Disidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Disidento (de la latina vorto dissidere - "malinterkonsenti, esti dividita, kontraŭdiri") laŭ PIV estas enlanda kontraŭanto de registaro, elmetata al malpermesoj, persekutoj aŭ aliaj, pli severaj, punaj rimedoj kiel: malliberigo, ekonomia damaĝo kaj eĉ ekzekuto. Kontraŭe al membro de permesata opozicio en demokratia reĝimo, disidento en totalisma ŝtato do konsideratas "malamiko de la registaro". Ofte disidentoj en sia ŝtato iĝas politikaj malliberigitoj, aŭ en pli favora situacio "rajtas" ekziliĝi.

Komence la esprimo rilatis al homoj kiuj malkonsentis kun la eklezio. En la moderna epoko, la esprimo estis origine uzita por priskribi opozicion al la sovetia reĝimo, kaj nun estas uzita ĉefe por priskribi politikajn disidentojn, kiuj kontraŭas totalismajn reĝimojn. Komencante kun la regado de Stalin en Sovetunio kaj precipe dum la Malvarma Milito, ĝi estis uzata ĉefe por priskribi kontraŭulojn de komunismaj reĝimoj. Iuj el la disidentoj en Sovetunio estis enhospitaligitaj en psikiatriaj hospitaloj kaj ricevis trudajn medikamentojn. Post la malfondo de Sovetunio ĉiuj estis agnoskitaj kiel mense sanaj homoj.

Plej multaj el ili agas en manieroj de neperforta rezisto por kritiko de la reĝimo, kvankam iuj provis mobilizi popularan subtenon por la revolucio kaj renverso de la ekzistanta reĝimo en sia lando. Sufiĉe ofte okazas ke kiam la reĝimo ŝanĝiĝos multaj el la antaŭaj dissedentoj partoprenas la novan, fariĝas politikistoj, kaj eĉ atingas la plejaltajn pozicio de la nova reĝimo en sia lando, ekzemple la ĉeĥa Václav Havel kaj la pola Lech Wałęsa. Iuj el ili eĉ ricevas mondnivelan agnoskojn kiel gvidistoj al paca politika ŝanĝo en sia lando, kiel la sudafrika Nelson Mandela kaj la birma Aung San Suu Kyi, kiuj gajnis la Nobel-premio pri paco.

De la komenco de la 21a jarcento, post la malfondo de Sovetunio, la termino "disidento" estis uzata por disidentoj en totalismaj landoj kiel Ĉinio kaj Mjanmao. Sauda Arabio estas ĉefa ekzemplo de totalismaj reĝimoj: Ekde la malapero de sauda ĵurnalisto Jamal Ĥaŝokĝi, la temo de rezisto, libera sinesprimo kaj interna kritiko en la Regno de Saud-Arabio aperis en internaciaj amaskomunikiloj kaj politika diskurso. Multaj intelektuloj kaj membroj de la reganta familio, kiuj parolis kontraŭ la subpremo kaj manko de liberecoj en Sauda Arabio, estis ekzilitaj kaj minacataj.

Konindaj disidentoj[redakti | redakti fonton]

Sovetunio

Ĉehio

Ĉinio

Hungario

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Peter Kenez (2008). Odkłamana historia Związku Radzieckiego (Demensogita historio de Sovetunio). Bellona, Warszawa, p. 258-265
  • Aleksander Daniel Aleksander, Zbigniew Gluza, Słownik dysydentów. Czołowe postacie ruchów opozycyjnych w krajach komunistycznych w latach 1956–1989 (Vortaro de disidentoj. Ĉefaj figuroj de opoziciaj movadoj en komunistaj landoj en la jaroj 1956-1989), 1-a volumo, Karta, Warszawa 2007, p. 854, ISBN 838828889X
  • Aleksander Daniel, Zbigniew Gluza, Słownik dysydentów. Czołowe postacie ruchów opozycyjnych w krajach komunistycznych w latach 1956–1989 2-a volumo, Karta, Warszawa 2007, p. 802, ISBN 8388288849

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ŝi rakontis pri „disidentoj“, persekutataj en Leningrado kaj ne nur tie.[1] 

Noto[redakti | redakti fonton]