Galina Starovojtova
| Galina Starovojtova | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Галина Васильевна Старовойтова | |||||
| Naskiĝo | 17-an de majo 1946 en Ĉeljabinsk | ||||
| Morto | 20-an de novembro 1998 (52-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo | ||||
| Mortis pro | hommortigo | ||||
| Mortis per | pafvundo | ||||
| Tombo | Nikolskoe Cemetery of Alexander Nevsky Lavra (en) | ||||
| Lingvoj | rusa vd | ||||
| Ŝtataneco | Soveta Unio Rusio | ||||
| Alma mater | Faculty of Psychology, Saint Petersburg State University (en) | ||||
| Partio | senpartia | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Vasily Stepanovich Starovoitov (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto • homrajta aktivulo • sociologo • antropologo • historiisto | ||||
| Laborkampo | politikisto • homrajta aktivulo vd | ||||
| Aktiva en | Moskvo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Galina Vasiljevna STAROVOJTOVA (ruse Галина Васильевна Старовойтова; naskiĝis la 17-an de majo 1946 en Ĉeljabinsk, mortis la 20-an de novembro 1998 en Sankt-Peterburgo) estis rusa politika agantino, parlamentano al Ŝtata Dumao de Rusio.
Ŝi famiĝis aparte pro agado favore al defendo de homrajtoj en Rusio, klopodis aktive kontraŭstari al naciismo, politikaj reprezalioj, militista aktivado en Ĉeĉenio aŭ kaŝado de komunistaj krimoj. Ŝi ne kaŝis sian malemon al kontraŭjudismo aŭ ŝovinismo.
Decembre 1992 prezentis projekton de leĝo pri malpermeso plenumi kelke da publikaj funkcioj fare de kunlaborantoj de komunismaj sekretaj servoj kaj funkciuloj de Komunista Partio de Sovetunio. Estis konsilistino de Boris Jelcin pri naciecaj aferoj. Pli frue laboris en komitato pri protekto de homrajtoj ĉe la Supera Soveto de Sovetunio. Ŝi ankaŭ okupiĝis pri scienca agado. En 1996 entreprenis agadon por partopreni prezidentan balotadon.
Ŝi estis murdita la 20-an de novembro 1998 sur la ŝtuparo de sia domo ĉe la bulvardo apud la kanalo de Gribojedov.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Paĝo memore al Galina Starovojtova Arkivigite je 2011-11-29 per la retarkivo Wayback Machine

