Dagestano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dagestano
Federacia subjekto
FlagoBlazono
respubliko de Rusio [+]

LandoRusio

Koordinatoj43° N, 47° O (mapo)43.146.883333333333Koordinatoj: 43° N, 47° O (mapo)
ĈefurboMaĥaĉkala
- koordinatoj43° N, 47° O (mapo)43.146.883333333333Koordinatoj: 43° N, 47° O (mapo) [+]
Areo50 300 km² (5 030 000 ha) [+]

Loĝantaro3 133 303 [+] (1-a de januaro 2021)
Denseco62,29 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroSergey Melikov

HorzonoMoskva Horzono, UTC+03:00, Eŭropo/Moskvo [+]
Telefona antaŭkodo(+7)
ISO 3166-2RU-DA
Aŭtokodo05

Dagestano (Tero)
Dagestano (Tero)

Dagestano (Dagestano)
Dagestano (Dagestano)
DEC

Map
Dagestano

Vikimedia Komunejo:  Dagestan [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
politika mapo de Kaŭkazio

Dagestano (ruse Республика Дагестан, avare Дагъистаналъул Республика, lezge Дагъустандин Республика, lake Дагъусттаннал Республика) estas laŭ la oficiala traduko federacia rusa respubliko en Norda Kaŭkazio ĉe la Kaspia maro, subjekto de la Rusia Federacio. Ĝi estas la ĉefa respubliko de Kaŭkazio kaj pro sia grandeco kaj pro la nombro de loĝantoj. Ekde oktobro 2017 la prezidento de Dagestano estas Vladimir Vasilyev.

Toponomio[redakti | redakti fonton]

La vorto Dagestano estas de turka kaj persa deveno. Dağ signifas 'monto' en la turka kaj -stan estas persa sufikso, kiu signifas 'lando'.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Dagestano konsistas el 10 urbaj distriktoj kaj 41 municipaj distriktoj (40 municipaj distriktoj kaj Beĵta sektoro).

Politiko[redakti | redakti fonton]

De 1813 en konsisto de Rusio. Dum 1921-1991 ekzistis Dagestana ASSR (aŭtonoma soveta socialisma respubliko). Milito en Ĉeĉenio forte influis la situacion en Dagestano, kie sufiĉas siaj internaj problemoj. En aŭgusto 1999 okcidenta Dagestano estis invadita de terorismaj bandoj gvide de Ŝamil Basajev.

Etna politiko estas malfacila afero en la multetna Dagestano. La 39 distriktoj de la respubliko "apartenas" ĉiu al aparta etno. Posteno de dagestana premiero, ekz., ĉiam estas okupata de etna kumiko ktp.

Por unu milo de loĝantoj naskiĝas 19,5 infanoj jare. Tio estas la tria plej alta naskonivelo en Rusio (post Ĉeĉenio kaj Inguŝio). La averaĝa kvanto de infanoj por unu virino estas 2,42.

Etnoj kaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Dagestano havis 2.576.531 loĝantojn (censo 2002).

El inter 3 mln de loĝantoj loĝas en vilaĝoj 58 %. La dagestanaj etnoj apartenas al tri lingvaj familioj:

En la lingvoj de la naĥo-dagestana branĉo de la kaŭkazia lingva familio (laŭ alia klasifiko la branĉo estas konsiderata aparta lingva familio) parolas:

En la lingvoj de la tjurka grupo de la altaja lingva familio parolas:

  • kumikoj (kumukoj) — 267,5 mil (12,9 %)
  • azerioj — 88,3 mil (4, %)
  • nogajoj (nohajoj) — 35,4 mil (1,5 %)

En la lingvoj de la hind-eŭropa lingva familio parolas:

Por interlingva komunikado la rusa lingvo estas uzata, antaŭ ĝi supozeble unu el la tjurkaj lingvoj estis uzata: la kumika aŭ la azerbajĝana

Religio[redakti | redakti fonton]

98% de la kredantoj estas muzulmanoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

  • Areo: 50,3 mil km²;
  • Loĝantaro: 3000 mil.
  • Ĉefurbo: Maĥaĉkala.


esperantlingva mapo de Dagestano kaj la cetera Norda Kaŭkazio, kun aparta akcento pri la kaŭkaza lingvaro
Mapo de Dagestano
Mapo de Dagestano

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉeĉena Insulo

Gimry

Maĥaĉkalao



Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.