vaŝingtono la 17-an de novembro 1800.[18]

La Kongreso aprobis la Organikan Leĝon de 1801, kiu oficiale organizis la Distrikton kaj metis la tutan teritorion sub la ekskluzivan kontrolon de la federacia registaro. Plue, la eksterkomunuma areo ene de la Distrikto estis organizita en du kantonojn: la Kantono de Vaŝingtono en la oriento de la Potomako kaj la Kantono de Aleksandrio en la okcidento.[19] Post la trairejo de tiu Act, civitanoj vivantaj en la Distrikto jam ne estis konsideritaj loĝantoj de Marilando aŭ Virginio, kiuj tial finis sian reprezentantaron en la Kongreso.[20]

Teatro Ford en la 19a jarcento, loko de atenco kontraŭ la Prezidento Lincoln en 1865.

En la 24a–25a de Aŭgusto 1814, en atako konata kiel Incendio de Vaŝingtono, britaj fortoj invadis la ĉefurbon dum la Milito de 1812. La Kapitolo, Trezorejo, kaj Blanka Domo estis incendiitaj kaj ruinigitaj dum la atako.[21] Plej registaraj konstruaĵoj estis tuje riparitaj; tamen, la Kapitolo restis dumlonge sub konstruado tiame kaj ne estis kompletigita en sia nuna formo ĝis 1868.[22]

Redono kaj Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

La kupolo de la Kapitolo de Usono ankoraŭ konstruata dum la unua inaŭguro fare de Abraham Lincoln la 4an de Marto, 1861; kvin semajnojn poste, la Usona Enlanda Milito startis post la bombardado kaj konkero de Fort Sumter la 13an de Aprilo, 1861, fare de Konfederaciitoj.

En la 1830-aj jaroj, la distrikta suda teritorio de Alexandria dekadencis ekonomie parte pro neglekto fare de la Kongreso.[23] Alexandria estis grava merkato en la enlanda sklavokomerco kaj pro-sklavistaj lokanoj timis, ke aboliciistoj en la Kongreso finigos la praktikon de la sklaveco en la distrikto, plue dekadencigante la lokan ekonomion. Civitanoj de Alexandria peticiis al la ŝtato Virginio repreni la teritorion kiun ĝi estis donaciinta por formi la federacian distriton pere de procezo konata kiel "redono de la Distrikto Kolumbio".[24]

La Virginia Ĝenerala Asembleo voĉdonis en Februaro 1846, kaj akceptis la redonon de Alexandria. La 9an de Julio, 1846, la Kongreso iris plue, interkonsentante redoni la tutan teritorion kiun Virginio estis cedinta al la distrikto dum ties formado. Tio lasis la areon de la distrikto konsistanta nue el la parto origine donacita de Merilando.[23] Konfirmante la timojn de pro-sklavistaj Alexandri-anoj, la Kompromiso de 1850 eksterleĝis la sklavkomercon en la distrikto, kvankan ne la sklavecon mem.[25]

La starto de la Usona Enlanda Milito en 1861 kondukis al la ekspansio de la federacia registaro kaj al rimarkinda kresko en la loĝantaro de la urbo, inklude grandan alvenon de liberigitaj eks-sklavoj.[26] Prezidento Abraham Lincoln subskribis la leĝon Compensated Emancipation Act en 1862, kiu finis sklaveecon en la distrikti, liberigante ĉirkaŭ 3 100 sklavojn en la distrikto naŭ monatojn antaŭ la Emancipiga Proklamo.[27] En 1868, la Kongreso garantiis al la masklaj afrik-usonanoj de la distrikto la rajton voĉdoni en municipaj elektoj.[26]

Kresko kaj redisvolvigo[redakti | redakti fonton]

La Eisenhower Executive Office Building, konstruita inter 1871 kaj 1888, estis la plej granda konstruaĵo de oficejoj en la mondo el sia malfermo ĝis 1943, kiam superis ĝin La Pentagono.

