Lisa Marie Presley
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Lisa Marie Presley | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1968 (54-jara) en Memphis |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | John Thomas Dye School • Besant Hill School |
Familio | |
Patro | Elvis Presley |
Patrino | Priscilla Presley |
Frat(in)o | Navarone Garibaldi |
Edz(in)o | Nicolas Cage • Michael Lockwood • Michael Jackson • Danny Keough |
Infanoj | Danielle Riley Keough • Benjamin Keough |
Okupo | |
Okupo | kantisto • kantaŭtoro • komponisto • kantoverkisto • muzikisto • poeto • televida aktoro • filmaktoro |
TTT | |
Retejo | http://lisamariepresley.com/ |
Lisa Marie PRESLEY (naskiĝis la 1-an de februaro 1968 en Memfiso) estas usona kantistino.
Ŝi naskiĝis naŭ monatojn post la geedziĝa festo de la gepatroj Elvis Aron Presley kaj Priscilla Ann Beaulieu, kaj estis okjaraĝa kiam ŝia patro mortis en Graceland. Sed ŝi tiutempe ne vivis tie, ĉar ŝiaj gepatroj jam pli frue divorcis (1973) kaj dise vivis.
Lisa-Marie edziniĝis kvinfoje, inter alie kun Danny Keough (unue), la aktoro Nicolas Cage kaj la kantisto Michael Jackson. Ŝi havas du gefilojn, filino Danielle kaj filo Benjamin.
En 2004 aperis ŝia unua albumo To whom it may concern sur la merkato, kiu estas tre persona albumo pri morto de ŝia patro kaj pri ŝiaj geedziĝoj.
Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.lisapresley.de Arkivigite je 2015-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala retejo[rompita ligilo]
- http://www.laut.de/wortlaut/artists/p/presley_lisa_marie/index.htm