Memphis (Tenesio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memphis
Fotomontaĵo
urbo de Usono • urbego • kantona sidejo

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 77340
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 633 104  (2020) [+]
Loĝdenso 749 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 7′ N, 89° 58′ U (mapo)35.1175-89.971111111111Koordinatoj: 35° 7′ N, 89° 58′ U (mapo) [+]
Alto 103 m [+]
Areo 845,184288 km² (8 451 8.4 288 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Memphis (Tenesio)
Memphis (Tenesio)
DEC
Memphis
Memphis
Situo de Memphis
Memphis (Usono)
Memphis (Usono)
DEC
Memphis
Memphis
Situo de Memphis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Memphis, Tennessee [+]
vdr
Loko de la urba teritorio de Memfiso (ruĝe) en la distikto (konteo) Shelby kaj de la distrikto (verde) en Tenesio.

Memphis - en Esperanto Memfiso - estas la dua plej granda urbo de la subŝtato Tenesio de Usono. La urbo situas en la pleja sudokcidento de la ŝtato, borde de la riverego Misisipo, kaj estas la administra centro de kantono Shelby. Dum la jaro 2004 la urbo havis preskaŭ 672.000 loĝantojn, dum 1 239 337 homoj loĝis en la metropola regiono de Memfiso. Neformala urba nomo estas "The River City" (esperante, "La Rivera Urbo").

Historio[redakti | redakti fonton]

Memfiso estas unu el la metropoloj de la klasikaj "sudaj ŝtatoj" de Usono, kies farmoj, kiuj aparte kultivis kotonon, kiuj ĝis la Usona Enlanda Milito de la jaroj 1861 ĝis 1865 ekspluatis la laborfortojn de sklavoj perforte altransportitaj el Afriko. La urbo dum la tuta 19-a jarcento estis inter la plej gravaj merkatejoj por kotono. Ankaŭ post la enlanda milito, kies fino signifis finon de la sklaveco en Usono kaj civitanajn rajtojn por la eksaj sklavoj, demandoj de rasa diskriminacio restis gravaj en la urbo. Komence de la jaro 1968 la baptista pastro Martin Luther King venis vivi en la urbo kaj subteni la lukton de la afrikdevenaj civitanoj je maldiskriminacio kaj justaj sociaj ŝancoj. La 4-an de aprilo 1968 li estis murdita per pafo de nekonato, kiam li staris sur hotela balkono.

Ekde la alveno de la unuaj sklavoj el Afriko, la urbo estis centro de muziko, kiu estis tre influita de afrikaj ritmoj kaj estis ebleco por la perfortitoj gajni psikan kontraŭbalancon al la granda premo de sklaveco. Pluraj muzikaj stiloj, interalie la bluso, soulo kaj ankaŭ la rokenrolo, grave evoluis en la urbo. Inter multaj gravaj urbaj muzikistoj de diversaj muzikaj stiloj kaj jardekoj, la sendube plej konata estis Elvis Presley, kies vilao Graceland post lia morto iĝis muzeo pri li.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]