Ĉirkaŭ 1870, la loĝantaro de la distrikto estis kreskiĝinta 75% el la antaŭa censo ĝis preskaŭ 132 000 loĝantoj.[28] Spite la urban kreskon, tamen, Vaŝingtono ankoraŭ havis malpurajn vojojn kaj al la urbo mankis bazan sanitaron. Kelkaj membroj de la Kongreso sugestis movi la ĉefurbon okcidenten, sed la Prezidento Ulysses S. Grant malakceptis konsideri tiun proponon.[29]

La Kongreso aprobis la leĝon Organic Act de 1871, kiu nuligis la unuopajn ĉartojn de la urboj Vaŝingtono kaj Georgetown, abolis la kantonon Georgetown (Vaŝingtono), kaj kreis novan teritorian registaron por la tuta Distrikto Kolumbio[30] farante "la urbon Vaŝingtonon...laŭleĝe nedistingebla el la Distrikto Kolumbio."[31]

Post la reorganizado, en 1873, la Prezidento Grant nomumis Alexander Robey Shepherd kiel Guberniestro de la Distrikto Kolumbio. Shepherd rajtigis grand-skalajn projektojn kiuj ege modernigis la urbon sed finfine bankrotigis la distriktan registaron. En 1874, la Kongreso anstataŭis la teritorian registaron per nomumita triopa stabanaro de komisiitoj.[32]

En 1888, ekfunkciis la unuaj tramoj en la urbo. Ilia enkonduko generis kreskon en areoj de la distrikto trans la originaj limoj mem de la urbo Vaŝingtono, kio rezultis en ekspansio de la distrikto dum la sekvaj kelkaj jardekoj.[33] La stratoreto de Georgetown kaj aliaj ĝiaj administraciaj detaloj estis formale kunigitaj al tiuj de la urbo Vaŝingtono en 1895.[34] Tamen, la urbo mem ne havis bonajn loĝeblojn kaj braktis por publikaj vorkoj, kio faris ĝin la unua urbo en la lando kiu entreprenis projektojn por urba renovigo kiel parto de la movado "City Beautiful" (Bela Urbo) komence de la 20-a jarcento.[35]

Pliiĝanta federacia elspezo kiel rezulto de la New Deal (Nova Interkonsento) en la 1930-aj jaroj kondukis al la konstruado de novaj registaraj konstruaĵoj, memormonumentoj kaj muzeoj en la distrikto,[36] kvankam la porparolanto de la Subkommitato pri Distriktaj Propraĵoj Ross A. Collins el Misisipio justigis la malpliigon de financoj por bonfaro kaj edukado por lokanoj, dirante, ke "miaj konstituantoj ne eltenus elspezi monon por nigruloj."[37]

La Dua Mondmilito kondukis al ekspansio de federaciaj dungitoj en la urbo;[38] ĉirkaŭ 1950, la loĝantaro de la distrikto atingis sian pinton de 802 178 loĝantoj.[28]

Civilaj rajtoj kaj memregado[redakti | redakti fonton]

La Marŝo al Vaŝingtono ĉe la Linkolna Memormonumenta Reflektobaseno la 28an de Aŭgusto, 1963.

La 23a Amendo estis ratifita en 1961, garantiante al la distrikto tri voĉojn en la Elektantaro por la elekto de prezidento kaj vicprezidento, sed ankoraŭ ne havigante al la urbanoj reprezentadon en la Kongreso.[39]

Post la murdo de la estro por la civilaj rajtoj Martin Luther King Jr. la 4an de Aprilo, 1968, ekeksplodis gravaj tumultoj en la urbo, ĉefe en la stratoj U, 14a, 7a kaj H, kiuj estis ĉefe de loĝejoj de nigruloj kaj komercaj areoj. La tumultoj svarmis dum tri tagoj ĝis pli ol 13 600 federaciaj trupoj kaj Vaŝingtonaj Armeaj Nacigvardianoj haltigis la violenton. Multa vendejoj kaj aliaj konstruaĵoj estis bruligitaj, kaj la rekonstruado post la tumultoj ne estis kompletigitaj ĝis la fino de la 1990-aj jaroj.[40]

