Josif Stalin
Josif Visarionoviĉ Stalin იოსებ ბესრიონის სტალინი Иосиф Виссарионович Сталин | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prezidanto de la Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio | |||||
![]() Josif Stalin en 1942
| |||||
Persona informo | |||||
იოსებ ბესარიონის ძე ჯუღაშვილი Иосиф Виссарионович Джугашвили | |||||
Naskonomo | იოსებ ბესარიონის ძე ჯუღაშვილი | ||||
Naskiĝo | 18-an de decembro 1878 en ![]() | ||||
Morto | 5-an de marto 1953 (74-jara) en ![]() | ||||
Mortis pro | cerba sangado • venenado [#] | ||||
Tombo | Nekropolo en la muro de la Kremlo [#] | ||||
Religio | nenia (ateisto) | ||||
Lingvoj | kartvela • rusa [#] | ||||
Loĝloko | Narym • Turuĥansk • Solviĉegodsk • Novaya Uda, Irkutsk Oblast • Sankt-Peterburgo • Bakuo • Moskvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio [#] | ||||
Alma mater | Tbilisa Eklezia Seminario • Gori school [#] | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Stalin family [#] | ||||
Patro | Besarion Jughashvili [#] | ||||
Patrino | Keke Geladze [#] | ||||
Gefratoj | Joseph Davrichachvili • Mikhail Jughashvili • Giorgi Jughashvili [#] | ||||
Edz(in)o | Nadeĵda Allilujeva kaj Jekaterina Svanidze | ||||
Amkunulo | Lidia Pereprygina [#] | ||||
Infanoj | Jakov Ĝugaŝvili, Vasilij Stalin (Ĝugaŝvili), Svetlana Allilujeva | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Сталин • Staline • Koba [#] | ||||
Okupo | politikisto • revoluciulo • publikigisto • poeto • ŝtatreprezentanto [#] | ||||
Laborkampo | revoluciulo • politikisto • publikigisto [#] | ||||
Aktiva en | Sankt-Peterburgo • Moskvo [#] | ||||
Aktiva dum | 1895– [#] | ||||
| |||||
| |||||
1-a Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio | |||||
Dum | 3-a de aprilo 1922 – 5-a de marto 1953 | ||||
Antaŭulo | neniu (pozicio kreita en 1922) | ||||
Sekvanto | Nikita Ĥruŝĉov | ||||
Prezidanto de Konsilio de Ministroj de Sovetunio | |||||
Dum | 6-a de majo 1941 – 5-a de marto 1953 | ||||
Antaŭulo | Vjaĉeslav Molotov | ||||
Sekvanto | Georgij Malenkov | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Josif STALIN (ruse Иосиф Виссарионович Сталин, signifante "Homo de ŝtalo", esperantigita Jozefo Stalino; denaske Ioseb Besarionis dze ĜUGAŜVILI, ruse Иосиф Виссарионович Джугашвили, kartvele იოსებ ჯუღაშვილი; naskiĝis la 6-an de decembro[jul.]/ 18-an de decembro 1878[greg.], mortis la 5-an de marto 1953) estis soveta politikisto kaj partia gvidanto kaj ŝtatisto de kartvela deveno kaj la dua reganto de Sovet-Unio. Stalin estis elektita ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio en 1922, malgraŭ la rekomendoj de Lenin, kiu preferis Trockij'n super li.
Post la morto de Lenin en 1924 ĝis la fino de la 1920-aj jaroj, Stalino iom post iom plifortigis sian pozicion kiel sola reganto de Sovet-Unio, gvidante la Komunistan Partion kaj la sovetian ŝtaton ĝis sia morto.
