Elvis Presley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elvis Presley
Elvis Presley en la jaro 1970 post vizito ĉe prezidanto Nixon kaj dono de insigno de federacia agento en batalo kontraŭ narkotaĵoj
Elvis Presley en la jaro 1970 post vizito ĉe prezidanto Nixon kaj dono de insigno de federacia agento en batalo kontraŭ narkotaĵoj
Bazaj informoj
Naskonomo Elvis Aaron Presley
Alie nomata E, El
Kromnomo Reĝo de Rokenrolo (King of Rock and Roll)
Reĝo (the King)
Naskiĝo 8-an de januaro 1935
Flago de Usono Tupelo, Mississippi
Deveno Memphis, Tennessee
Morto 16-an de aŭgusto 1977
Flago de Usono Memphis, Tennessee
Ĝenroj Rokabilo, Rokenrolo, Gospelo, Bluso, Kontreo
Profesio kantisto, aktoro
Instrumentoj kantado, gitaro kaj piano
Tipo de voĉo baritono
Aktivaj jaroj 1954 - 1977
Eldoninto Sun, RCA
Retejo Elvis.com
Signifa instrumento
voĉo, gitaro
v  d  r
Information icon.svg

Elvis Aaron PRESLEY[1][2] (8-a de januaro 1935 - 16-a de aŭgusto 1977; meza nomo iufoje montrata kiel Aron) estis usona kantisto kaj aktoro, kaj muzikisto kiu havis profundan influon al la monda kulturo. Kiel kultura ikono en Usono kaj mondvaste, li ofte estas konata kiel nur "Elvis," kaj ankaŭ iufoje konata kiel "Reĝo de Rokenrolo" aŭ simple "Reĝo".

Presley komencis sian karieron kiel unu el la unuaj ludistoj de rokabilo: rapidstila mikso de kontreo kaj ritmenbluso kun forta interpulso. Li faris novajn versiojn de ekzistantaj kantoj, miksante "nigrulajn" kaj "blankulajn" muzikojn. Tian stilon, kune kun liaj seksecaj spektakloj, faris lin populara kaj skandala. Li registris kantojn de ĝenro rokenrolo, kun trakoj kiel "Hound Dog" kaj "Jailhouse Rock", ĉefekzempleroj de la ĝenro. Presley havis pluraspektan voĉon, kaj atingis nekutiman sukceson en aliaj ĝenroj, inkluzivante gospelon, bluson, baladon, kaj popmuzikon. Ĝis nun li estis akceptita en kvar muzikaj haloj de fameco.

En la 1960-aj jaroj Presley pliparte faris siajn 31 filmoj, ofte recenzitaj malbone, sed finance sukcesaj muzikaloj. En 1968 li revenis al koncerta muziko per speciala televidelsendo kaj koncertludis trans usono, notinde Las Vegas. En 1973 Presley koncertludis la unuan koncerton per satelito de Havajo ("Aloha from Hawaii") atinginte almenaŭ miliardon da spektantoj tiame, kaj pli ol 500 milionojn deprokraste.

Tra lia kariero la amasoj da homoj spektintaj liajn koncertojn trompis rekordojn por spektantoj ĉe koncertoj, spektantoj de televidprogramo, kaj vendoj de albumoj. Tiel li estas unu el la plej ofte venditaj muzikartistoj ĉiame en la historio de muziko. Sanproblemoj, droga dependeco, kaj aliaj kialoj kaŭzis lian morton en aĝo de 42 jaroj.

Lia edzino estis Priscilla Ann Beaulieu kaj ili havis la filinon Lisa Marie Presley.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Elvis Presley havis 11 albumojn sur la Billboard-listo:

  • Elvis Presley (album) (1956)
  • Elvis (album) (1956)
  • Elvis' Christmas Album (1957)
  • Loving You (1957)
  • G.I. Blues (1960)
  • Blue Hawaii (1960)
  • Something for Everybody (1961)
  • Roustabout (1965)
  • Elvis sings the Wonderful World of Christmas (1972)
  • Aloha from Hawaii via Satellite (1973)
  • Elv1s: 30 #1 Hits (2002)

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (9-a de majo, 2002). "Elvis Presley - the Singer". bbc.co.uk. Atingita 2007-10-12. angle
  2. "FAQ: Elvis' middle name, is it Aron or Aaron?" Elvis.com. Atingita 2007-10-22. angle