Universitato Georgetown
Universitato Georgetown | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
moto | Utraque Unum (Ambaŭ en unu) | |
fondodato | 23-a de januaro 1789 | |
speco | privata | |
Situo | ||
Geografia situo | 38° 54′ 26″ N, 77° 4′ 22″ U (mapo)38.907222222222-77.072777777778Koordinatoj: 38° 54′ 26″ N, 77° 4′ 22″ U (mapo) | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 17 500 vd | |
retejo | Oficiala retejo | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• Big East Conference • Oak Ridge Associated Universities • Asocio de Jezuitaj Universitatoj kaj Fakultatoj • Association of Catholic Colleges and Universities • 568 Group • Consortium of Universities of the Washington Metropolitan Area • National Association of Independent Colleges and Universities • ORCID • Coalition of Urban and Metropolitan Universities • Cifereca Biblioteka Federacio • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition • Koalicio por Retigita Informo • Konsorcio de Socisciencaj Asocioj • arXiv vd | ||
Filioj: | ||
• Biblioteca della Georgetown University vd | ||
| ||


Universitato Georgetown (angle Georgetown University, latine Universitas Georgiopolitana) estas universitato privata en Vaŝingtono, Usono. Ĝi situas en la kvartalo Georgetown, sed ĝia jura fako havas sidejon ĉe Monteto Kapitola, kaj la universitato havas terenojn ankaŭ en Italio, Turkio, kaj Kataro.
La unversitato estas konsiderata inter la plej prestiĝaj kaj gvidaj akademiaj institucioj en Usono kaj la mondo. La akceptaj postuloj por Georgetown University estas konsiderataj tre altaj kaj la procento de studentoj akceptitaj al ĝi estas unu el la plej malaltaj en Usono [1]. Kvankam la universitato estas konsiderita la plej maljuna katolika universitato en Usono kaj estas aligita kun la jezuitordeno, ĝi estas prizorgita sendepende fare de estraro de kuratoraro kaj ne de la eklezio. Diplomiĝintoj de la universitato elstaras en ilia rekrutado en la publika servo kaj precipe la Eksterlandaj Aferoj kaj la spionservoj. La universitato estas membro de la World University Leaders Forum, konstanta membro de la T14-grupo, la dek kvar plej bonaj fakultatoj en Usono en la kampo de juro kaj estas konsiderita unu el la Hidden Ivies (kaŝitaj hederoj) universitatoj.
Kiel jezuita universitato, ĝi estis fondita en 1789 de John Carroll, la unua romkatolika episkopo en Usono. Ĝia prezidanto de 1874 ĝis 1882, Patrick Francis Healy, estis la unua afrikdevena usonano, kiu gajnis la doktoran gradon Ph.D.; kiu fariĝis jezuita pastro; kaj kiu estris plejparte blankulan altlernejon.
La universitato estas la plej malnova katolika jezuita institucio de alteduko en Usono. La jezuitoj partoprenis la akademian vivon de la universitato, kaj kiel akademiuloj kaj administrantoj, ekde 1805. Tamen, la eklezio ne kontrolas la universitaton kaj la instruplanon, kaj la plej multaj studentoj ĉe Ĝorĝtaŭno ne estas katolikaj.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.