Ĝoĥar Dudajev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĝoĥar DUDAJEV (ĉeĉene Dƶoxar, ruse Джохар Дудаев) (naskiĝis la 15-an de februaro 1944 — murdita la 21-an de aprilo 1996) estis generalo-majoro de sovetia aerarmeo, politikisto kaj ĉeĉena batalanto. Prezidento de la neagnoskita respubliko Iĉkerio en la jaroj 1991-1996.

Infaneco kaj juneco[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en montara vilaĝo lime de Ĉeĉenio kaj Inguŝio kiel la sepa infano de naŭo de gefratoj. Oktaga bebo jam spertis sorton de sia nacio. En bruta vagonaro veturis ekzile al Kazaĥio, kie kun sia familio pasigis 13 jarojn.

Soldatservo[redakti | redakti fonton]

En 1957 revenis Ĉeĉenion kaj setlis en Grozno. Post fino de mezlernejo en 1959 komencis labori kiel konstrua elektristo. En 1962 eniris Superan Militistan Aviad-Lernejon en Tambov kiun finis en 1966 kun diplomo de piloto-inĝeniero. Estis la plej bona lernanto. La diplomon enmanigis al li fama sovetia flug-aso - Ivan Koĵedub. Oni tamen en 1971 rifuzis al li daŭrigi studadon en aviada akademio. Ĉeĉeno en Sovetunio ne rajtis iĝi supera komandanto. Li tiam iris al Moskvo kaj postulis paroli kun ministro de defendo. Post semajna atendado estis akceptita de generalo Jazov, kiu post rigardo al dokumentoj tuj konsentis. En 1974 Ĝoĥar Dudajev finis fakultaton de komandado ĉe Aviada Akademio nome de Gagarin. Ekde 1966 soldatservis en malproksimfluga aviado en Siberio, Estonio kaj Ukrainio. Post 12 jaroj de truda kariero en 1980 atingis postenon de la komandanto de peza aviado (forcelatinga). En 1989 iĝis generalo-majoro de aviado. Estis sola ĉeĉeno en armeo de Sovetunio, kiu tiom alte avancis en militista kariero ricevante gradon de generalo. Tio eblis post forigo de sekreta dekreto malpermesanta al ĉeĉenoj ricevi gradon superan ol kolonelo. En la jaroj 1987-1990 li komandis en Tartu divizion de bombaviadiloj Tu-22 kapablaj transporti nukleajn armilojn. Lia tasko estis - dum eventuala milito kun Okcidento - ĵeti nukleajn bombojn al eŭropaj ĉefurboj. Li de Estonio gvidis amasajn flugatakojn al celoj en Afganio.

Prezidento de Ĉeĉenio[redakti | redakti fonton]

La 25-26-an de novembro 1990 dum la 1-a Universala Kongreso de Ĉeĉena Nacio Ĝoĥar Dudajev estis elektita ĝia prezidanto. La 6-an de septembro 1991 pro malordo kaŭzita de moskva puĉo li renversigis simpatiantan kun Moskvo registaron kaj transprenis regopovon en la respubliko. La 27-an de oktobro 1991 estis elektita prezidento en balotado taksata de observantoj kiel "ne tute libera" kaj deklaris ke Ĉeĉenio estos "la dua Kuvajto. La 1-an de novembro 1991 proklamis sendependecon de la respubliko. Post nesukcesa enmiksiĝo de rusaj specialaj taĉmentoj proklamis ĝihadon kontraŭ Rusio. Unu el la unuaj decidoj de Dudajev estis rajtigo al civitanoj kunporti armilojn kaj liberigo de ĉiuj arestitoj. Li sukcesis la 12-an de marto 1992 proklami en la ĉeĉena parlamento konstitucion de sendependa Ĉeĉenio. Li regis per forta mano kontraŭstarante al parlamenta opozicio (la 17-an de aprilo 1993 malfondis parlamenton) kaj al ne subordigitaj lokaj gvidantoj. Li tamen ne povis ekregi kaoson ĉirkaŭprenanta Ĉeĉenion kaj starigi realan kontrolon en la lando.

Realigante konsekvence sendependigan politikon li rifuzis subskribi la 31-an de marto 1992 pakton pri estigo de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj. Dum sia regado sensukcese strebis por internacia rekono de la sendependa respubliko. Oficialan apogon ricevis nur de Kartvelio (la 13-an de marto 1992).

Rusio kelkfoje organizis sensukcesajn militirojn kontraŭ Dudajev kaj ne sukcesajn atencojn kontraŭ li, i.a.:

  • novembro 1991 - veno de rusa speciala taĉmento
  • marto 1992 - ĉeĉena radio kaj televido provizore regata de rusiĝintaj fortoj
  • majo 1993 - la unua atenco
  • majo 1994 - la dua atenco
  • septembro 1994 - atako de rusa armeo al la ĉefa ĉeĉena aviadilejo
  • oktobro 1994 - sturmo de prorusa grupo de ĉeĉena opozicio
  • novembro 1994 - atako de grupo de rusaj dungitoj kaj ĉeĉenaj opoziciuloj

La 11-an de decembro 1994 komenciĝis malsekreta rusa milita invado. La terenon de la respubliko eniris kirasitajn taĉmentojn sub la komando de generalo Pavel Graĉov, kio paradokse kreskigis al Dudajev popularecon kaj socian apogon. La ĉefurbo falis fine de februaro 1995. Dudajev kaj lia soldataro ekregis provincon, kie li komandis partizanan batalon. Dudajev pereis la 21-an de aprilo 1996 trafita de raketa pafaĵo dum interparolo pere de satelita telefono, pro kio celis lin rusa spiona aviadilo.

Lian nomon oni donis al trafikcirklo en Varsovio kaj al kelkaj stratoj kaj placoj en urboj de Ukrainio, Litovio kaj Latvio: en Lvivo, Vilno, Kaŭno kaj Rigo. Pluraj memorlokoj troviĝas en Turkio, aliaj en Bosnio kaj Hercegovino kaj Estonio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]