En 1973, la Kongreso aprobis la leĝon District of Columbia Home Rule Act kiu havigis elektitan urbestron kaj 13-membran konsilantaron por la distrikto.[41] En 1975, Walter Washington iĝis la unua urbestro elektita en la distrikto kaj la unua nigra urbestro.[42]

Ekde la 1980-aj jaroj, la movado por la ŝtatigo de la Distrikto Kolumbio ege kreskiĝis kaj elstariĝis. En 2016, referendumo por la ŝtatigo de la Distrikto Kolumbio rezultis en 85% de apogo inter la voĉdonantoj de la Distrikto por ke Vaŝingtono iĝus la 51-a ŝtato de Usono. En Marto 2017, la kongresdelegito de D.K. nome Eleanor Holmes Norton enkondukis leĝproponon por la ŝtatigo de D.K. Reenkondukita en 2019 kaj en 2021 kiel Washington, D.C., Admission Act, la Usona Ĉambro de Reprezentantoj aprobis ĝin en Aprilo 2021. Post manko de progreso en la Senato, la ŝtatigan leĝproponon oni enkondukis denove en Januaro 2023.[43]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vaŝingtono estas en la mezatlantika regiono de la Orienta marbordo de Usono. La urbo havas totalan areon de 177 km², el kiuj 158.1 km² estas tero kaj 18.9 km² (10.67%) estas akvo.[44] La distrikto limas kun la Kantono Montgomery (Marilando), nordokcidente; la kantono Prince George (Marilando), oriente; la kantono Arlington (Virginio), okcidente; kaj la kantono Alexandria (Virginio), sude. Vaŝingtono estas je 61 km el Baltimore, 200 km el Filadelfio, 365 km el Novjorko, 389 km el Picburgo, 618 km el Charlotte, kaj 707 km el Bostono.

La suda bordo de la rivero Potomako formas la distriktan limon kun Virginio kaj havas du ĉefajn alfluantojn, nome Anakostio kaj Rock Creek.[45] Tiber Creek, natura akvofluejo kiu iam pasis tra National Mall, estis tute enterigita dum la 1870-aj jaroj.[46] Tiu rojo ankaŭ formis parton de la Vaŝingtonurba Kanalo, kiu ebligis pasadon tra la urbo ĝis Anakostio el 1815 ĝis la 1850-aj jaroj.[47] La Kanalo Chesapeake and Ohio startas en Georgetown kaj estis uzita dum la 19-a jarcento por preteriri la Akvofaletoj de la rivero Potomako, ĉe la nordokcidenta bordo de la urbo ĉe la faŭlto Atlantic Seaboard.[48]

La plej alta natura altaĵo en la distrikto estas 125 m super marnivelo ĉe Fort Reno Park en supra nordokcidenta Vaŝingtono.[49] La plej malalta punkto estas la marnivelo ĉe la rivero Potomako.[50] La geografia centro de Vaŝingtono estas ĉe la interkruciĝo de la 4a kaj L Stratoj NW. [51][52][53]

Politika gravo[redakti | redakti fonton]

Vaŝingtono estas grava urbo por la federacia kaj internacia regado. Oni trovas la tri branĉojn de la Usona registaro tie:

Usona Kapitolo
  1. La ekzekutiva branĉo: La familio de la prezidanto de Usono (nun, Joe Biden) loĝas en la White House (Blanka Domo), ĉe Pennsylvania Avenue 1600, kaj tie la prezidanto akceptas regnestrojn de la tuta mondo. La loĝejo de la prezidanto havas 132 ĉambrojn.
  2. La leĝdona branĉo: La granda kupolo de la Usona Kapitolo staras 55 metrojn sur altaĵeto en Vaŝingtono. En tiu Kapitolo kunvenas la 100 membroj de la Usona Senato kaj la 435 membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj.
  3. La juĝista branĉo: Ankaŭ la konstruaĵo de la Ĉefkortumo estas en la urbo Vaŝingtono.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La suda flanko de la Blanka Domo.

La Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono estas la plej granda biblioteko en Usono. La Smithsonian Institute estas mondfama muzearo. Ankaŭ la usona monfarejo estas en la ĉefurbo.

Monumento de Lincoln

Estas multaj monumentoj en Vaŝingtono. La Vaŝingtona monumento estas alta obelisko de 170 metroj. Oni povas supreniri la obeliskon per lifto, aŭ supreniri la 898 ŝtupojn per piedo. Granda statuo de Lincoln estas en la monumenta konstruaĵo de Lincoln, kaj proksime la Kapitolo de Usono, la National Mall, la Okcidenta Potomaka Parko ktp. Kaj oni povas vidi la monumentan konstruaĵon Jefferson apud la tajda baseno.

La Vaŝingtona Nacia Katedralo estas katedralo de la Episkopana Eklezio, el nov-gotika desegno tre modelita sur la angla gotika stilo de la fino de la 14-a jarcento, ĝi estas la sesa plej granda katedralo en la mondo, kaj la dua plej granda en Usono, kaj ankaŭ la plej alta same kiel la kvara plej alta strukturo en Vaŝingtono.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Esperanto kaj la urbo[redakti | redakti fonton]

La urbo gastigis la 6-an Universalan Kongreson en 15-a ĝis 20-a de aŭgusto 1910 (357 kongresanoj el 20 landoj, 60 anoj el Eŭropo), kaj la Landan Kongreson de ELNA en 1960, 1977, 1987, kaj 2010.

Kolumbia Esperanto-Asocio en la 1920-aj jaroj estis regiona Esperanto-Asocio en la urbo Vaŝingtono, ties teritorio nomatas la Distrikto Kolumbio, kaj en ties ĉirkaŭaĵo. Sekretario de la asocio ĝis sia morto en 1930 estis John A. Sheil.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Partneraj rilatoj[redakti | redakti fonton]

