Ĉeĉenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Subjekto de Rusia federacio
Ĉeĉenio
Чеченская республика
Нохчийн Республик

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Federacia distrikto Norda Kaŭkazio
Ĉefurbo Grozno
Prezidento Ramzan Kadirov
Fondita 30-a de Novembro 1922
Demografio
Loĝantaro 1 268 989 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 81 loĝ./km²
Oficialaj lingvoj ĉeĉena, Rusa
Etnoj Ĉeĉenoj (95,1 %)
Rusoj (1,9 %)
Kumikoj (1,0 %)
(Stato: 2010)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj
Geografio
Areo 15 647 km²[2]
Pliaj informoj
Horzono UTC+3
Telefonaj kodoj (+7) 871xx
Poŝtkodoj 364000–366999
Aŭtokodoj 20, 95
OKATO 96
ISO 3166-2 RU-CE
Retpaĝaro chechnya.gov.ru
Iran Turkmenistano Ĉinio Kazaĥio Uzbekio Mongolio Japanio Norda Koreio Ĉinio Norvegio Danio Germanio Svedio Usono Finnlando Kirgisistano Georgio Turkio Armenio Azerbajĝano Ukrainio Pollando Litovio Latvio Estonio Blankrusio Norvegio Saĥalena provinco Kamĉatka regiono Jüdische Autonome Oblast Region Primorje Region Chabarowsk Tuwa Ĥakasio Kemerowa provinco Altajo Regiono Altaj Novosibirska provinco Omska provinco Tjumena provinco Tomska provinco Burjatio Regiono Transbaikalio Amura provinco Magadana provinco Autonomer Kreis der Tschuktschen Irkutska provinco Jakutio Regiono Krasnojarsk Autonomer Kreis der Jamal-Nenzen Autonomer Kreis der Chanten und Mansen/Jugra Sverdlovska provinco Ĉeljabinska provinco Kurgana provinco Orenburga provinco Autonomer Kreis der Nenzen Komiio Baŝkirio Region Perm Vologda provinco Karelio Murmanska provinco Arĥangelska provinco Kaliningrada provinco Sankt-Peterburgo Leningrada provinco Tatarstano Udmurtio Kirova provinco Kostroma provinco Samara provinco Pskova provinco Tverja provinco Novgoroda provinco Jaroslavla provinco Smolenska provinco Moskvo Moskva provinco Vladimira provinco Ivanova provinco Mariio Ĉuvaŝio Mordvio Penza provinco Niĵnij-Novgoroda provinco Uljanowska provinco Saratova provinco Brjanska provinco Kaluga provinco Tula provinco Rjazana provinco Orjola provinco Lipecka provinco Voroneĵa provinco Belgoroda provinco Kurska provinco Tambova provinco Volgograda provinco Rostova provinco Astraĥana provinco Kalmukio Dagestano Adigeio Krasnodara regiono Karaĉajio-Ĉerkesio Kabardio-Balkario Stavropola regiono Nord-Ossetio-Alanio Inguŝio ĈeĉenioSituo en Ruslando
Pri ĉi tiu bildo
v  d  r
Information icon.svg
43.2545.75
politika mapo de Kaŭkazio
esperantlingva mapo de Ĉeĉenio kaj la cetera Norda Kaŭkazio, kun aparta akcento pri la kaŭkaza lingvaro
Ĉeĉenio.png

ĈeĉenioĈeĉenujo estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. De 1859 en Rusio, de 1921 — en Montara ASSR. En 1922 formiĝis Ĉeĉena AO, de 1934 — Ĉeĉena-Inguŝa AO, de 1936-92 — Ĉeĉena-Inguŝa ASSR.

  • Areo: 15,9 mil km² (ankoraŭ ne estas solvita teritoria disputo kun Inguŝio).
  • Loĝantaro: ĉeĉenoj — 1 206 551, rusoj — 24 382 (2010).
    • Laŭ la lastaj datumoj ĉ. 98% de la loĝantoj estas etnaj ĉeĉenoj.
  • Ĉefurbo: Grozno.

Nova historio (post 1990)[redakti | redakti fonton]

