Varna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Bulgario. Por samnoma provinco rigardu la paĝon Provinco Varna. Por komunumo "Vahrn" (itale "Varna") en aŭtonoma provinco Sudtirolo legu la artikolon Vahrn. Por hinduisma termino disponeblas la paĝo Varno.
Varna · Варна
urbego • municipa ĉefloko • provinca ĉefurbo • urbo en Bulgario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Bulgario
Provinco provinco Varna
Poŝtkodo 9000–9030 • 9103
Telefonkodo (+359) 052
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 350 345  (2024) [+]
Loĝdenso 2 271 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 13′ N, 27° 55′ O (mapo)43.21137527.91108Koordinatoj: 43° 13′ N, 27° 55′ O (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Areo 154,24 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+02:00 [+]
Varna · Варна (Bulgario)
Varna · Варна (Bulgario)
DEC
Varna · Варна
Varna · Варна
Situo de Varna · Варна

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Varna [+]
vdr
Plaĝo de Varna
Katedralo de Varna
Ruinoj de okcidenta enirejo al Varenaj banlokoj. En fono estas preĝejo de sankta Atanaŝo

Varna aŭ Varno (bulgare Варна) havas loĝantaron de 357 198 (2006), kio laŭ kelkaj faras ĝin la dua plej granda urbo de Bulgario; tamen probable Plovdiv estas iom pli granda. Varna estas marhavena urbo kaj marbanejo en la orienta parto de la lando, situanta sur la bordo de la Nigra Maro. Varna estas nomata ankaŭ mara ĉefurbo de Bulgario, ĉar ĝi estas la plej granda marborda urbo de Bulgario.

Historio[redakti | redakti fonton]

Varna estis fondita fare de la helenaj koloniistoj en la 6-a jarcento a.K. kiel urbo Odessos. En 1444 okazis la Batalo de Varna tie, kun la malvenko de krucmilitistoj kaj murdo de la reĝa armegvidanto Ladislao la 3-a de Pollando. Tie troviĝas la maŭzoleo de Ladislao la 3-a. La urbo estis nomata "Stalin", laŭ Stalino, ekde 1949 ĝis 1956. En 1962 okazis tie ŝakolimpiko, en 1969 mondĉampionado de moderna gimnastiko.

Varna estas la plej granda marborda urbo de Bulgario kaj pro tio ĝi estis bazo de la Bulgaria Mararmeo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe funkcias en la urbo Mararmea Muzeo kun muzea ŝipo torpedoboato Draski. La arkeologia muzeo posedas parton el la t.n "Oro de Varna", tombeja kaŝitaĵo el la ŝton-kupra epoko.

Proksimaj vizitindaĵoj estas Zlatni pjasaci, la Alaĝa monaĥejo, Sanktaj Konstantino kaj Heleno kaj Eŭksinogrado.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En batalkampo de Varna mortis reĝo Ladislao la 3-a (Pollando).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 8-an de decembro 1937 la Esperanto-societo „Albatro“ en Varna fariĝis objekto de barbara atenco. Nekonataj elementoj dum la nokto ĵetis bombojn kontraŭ la klubejon, kaŭzante domaĝojn. La atencintoj restis nekaptitaj[1].

En 1978 en la urbo okazis la 63-a Universala Kongreso de Esperanto.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

  • Biser Hadzhiev [Biser Hadĵiev] estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.
  • Pluraj junaj esperantistoj studis en Varna kaj tiutempe estis aparte aktivaj en Bulgara Esperanto-Junularo kaj en TEJO, inter ili ekzemple Saŝa Ŝivarov kaj Daniela Georgieva.

Ĝemelaj urboj de Varna[redakti | redakti fonton]

Iuj bildaj impresoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de urboj de Bulgario kaj Haveno de Varna

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]