Murdo de Martin Luther King

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Martin Luther King estis usona pastro, aktivulo, kaj elstara estro de la Afrikusona Civilrajta Movado kaj Nobel-premio pri paco kiu iĝis konata pro sia antaŭenigo de la civilaj rajtoj uzante rimedojn de civila malobeo. Li estis murdita ĉe la gastejo Lorraine Motel en Memphis (Tenesio) la 4an de Aprilo, 1968, kiam li estis 39-jaraĝa. King estis portita al la Malsanulejo Sankta Jozefo, kie li estis deklarita mortinto je la 7:05 vespere. James Earl Ray, eskapinto el Misuria Prizono, estis arestita la 8-an de junio 1968 en Londono ĉe la Flughaveno London Heathrow, extradiciita al Usono, kaj akuzita je murdo. La 10-an de marto 1969 Ray akceptis kulpecon kaj estis kondamnita je 99 jaroj en prizono ĉe Tennessee State Penitentiary.[1] Ray poste multe klopodis por retiri sian kulpokonfeson por esti juĝata de ĵurio, sed estis nesukcesa; li mortis enprizone la 23-an de aprilo, 1998, 70-jaraĝa.[2]

La familio King kaj aliaj ĉiam opiniis, ke la murdo estis farita kiel rezulto de konspiro partoprenita de la usona registaro, kiel asertis Loyd Jowers en 1993, kaj ke James Earl Ray estis propeka kapro. En 1999 civila ĵurio kiu ne menciis la usonan registaron decidis, ke Loyd Jowers kaj aliaj, inkluzive de nenomitaj registaraj agentoj, estis partoj de konspiro por murdi King.[3][4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pepper, William F.. (2008) An Act of State: The Execution of Martin Luther King. Verso, p. 8. ISBN 978-1-84467-285-1.
  2. Pepper, William F.. (2008) An Act of State: The Execution of Martin Luther King. Verso, p. 97. ISBN 978-1-84467-285-1.
  3. name=Douglass2000
  4. YELLIN, EMILY. "Memphis Jury Sees Conspiracy in Martin Luther King's Killing - New York Times." The New York Times - Breaking News, World News & Multimedia. N.p., 9 Dec. 1999. Web. 8 June 2013. <http://www.nytimes.com/1999/12/09/us/memphis-jury-sees-conspiracy-in-martin-luther-king-s-killing.html>.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]