Stalino estis unu el la plej grandaj amasmurdistoj en la historio: takso de la nombro de liaj viktimoj ŝvebis ĉirkaŭ 11 milionoj kaj foje eĉ nombris kiel 40 milionoj, kaj li estas konsiderata unu el la plej grandaj tiranoj de la dudeka jarcento. Stalin starigis diktatoran reĝimon de teruro bazita sur radikala kulto de personeco (interalie li estis propagande nomita Suno de la Popoloj) kaj karakterizita per sekvenco de murdoj de disidentoj kaj tiuj kiuj esti suspektitaj disidentoj ("purigoj"), malliberigo de milionoj da homoj en punlaborejoj (Gulagoj) kaj en politiko de deviga kolektivigo kiu rezultigis la mortojn de milionoj pro malsatego (la tielnomita "holodomoro"). Per tiuj metodoj li antaŭenigis procezon de industriiĝo en Sovet-Unio kaj turnis ĝin en komunistan superpotencon.
En 1939, Stalin subskribis ne-agresan pakton kun Nazia Germanio, Pakto Ribbentrop-Molotov, sub kiu Orienta Eŭropo estis dividita inter la du potencoj. Post la germana invado de Sovetunio en junio 1941, li gvidis Sovetunion decideme ĝis la fina venko super la nazioj. Malgraŭ lia respondeco por la enormaj malvenkoj suferitaj de la Ruĝa Armeo en la fruaj stadioj de la milito sur la orienta fronto, Stalino ludis ŝlosilan rolon en mobilizado de sovetiaj rimedoj por venki Nazian Germanion, kaj en milito kontraŭ ĝi. Sekvante la venkon en Dua Mondmilito, la internacia statuso de Sovet-Unio, sub lia gvidado, estis establita kiel unu el la du gvidaj superpotencoj en la mondo dum la Malvarma Milito.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la urbo Gori (Kartvelio) en familio de ŝuisto. Lia patro Besarion Ĝugaŝvili (ბესარიონ ჯუღაშვილი) estis ŝuisto el Gori. Lia patrino Ketewan Geladse (ქეთევან გელაძე) estis filino de servutulo. La gefratoj de Stalin mortis kelkajn monatojn post la naskiĝo, tiel ke li kreskis kiel sola infano de la familio.
Unue la familia vivo estis komforta. La patro sendependiĝis kaj dungis dek laboristojn kaj kelkajn metilernistojn. En la fruaj 1880-aj jaroj li tamen iĝis disputema alkoholulo, kiu elspezis sian monon por alkoholaĵoj kaj regule batis la edzinon kaj filon. Tiama amiko de Stalin skribis poste: "Tiaj nemerititaj kaj teruraj bategoj iĝis la knabo tiel sensentema kiel estis lia patro." Krome li neniam vidintus la knabon plori. Iosseb Iremaschwili, alia amiko de Stalin, skribis, ke la bategoj alvokis malamon kontraŭ aŭtoritato ĉe Stalin, ĉar ĉiu homo, kiu havis pli da potenco ol li mem, memorigis lin pri lia patro. En 1888 la patro de Stalin foriris al Tiflis postlasinte sian familion.
Unu el la klientoj de lia patrino, la juda komercisto David Papismedov, donis al la juna Stalin, kiu tiam portis la kromnomon „Soso“ kaj helpis al sia patrino lavante aferojn kaj purigi domojn, monon kaj librojn kaj kuraĝigis lin. Jardekojn poste la maljuna Papismedov iris al la Moskva Kremlo por vidi, kio okazis al la eta Soso. Stalin mirigis siajn kunulojn, ĉar li ne nur akceptis la maljunan judon, sed ankaŭ babilis kun li publike.

Ekde 1887 Iosseb Ĝugaŝvili vizitis la lernejon en Gori. Lia klaso estis miksita grupo de lernejanoj, kiuj parolis multajn lingvojn. Sed la lernejana lingvo estis la rusa. Liaj kunklasanoj estis socie pli altrangaj kaj mokis lin komence pro liaj jam uzita lernejana uniformo kaj variolcikatra vizaĝo. Sed pro sia observemo Iosseb Ĝugaŝvili baldaŭ transprenis la estrecon de la klaso. Kvankam Stalin poste tute ne parolis pri sia kartvela deveno, li multe ŝatis la tieajn rakontojn en sia juneco. Unu el tiuj rakontoj parolis pri la montmigranto Koba, kiu batalis por la sendependeco de Kartvelujo. Stalin tre admiris lin, kaj de tiam postulis en la klaso, ke oni nomu lin Koba. Por kaŝi sian devenon Stalin pruvis esti la plej bona en ĉio, kion li entreprenis. Tial li rimarkiĝis pro sia inteligenteco kaj forlasis la lernejon en 1894 kiel la plej bona lernanto.
