Maŭzoleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŭzoleo en Tombejo Rekoleta

Oni nomas maŭzoleo grandan funebran konstruaĵon. La nomo venas el Maŭzoleo ĉe Halikarnaso, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, konstruita honore al reĝo Maŭzolo.

Laŭ Francisko Azorín maŭzoleo estas Tombo de Maŭzolo, reĝo de Kario (350j a. K.) starigita en Halikarnaso de lia edzino Artemisa, k. verkita de la arkitektoj Pitio k. Satiro, k. la skulptisto Skopaso. Luksa, monumenta tombo.[1] Li indikas etimologion el Maŭzolo, propra greka nomo, kaj de tie la latina mausoleum.[2]

La plej famaj maŭzoleoj en la mondo estas Taĝ-Mahalo en Barato kaj la Maŭzoleo de Lenin sur la Ruĝa Placo de Mosko.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 135.
  2. Azorín, samloke.