Balado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Balado estas poemo aŭ muzikaĵo komprenata diference en unuopaj literaturoj kaj epokoj.

En la romidaj literaturoj ĝi estas fiksforma lirika poemo. La franca balado konsistas el tri strofoj kaj duonstrofo, kun unu sama verso ripetita fine de ĉiu el ili; laŭ PIV la plej ofta strofo estas el ok kvarjambaj versoj kun tri rimoj (ababbcbc). Pro tiuj nur 3 rimoj estas la formo tre malfacila. La itala balado uzas 14 versojn kiel soneto, sed estas nur du strofoj, kvarversa kaj dekversa, kies lastaj versoj devas rimiĝi.

En la ĝermanaj literaturoj ĝi estas poemo kun morna enhavo, koncentrita al tragedia konflikto inter la heroo kaj demoneca aŭ socia-morala forto - en la konflikto la heroo kutime pereas. Metafore estas kiel baladoj nomataj ankaŭ poetismaj filmoj kun tragedia fino. Fama balado estas La elfreĝo de Goethe, kiun muzikigis Franz Schubert kaj esperantigis Antoni Grabowski kaj Kolomano Kalocsay. Eminenta kolekto de baladoj estas Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de Karel Jaromír Erben (esperantigita komplete de Tomáš Pumpr, parte de Miloš Lukáš kaj Josef Rumler).

En la muziko estis kiel baladoj nomataj komponaĵoj diversaj laŭ la epokoj, ekz. danckanzonoj, kanzonoj kun malrapida ritmo kaj romantika enhavo aŭ muzika akompano de baladoj kun tragedia morna enhavo.

Etimologie la vorto devenas de la latinida verbo ballare (danci) kaj parencas kun balo (portugallingve ankoraŭ Balada signifas tipo de poemo, de muziko kaj balo por junuloj), ĉar origine baladoj estis popolaj dancaj kantoj pri geamantoj. Tiel ilin kulturis Danto, Petrarca, Villon. En Anglio kaj Skotlando kantis baladojn vagantaj kantistoj (menestreloj), rakontante pri militoj kaj antikvaj nordiaj mitoj. La ĝenro transiris al Germanio kaj forte impresis poetojn Herder, Bürger, Goethe, Schiller , poste poetojn ĉeĥajn Čelakovský, Erben, Neruda, Wolker, Bezruč. Al baladoj kun tragikaj finiĝoj inklinas ankaŭ la folklora poezio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]