Universitato Georgetown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Georgetown
privata universitato • esplorada universitato • privata neprofitcela lernejo • katolika universitato
moto Utraque Unum
(Ambaŭ en unu)
Informoj
fondodato 23-a de januaro 1789
fondinto(j) John Carroll vd
speco privata
Situo
Geografia situo 38° 54′ 26″ N, 77° 4′ 22″ U (mapo)38.907222222222-77.072777777778Koordinatoj: 38° 54′ 26″ N, 77° 4′ 22″ U (mapo)
lando Usono
adreso 37th and O streets NW, Washington, DC 20057-0001
poŝtkodo 20057-0001
Estraro
ĉefestro(j) William Doyle vd
Nombroj
nombro de studentoj 17 500 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Big East Conference
• Oak Ridge Associated Universities
• Asocio de Jezuitaj Universitatoj kaj Fakultatoj
• Association of Catholic Colleges and Universities
• 568 Group
• Consortium of Universities of the Washington Metropolitan Area
• National Association of Independent Colleges and Universities
• ORCID
• Coalition of Urban and Metropolitan Universities
• Cifereca Biblioteka Federacio
• Konsorcio de Socisciencaj Asocioj
arXiv
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• National Humanities Alliance
• Koalicio por Retigita Informo
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filioj
• Biblioteca della Georgetown University vd
Universitato Georgetown (District of Columbia)
Universitato Georgetown (District of Columbia)
DEC
Universitato Georgetown
Universitato Georgetown
Map
Universitato Georgetown
vdr
Sigelo de Universitato Georgetown
Halo Healy, historie kaj arkitekture konata konstruaĵo ĉe Universitato Georgetown

Universitato Georgetown (angle Georgetown University, latine Universitas Georgiopolitana) estas universitato privata en Vaŝingtono, Usono. Ĝi situas en la kvartalo Georgetown, sed ĝia jura fako havas sidejon ĉe Monteto Kapitola, kaj la universitato havas terenojn ankaŭ en Italio, Turkio, kaj Kataro.

La universitato estas konsiderata inter la plej prestiĝaj kaj gvidaj akademiaj institucioj en Usono kaj la mondo. La akceptaj postuloj por Georgetown University estas konsiderataj tre altaj kaj la procento de studentoj akceptitaj al ĝi estas unu el la plej malaltaj en Usono [1]. Kvankam la universitato estas konsiderita la plej maljuna katolika universitato en Usono kaj estas aligita kun la jezuitordeno, ĝi estas prizorgita sendepende fare de estraro de kuratoraro kaj ne de la eklezio. Diplomiĝintoj de la universitato elstaras en ilia rekrutado en la publika servo kaj precipe la Eksterlandaj Aferoj kaj la spionservoj. La universitato estas membro de la World University Leaders Forum, konstanta membro de la T14-grupo, la dek kvar plej bonaj fakultatoj en Usono en la kampo de juro kaj estas konsiderita unu el la Hidden Ivies (kaŝitaj hederoj) universitatoj.

Kiel jezuita universitato, ĝi estis fondita en 1789 de John Carroll, la unua romkatolika episkopo en Usono. Ĝia prezidanto de 1874 ĝis 1882, Patrick Francis Healy, estis la unua afrikdevena usonano, kiu gajnis la doktoran gradon Ph.D.; kiu fariĝis jezuita pastro; kaj kiu estris plejparte blankulan altlernejon.

La universitato estas la plej malnova katolika jezuita institucio de alteduko en Usono. La jezuitoj partoprenis la akademian vivon de la universitato, kaj kiel akademiuloj kaj administrantoj, ekde 1805. Tamen, la eklezio ne kontrolas la universitaton kaj la instruplanon, kaj la plej multaj studentoj ĉe Ĝorĝtaŭno ne estas katolikaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. GU Sees Rise in Acceptance Rate for Class of 2024. Arkivita el la originalo je 2023-07-05. Alirita 2023-07-18.
  • Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.