Post la fino de siaj studoj en Goria seminario (1894), li studis en Tbilisa seminario. Oni proponis al li viziti la tiflisan sacerdotseminarion, la tiam plej grava altlernejo de Kartvelujo kaj centro de la opono kontraŭ carismo.
Post kiam Stalin 15-jara finis la duan studjaron de la seminario, li kontaktiĝis kun sekretaj marksismaj cirkloj. Li vizitis la librejon de iu Schelidse, kie junaj radikalismanoj povis legi maldekstrajn verkojn. En 1897 la tiama vicintendanto skribis, ke li trovis Ĝugaŝvili-on legante "La literara evoluo de nacioj" de Letourneaus. Jam antaŭe li vidis lin kun la verkoj La laboristoj de la maro kaj 1793 de Victor Hugo kaj entute dektrifoje kun malpermesitaj libroj.
Revolucia agado antaŭ la oktobrorevolucio[redakti | redakti fonton]
En 1897 Ĝugaŝvili estis akceptita 18-jara en la unua socialisma organizaĵo de Kartvelujo, la Messame-Dassi-grupo (kartvele La tria grupo), gvidata de Noj Ĝordania, Nikoloz Ĉĥeidze kaj G. Cereteli, kiuj poste iĝis menŝevikoj. En la sekva jaro Stalin gvidis studcirklon por laboristoj. Tiam li jam legis verkojn de Georgij Pleĥanov kaj unuajn tekstojn de Lenin. En 1898 li membriĝis en Kartvela Social-Demokrata Organizo "Mesame Dasi". kaj samjare li oficiale aliĝis al la socialdemokrata laborista partio de Rusujo (SDAPR). En 1899 li estis eksigita el la sacerdotseminario, ĉar pro tiuj politikaj agadoj li mistrafis plurajn gravajn ekzamenojn. anstataŭ pastro, Stalin iĝis do profesia revoluciulo.
Post tio Stalin laboris kiel propagandisto de la SDAPR kaj organizis sub la pseŭdonimo „Koba“ interalie strikojn kaj manifestaciojn kun fervojistoj. En 1902 li estis arestita unuanfojon, ĉar li gvidis laboristan manifestacion en la kartvela urbo Batumi, kaj ekzilita al Siberio. Post kiam li sukcesis fuĝi el la ekzilo, li estis denove — entute okfoje — arestita kaj ekzilita.
En 1903, li aliĝis al Bolŝevikoj. Dum 1906-1907 li aktivis en Suda Kaŭkazio kaj estis unu el la organizantoj de la Bakua Komitato de RSDLP (Rusia Social-Demokrata Laborista Partio). Stalin estis fervora adepto de Lenino, laŭ kies iniciato Stalin estis aligita al la Centra komitato kaj Rusa Buroo de RSDLP en 1912.
Por ne perdi kontakton kun Lenin kaj fuĝi la persekuton de la cara polico, li fuĝis decembre 1912 al Aŭstrujo-Hungarujo, kie li pasigis kelkajn monatojn en Krakovo kaj Vieno.
Kiam li revenis al Rusujo somere de la jaro 1913, li estis arestita denove. Post tiam li pasigis la jarojn de 1913 ĝis 1917 ekzile apud Turuĥansk. Ekzistas pluraj klarigoj por tiuj oftaj arestoj kaj fuĝoj.
