Ĉeĉenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
bildigo de historia ĉeĉena batalanto en libro de 1892

La ĉeĉenoj (memnomo - нохчий) estas kaŭkaza nacio, ĉefe loĝanta en Ĉeĉenio (Rusia Federacio).

En septembro 1991 la tutnacia kongreso de la ĉeĉena popolo deklaris pri ŝtata suvereneco de la Ĉeĉena Respubliko, kiu ne estis agnoskita de iu ŝtato. La kontraŭstaro de la federacia centro kaj separatisma regiono kaŭzis la Unuan Ĉeĉenian militon en 1994-1996 kaj la Duan Ĉeĉenian militon ekde 1999, pro kiuj dekmiloj da ĉeĉenoj pereis aŭ fuĝis en aliajn regionojn de Rusio kaj eksterlanden.

Multaj ĉeĉenoj loĝas en Dagestano, Moskvo kaj eksterlande (Jordanio, Eŭropa Unio kaj alie).

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa lingvo de la ĉeĉenoj estas la ĉeĉena lingvo, sed en la respubliko oni parolas krom tio la rusan lingvon.

Religio[redakti | redakti fonton]

La dominanta religio de la ĉeĉenoj estas la sunaisma islamo.

Personoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]