La urbo havas amikajn rilatojn interalie kun

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV: ★Vaŝington/o Federacia ĉefurbo de Usono
  2. . Ancient Washington: American Indian Cultures of the Potomac Valley. The George Washington University (1977). Alirita 14a de Februaro, 2014.
  3. . The Federalist No. 43. The Independent Journal. Library of Congress. Arkivita el la originalo je 2013-09-14. Alirita 5a de Septembro, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-14. Alirita 2015-02-24.
  4. Crew, Harvey W.. (1892) “IV. Washington Becomes The Capital”, Centennial History of the City of Washington, D. C.. Dayton, Ohio: United Brethren Publishing House.
  5. Constitution of the United States. National Archives and Records Administration. Alirita 22a de julio 2008.
  6. Crew, Harvey W.. (1892) Centennial History of the City of Washington, D. C.. Dayton, Ohio: United Brethren Publishing House.
  7. Citaĵo
     By 1790, the Southern states had largely repaid their overseas debts from the Revolutionary War. The Northern states had not, and wanted the federal government to take over their outstanding liabilities. Southern Congressmen agreed to the plan in return for establishing the new national capital at their preferred site on the Potomac River. 
    Crew, Harvey W.; William Bensing Webb; John Wooldridge (1892). Centennial History of the City of Washington, D. C. Dayton, Ohio: United Brethren Publishing House. p. 124.
  8. Historio de Vaŝingtono. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-06.
  9. Crew, Harvey W.. (1892) Centennial History of the City of Washington, D. C.. Dayton, Ohio: United Brethren Publishing House, p. 89–92.
  10. Citaĵo
     The Residence Act allowed the President to select a location within Maryland as far east as the Anacostia River. However, Washington shifted the federal territory's borders to the southeast in order to include the city of Alexandria at the District's southern tip. In 1791, Congress amended the Residence Act to approve the new site, including territory ceded by Virginia. 
  11. Crew, Harvey W.; William Bensing Webb; John Wooldridge (1892). Centennial History of the City of Washington, D. C. Dayton, Ohio: United Brethren Publishing House. pp. 89–92.
  12. Georgetown Historic District. National Park Service. Alirita 2008-07-05.
  13. Alexandria's History. Alexandria Historical Society. Arkivita el la originalo je 2009-04-04. Alirita 4a de Aprilo, 2009.
  14. Bordewich, Fergus M.. (2008) Washington: the making of the American capital. HarperCollins, p. 76–80. ISBN 978-0-06-084238-3.
  15. Boundary Stones of Washington, D.C.. BoundaryStones.org. Alirita 27a de Majo 2008.
  16. Crew, Harvey W.. (1892) “IV. Permanent Capital Site Selected”, Centennial History of the City of Washington, D.C.. United Brethren Publishing House.
  17. Get to Know D.C.. Historical Society of Washington, D.C.. Arkivita el la originalo je 2010-09-18. Alirita 11a de Julio 2011.
  18. The Senate Moves to Washington. United States Senate (14a de Februaro 2006). Alirita 11an de Julio 2008.
  19. Crew, Harvey W.. (1892) “IV. Permanent Capital Site Selected”, Centennial History of the City of Washington, D. C.. Dayton, Ohio: United Brethren Publishing House.
  20. Statement on the subject of The District of Columbia Fair and Equal Voting Rights Act (PDF). American Bar Association (14a de Septembro 2006). Arkivita el la originalo je 2011-10-16. Alirita 10a de Aŭgusto 2011.
  21. Saving History: Dolley Madison, the White House, and the War of 1812. White House Historical Association. Alirita 21a de Februaro 2010.
  22. A Brief Construction History of the Capitol. Architect of the Capitol. Alirita 2a de Decembro 2012.
  23. 23,0 23,1 (Spring–Summer 2004) “The Debates over the Retrocession of the District of Columbia, 1801–2004”, Washington History, p. 54–82. Alirita 16a de Januaro, 2009..  Arkivigite je 2009-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
  24. Greeley, Horace. (1864) The American Conflict: A History of the Great Rebellion in the United States. Chicago: G. & C.W. Sherwood, p. [htt://archive.org/details/americanconflic06greegoog/e/n154 142]–144.
  25. Compromise of 1850. Library of Congress (21a de Septembro, 2007). Arkivita el la originalo je 3a de Septembro 2011. Alirita 24a de Julio, 2008.
  26. 26,0 26,1 Dodd, Walter Fairleigh. (1909) The government of the District of Columbia. Washington, D.C.: John Byrne & Co., p. [htt://archive.org/details/governmentdistr01doddgoog/e/n46 40]–45.