Unu el ili estus ekzemple la malbona organizado de la cara polico. La caraj policoj persekutis revoluciulojn nur duonkore. La „fuĝantaj“ bolŝevikoj povis ekzemple uzi senprobleme ĉiajn veturilojn. Krome subtenis ilin la popolo per nutraĵoj kaj aliaj helpiloj. Kiam oni arestis la revoluciulojn, ili akceptis senreziste ekzilon, sed la tagon post sia alveno ili jam ekiris hejmen[mankas fonto]. Kiam restado estis pli longa, tion kaŭzis senpaga loĝejo proponata al la ekzilitoj kaj sufiĉe bona monsumo por vivi[mankas fonto]. Alia klarigo por rapida liberigo estus la kontaktoj al la Oĥrana, la sekreta cara polico.[1]
Kaze de la lasta ekzilrestado de Stalin, la komenco de la unua mondmilito estis kaŭzo por li ne tuj reveni, ĉar li timis, ke post sekva aresto, li estos enarmeigata en la rusan armeon.
Post la partikunveno en Londono en 1903 kaj la sekvas disiĝo de SDAPR en menŝevikoj kaj bolŝevikoj Stalin anis la bolŝevikojn sub Lenin, kiu subtenis, ke la politika ŝanĝo povus alveni nur per centra partio gvidata de "profesiaj" revoluciuloj. En la jaro 1905 li unue persone renkontiĝis kun Lenin dum tutrusa konfereco de la bolŝevikoj en Tampere. En tiu antaŭrevolucia epoko, kiam Stalin jam organizis multajn strikojn, li ne montriĝis granda teoriisto, sed ĉefe subtenis praktike la neleĝajn agadojn de la bolŝevikoj.
Tiel li partoprenis en la sekvaj jaroj la organizadon de diversaj bankraboj por plenigi la kason de la partio. En la plej konata rabo , tiu al la banko de Tiflis junie 1907, kiam 40 homoj perdis sian vivon, la revoluciuloj gvidataj de Stalin rabis 250.000 rublojn.
Ekde 1912 laŭ postulo de Lenin, li estis membro de la centra komitato de la bolŝevikoj kaj alprenis la kaŝnomon Stalin, kiu signifas "la ŝtaleca".
En la 24-an de marto 1919 li edziĝis al Nadeĵda Allilujeva, kiu en la nokto de la 8-a al la 9-a de novembro 1932 pafis sin en la koron per malgranda pistolo, ŝajne pro teruraj kapdoloroj. Iliaj gefiloj estis Vasilij Stalin (1921-1962) kaj Svetlana Allilujeva (1926-2011).
Estreco[redakti | redakti fonton]
En 1917 li iĝis membro de partia gazeto "Pravda", Politburoo de Centra komitato de bolŝevikoj kaj Milita-Revolucia Centro]. Dum 1917-1922 Stalin okupis postenon de popola komisaro pri naciaj aferoj, kaj ankaŭ pri ŝtata kontrolo.
En 1922 Stalin estis elektita Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio (la plej altranga posteno en Sovetunio) kaj restis en la posteno ĝis sia morto (1953). En la 1920-aj jaroj, post la batalo por la gvidrolo en la partio kaj ŝtato], li uzis la partian aparaton kaj politikajn rimedojn, rezulte de kio, Stalin fariĝis unupersona gvidanto de la partio kaj starigis totalisman reĝimon en la lando. Li efektivigis intensan industriigon kaj devigan kolektivigon en USSR. En sekvaj jaroj, dum la periodo de amasa terorpolitiko, ĉiuj realaj aŭ potencaj konkurantoj de Stalin estis ekstermitaj.
De la fino de la 30-aj jaroj, li efektivigis politikon de alproksimiĝo kun la Nazia Germanio, per kontrakto Molotov- Ribbentrop , tamen ne evitis la tragedion de la Dua mondmilito. De la jaro 1941 li estis prezidanto de Konsilio de Ministroj de USSR, dum la tutaj militjaroj - ankaŭ prezidanto de Ŝtata Defenda Komitato kaj Ĉefa Militestro. Dum la milito li partoprenis en la antifaŝisma koalicio.- Nur en la lastaj jaroj de dua mondmilito Usono decide helpis al rugha armeo venki kontrau la tria regno de diktatoro Adolf Hitler.