flago de la sendependisma Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio

Komence de la 1990-aj jaroj ribeluloj deklaris sendependan Iĉkerion, kies unua prezidento estis Ĝoĥar Dudajev. En 1994 ribelulojn kontraŭstaris rusia armeo. Komenciĝis la Unua ĉeĉenia milito, kiu daŭris ĝis 1996. La unua prezidento de Iĉkerio, Ĝoĥar Dudajev, estis mortigita de rusia misilo. Entute ĉ. 490 mil homoj fuĝis en Inguŝion, Dagestanon, Nord-Osetion kaj aliajn regionojn de Rusio. Multaj el ili revenis hejmen post la ĉeso de militaj operacioj en 1996 kaj fakta sendependiĝo de la respubliko. Sed post trijara intervalo en aŭgusto de 1999 armitaj trupoj de Ŝamil Basajev invadis el Ĉeĉenio al Dagestano por subteni islamisman tumulton de du dagestanaj vilaĝoj. Rusia armeo uzis tiun okazon kiel kaŭzon por reinvadi Ĉeĉenion kaj la konservita konflikto renoviĝis. Komenciĝis dua ĉeĉenia milito, kiu, en formo de gerilaj operacioj, daŭris ĝis 2009. Rezultoj de la milito estas teruraj: ruinigitaj urboj kaj vilaĝoj, miloj da rifuĝintoj, kiuj serĉis savon ankaŭ en sudkaŭkaziaj landoj, precipe en Kartvelio. Entute dum milito pereis ĉ. 300,000 homoj kaj ĉ. duonmiliono vundiĝis.

Ekde 2003 en la respubliko establiĝis relative paca situacio kun sporadaj kontraŭstaroj inter malgrandaj ribelaj taĉmentoj kaj oficiala polico (loka kaj federacia). En Ĉeĉenio estis proklamita nova konstitucio kaj okazis elektoj de prezidanto (en 2003 la postenon gajnis Aĥmed Kadirov, post lia morto dum atenco, la novaj elektoj enpostenigis Alu Alĥanov). Daŭras rekonstruado de loĝlokoj kaj produktejoj, ekfunkciis mezlernejoj, televido, malsanulejoj ktp.

La 27-an de novembro 2005 okazis la unuaj post la jaro 1990 elektoj de la ĉeĉenia parlamento. La elektoj sukcesis: la duĉambra parlamento konsistas el 61 deputitoj. Ankaŭ en 2005 pereis luktante kontraŭ la rusia armeo la separatisma estro Aslan Masjadov.

En 2006 oni elektis kiel ĉefministron Ramzan Kadirov, filon de Aĥmed Kadirov. Krome estis mortigita Shamil Basajev, sendependisma estro. En 2007 Ramzan Kadirov iĝis prezidanto. En aprilo 2009 Rusio proklamis la finon de la milito, kiun ĝi konsideris «kontraŭterorisma operacio».

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Popolo Forto en 2002 jaro[3]
Forto en 2010 jaro[4]
Kompare kun 2002
Ĉeĉenoj 1 031 600 (93,5 %) 1 206 551 (95,3 %) 17,0 %
Rusoj 40 600 (3,7 %) 24 382 (1,9 %) 40,0 %
Kumikoj 8 883 12 221 (1,0 %) 37,6 %
Avaroj 4 100 4 864 (0,4 %) 17,7 %
Nogajoj 3 572 3 444 (0,3 %) 3,6 %
Tabasaranoj 128 1 656 (0,1 %) 1193,7 %
Turkoj 1 662 1 484 (0,1 %) 10,7 %
Tataroj 2 134 1 466 (0,1 %) 31,3 %
Inguŝoj 2 914 1 296 (0,1 %) 55,5 %
Lezgoj 196 1 261 (0,1 %) 543,4 %
Ne eksplicite kaj rifuzis 205 2515[4]
1126,8 %
Montrante nacioj kun pli ol 1.000 personoj

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas kontinenta. Ĉeĉenio estas karakterizita per signifa vario de klimataj kondicoj. La averaĝa temperaturo de januaro varias inter -3 ° C en la Terek-Kuma malaltaĝo ĝis -12 ° C en la montoj. La averaĝa temperaturo en julio estas 25 kaj 21 ° C. Ĝi faligis de 300 (ĉe la Terek-Kuma malaltaĝo) al 1000 mm (en la sudaj regionoj) de pluvo jare.

Riveroj[redakti | redakti fonton]

Lagoj[redakti | redakti fonton]

La plej altaj montoj de Ĉeĉenio[redakti | redakti fonton]

Monto Komito
  • Tebulosmta (ĉeĉene Тулой-Лам) — 4493 m;
  • Diklosmta (ĉeĉene Дукълуо-Лам) — 4285 m;
  • Komito (ĉeĉene Кхуметта-Лам) — 4262 m;
  • Donosmta (ĉeĉene Доной-Лам) — 4174 m;
  • Maistimta (ĉeĉene МIайстой-Лам) — 4082 m.

Personoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda po Čečenskoj respublike. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010 por la Ĉecena respubliko. Volumo 1. Nombro kaj disiĝo de la loĝantaro). Grozno 2012. (Download de la retpaĝaro de la teritoria organo de la Ĉeĉena respubliko de la federacia servo por ŝtata statistiko)
  2. Administrativno-territorialʹnoe delenie po subʺektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
  3. Всероссийская перепись населения 2002 года
  4. 4,0 4,1 Информационные материалы об окончательных итогах Всероссийской переписи населения 2010 года

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/04, paĝo 8: Laŭ dagestana vidpunkto verkita de Abdurahman Junusov.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]