  27. Ending Slavery in the District of Columbia. D.C. Office of the Secretary. Arkivita el la originalo je 23a de Oktobro, 2012. Alirita 21a de Majo, 2012.
  28. 28,0 28,1 Historical Census Statistics on Population Totals By Race, 1790 to 1990. United States Census Bureau (13a de Septembro, 2002). Arkivita el la originalo je 4a de Aŭgusto, 2011. Alirita 13a de Aŭgusto, 2011.
  29. Bordewich, Fergus M.. (2008) Washington: the making of the American capital. HarperCollins. ISBN 978-0-06-084238-3.
  30. An Act to provide a Government for the District of Columbia. Statutes at Large, 41st Congress, 3rd Session. Library of Congress. Arkivita el la originalo je 20a de Januaro, 2013. Alirita 10a de Julio, 2011.
  31. Bordewich, Fergus M. (2008). Washington: the making of the American capital. HarperCollins. p. 272. ISBN 978-0-06-084238-3. Arkivita el la originalo la 5an de Septembro 2015. Alirita la 16an de Junio, 2015.
  32. Wilcox, Delos Franklin. (1910) Great cities in America: their problems and their government. The Macmillan Company, p. [htt://archive.org/details/greatcitiesinam00wilcgoog/e/n43 27]–30.
  33. (2010) Kathryn Schneider Smith: Washington at Home: An Illustrated History of Neighborhoods in the Nation's Capital, 2‑a eldono, Johns Hopkins University Press, p. 1–11. ISBN 978-0-8018-9353-7.
  34. Tindall, William. (1907) Origin and government of the District of Columbia. Washington, D.C.: U.S. Government Printing Office, p. [htt://archive.org/details/origingovernment02tind/e/26 26]–28.
  35. Ramroth, William. (2007) “The City Beautiful Movement”, Planning for Disaster. Kaplan. ISBN 978-1-4195-9373-4.
  36. Gelernter, Mark. (2001) History of American Architecture. Manchester University Press. ISBN 978-0-7190-4727-5.
  37. Home Rule or House Rule? Congress and the Erosion of Local Governance in the District of Columbia Arkivigite je 2023-04-27 per la retarkivo Wayback Machine de Michael K. Fauntroy, University Press of America, 2003 ĉe Google Books, paĝo 94
  38. Williams, Paul Kelsey. (2004) Washington, D.C.: the World War II years. Arcadia Publishing. ISBN 978-0-7385-1636-3.
  39. Twenty-third Amendment. CRS Annotated Constitution. Legal Information Institute (Cornell University Law School). Arkivita el la originalo je 30a de Aŭgusto, 2012. Alirita 28a de Aŭgusto, 2012.
  40. Schwartzman, Paul, "From Ruins To Rebirth", 6a de Aprilo, 2008.
  41. District of Columbia Home Rule Act. Government of the District of Columbia (Februaro 1999). Arkivita el la originalo je 26a de Aŭgusto, 2011. Alirita 27a de Majo, 2008.
  42. Mathews, Jay, "City's 1st Mayoral Race, as Innocent as Young Love", October 11, 1999, paĝo A1.
  43. Flynn, Meagan, "D.C. leaders herald Senate statehood bill despite steep odds", 24a de Januaro, 2023.
  44. "District of Columbia: 2010" (PDF). United States Census Bureau. Junio 2012. Arkivita (PDF) el la originalo la 18an de Junio, 2016. Alirita la 22an de Decembro, 2015.
  45. "Facts & FAQs". Interstate Commission on the Potomac River Basin. Arkivita el la originalo la 13an de Aŭgusto, 2012. Alirita la 31an de Marto, 2012.
  46. Grant III, Ulysses Simpson (1950). "Planning the Nation's Capital". Records of the Columbia Historical Society. 50: 43–58.
  47. Heine, Cornelius W. (1953). "The Washington City Canal". Records of the Columbia Historical Society. 53: 1–27. JSTOR 40067664.
  48. "C&O Canal National Historic Park: History & Culture". National Park Service. Arkivita el la originalo la 11an de Junio, 2008. Alirita la 3an de Julio, 2008.
  49. Dvorak, Petula (18a de Aprilo, 2008). "D.C.'s Puny Peak Enough to Pump Up 'Highpointers'". The Washington Post. pp. B01. Arkivita el la originalo la 4an de Majo, 2011. Alirita la 25an de Februaro, 2009.
  50. Winegar, Deane (2003). Highroad Guide to the Chesapeake Bay. John F. Blair. p. 5. ISBN 978-0-89587-279-1. Arkivita el la originalo la 5an de Septembro, 2015. Alirita la 16an de Junio, 2015.
  51. "Science in Your State: District of Columbia". United States Geological Survey. 30a de Julio, 2007. Arkivita el la originalo la 27an de Junio, 2008. Alirita la 7an de Julio, 2008.
  52. Reilly, Mollie (12a de Majo, 2012). "Washington's Myths, Legends, and Tall Tales—Some of Which Are True". Washingtonian. Arkivita el la originalo la 17an de Aprilo, 2012. Alirita la 29an de Aŭgusto, 2011.
  53. Kelly, John (1a de Aprilo, 2012). "Washington Built on a Swamp? Think Again". The Washington Post. Arkivita el la originalo la 9an de Decembro, 2015. Alirita la 29an de Novembro, 2015.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]