En jaro 1952 Stalin publikigis artikolon en jhurnalo Pravda pri la lingva monda problemo - kaj Esperanto.
Post lia morto[redakti | redakti fonton]
Vidu Pri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj
Unu el la famaj paroladoj de Nikita Ĥruŝĉov estas parolado dum la 20-a kongreso de Komunista Partio de Sovetunio en 1956, en kiu li akre kritikis la personecon kaj la agadon de Stalin. Tra tiu parolado en partia kongreso, Ĥruŝĉov oficiale kritikis diktaturojn kaj krimojn sub regado de Josif Stalin. La parolado grande influis al aliaj socialismaj ŝtatoj, kiuj gvidiĝis sub la Stalinismo. Poste tiu parolado simboligis komencon de politika degelo en Sovetunio.
Hoĝaismo estas variaĵo de Marksismo-Leninismo, kiu disvolviĝis pro rompo kun Maoismo en la malfruaj 1970-aj jaroj. La ideologio nomiĝas laŭ Enver Hoĝa, la albana komunisma gvidanto, kiu funkciis kiel Unua Sekretario de la Laborista Partio. Hoĝaismo estas priskribita kiel strikta defendo de la heredaĵo de Josif Stalin, nome la organizo de Sovetunio sub Stalinismo, kaj furioza kritiko de preskaŭ ĉiuj aliaj komunistaj grupoj, nomante ilin "reviziistoj".
La post-stalinisma periodo montras, ke la Stalina fenomeno estas tre komplika kaj taksi ĝin unusence ne eblas, almenaŭ ĉe la popoloj de iama USSR. De Stalin restis multaj verkoj pri politika teorio, ankaŭ literaturaĵoj de lia junaĝa periodo. Lia tombo troviĝas en Moskvo, ĉe la Ruĝa Placo. Interalie, en lia naskiĝurbo Gori staras verŝajne la sola monumento de Stalin apud lia domo-muzeo.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- esperante Jozefo V. Stalino : Pri la mankoj de la partilaboro kaj la disponoj por likvidi la trockistajn kaj ceterajn falslangulojn. Referaĵo kaj finparolo en la plenkunsido de la CK de la VKP(b), la 3-an kaj 5-an de marto 1937. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano. Kun biografietoj de Jurij Finkel. MAS, 2016, 232 p., ISBN 978-2-36960-058-9
- esperante Martemjan Nikitiĉ Rjutin, Stalino kaj krizo de la proletara diktaturo. El la rusa tradukis Jurij Finkel. MAS, 2015, 168 p., ISBN 978-2-36960-034-3
Vidu ankaŭ bibliografion sub Stalinismo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Unu fonto por tio estas la NKVD-oficiro Aleksandro Miĥailoviĉ Orlov, kiu fuĝis dum la epoko de la granda purigo en 1938 al Usono kaj kaŝis sin tie ĝis la morto de Stalin. En 1953 Orlov publikigis siajn memorojn, en kiuj li priparolas la spionadon de Stalin por la cara sekreta polico Oĥranka[mankas fonto].
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Granda purigo (pri teroro fare de Stalin)
- Stalin kaj Esperanto (La Danĝera Lingvo)
- Holodomoro
- Masakro de Katin
- Stalinismo
- Senstalinigo
- Aparaĉiko
- Klement Gottwald
- Patro de la Lando
- Nadeĵda Allilujeva
- Komunista Partio de Sovetunio
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Jessica Gorter: filmo 'De Rode Ziel'[rompita ligilo] (la ruĝa animo), Zeppers
|
Ĉefaj eventoj (1945–1961) | Ĉefaj eventoj (1962–1991) | Specifaj artikoloj | Ĉefaj partoprenintoj | Pliaj gravaj personoj |
---|---|---|---|---|
Ĝenerala kronologio:
|
1960-aj jaroj (daŭrigo):
Daŭrantaj konfliktoj: |
|
Politikaj ĉefuloj: |
Politikaj ĉefuloj: |