Inguŝio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Subjekto de Rusia federacio
Respubliko Inguŝio
ruse Республика Ингушетия
inguŝe ГӀалгӀай Мохк

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Federacia distrikto Norda Kaŭkazio
Ĉefurbo Magaso
Prezidento Junus-bek Jevkurov
Fondita 10-a de decembro 1992
Demografio
Loĝantaro 412 529 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 114 loĝ./km²
Oficiala lingvo Rusa
Etnoj inguŝoj (93,5 %)
ĉeĉenoj (4,5 %)
rusoj (0,8 %)
(Stato: 2010)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj
Geografio
Areo 3628 km²[2]
Pliaj informoj
Horzono UTC+3
Poŝtkodoj 386000–386999
Aŭtokodoj 06
OKATO 26
ISO 3166-2 RU-IN
Retpaĝaro www.ingushetia.ru
Iran Turkmenistano Ĉinio Kazaĥio Uzbekio Mongolio Japanio Norda Koreio Ĉinio Norvegio Danio Germanio Svedio Usono Finnlando Kirgisistano Georgio Turkio Armenio Azerbajĝano Ukrainio Pollando Litovio Latvio Estonio Blankrusio Norvegio Saĥalena provinco Kamĉatka regiono Jüdische Autonome Oblast Region Primorje Region Chabarowsk Tuwa Ĥakasio Kemerowa provinco Altajo Regiono Altaj Novosibirska provinco Omska provinco Tjumena provinco Tomska provinco Burjatio Regiono Transbaikalio Amura provinco Magadana provinco Autonomer Kreis der Tschuktschen Irkutska provinco Jakutio Regiono Krasnojarsk Autonomer Kreis der Jamal-Nenzen Autonomer Kreis der Chanten und Mansen/Jugra Sverdlovska provinco Ĉeljabinska provinco Kurgana provinco Orenburga provinco Autonomer Kreis der Nenzen Komiio Baŝkirio Region Perm Vologda provinco Karelio Murmanska provinco Arĥangelska provinco Kaliningrada provinco Sankt-Peterburgo Leningrada provinco Tatarstano Udmurtio Kirova provinco Kostroma provinco Samara provinco Pskova provinco Tverja provinco Novgoroda provinco Jaroslavla provinco Smolenska provinco Moskvo Moskva provinco Vladimira provinco Ivanova provinco Mariio Ĉuvaŝio Mordvio Penza provinco Niĵnij-Novgoroda provinco Uljanowska provinco Saratova provinco Brjanska provinco Kaluga provinco Tula provinco Rjazana provinco Orjola provinco Lipecka provinco Voroneĵa provinco Belgoroda provinco Kurska provinco Tambova provinco Volgograda provinco Rostova provinco Astraĥana provinco Kalmukio Dagestano Adigeio Krasnodara regiono Karaĉajio-Ĉerkesio Kabardio-Balkario Stavropola regiono Nord-Ossetio-Alanio Inguŝio ĈeĉenioSituo en Ruslando
Pri ĉi tiu bildo
v  d  r
Information icon.svg
43.145.05
politika mapo de Kaŭkazio
esperantlingva mapo de Inguŝio kaj la cetera Norda Kaŭkazio, kun aparta akcento pri la kaŭkaza lingvaro
Ingush03.png

InguŝioInguŝujo (ruse Ингушетия, inguŝe ГIалгIай мохк) estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. De 1810 en konsisto de Rusio. Dum 1921-1924 en Montara ASSR. En 1924 fondiĝis Inguŝa AO. Dum 1934-1992 en Ĉeĉena-Inguŝa ASSR. En junio de 1992 estis proklamita Respubliko Inguŝio kadre de la Rusia Federacio.

  • Areo: ĉ. 4,6 mil kv.km. (la plej malgranda regiono de Rusio)
  • Loĝantaro: ĉ. 200 mil, plejparte inguŝoj.
  • Ĉefurbo: Magas. Antaŭa ĉefurbo (1992-2000) Nazran.

La orienta limo de Inguŝio (kun Ĉeĉenio) ankoraŭ ne estas fiksita post disiĝo de la komuna Ĉeĉen-Inguŝa respubliko. La okcidentan limon (kun Nord-Osetio) Inguŝio disputas.

Konflikto en la Ĉeurba Distrikto de Nord-Osetio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la distrikto jure kaj fakte apartenas al Nord-Osetio, sed ĝia orienta parto estas diskutata de Inguŝio. Ĝis 1944 inguŝoj loĝis en tiu teritorio, konsistigante pli ol duonon de la loĝantaro, kaj dum la Dua mondmilito, laŭ dekreto de Stalin, ĉiuj inguŝoj estis deportitaj en Kazaĥion kaj Kirgizion pro akuzo pri nelojaleco al la sovetunia potenco kaj amasa banditismo. En iliajn vilaĝojn oni devige enloĝigis rusojn kaj osetojn. Post rehabilito de la inguŝa popolo, inguŝoj revenis al siaj vilaĝoj, kio kaŭzis daŭran malkontenton inter la du etnoj (inguŝoj kaj osetoj).

Post disfalo de Sovetunio, en oktobro-novembro 1992 okazis amasaj inguŝaj protest-agoj kaj armitaj interpuŝoj, kulmino de kiuj iĝis armita kontraŭstaro, kiam najbaro militis kontraŭ najbaro en la vilaĝoj kun miksita oset-inguŝa loĝantaro. Estas malfacile diri, kiu flanko ekis la konflikton: ambaŭ montras unu al la alia. Rezulte, post du-monata milito, dekmiloj da inguŝoj devis forlasi siajn hejmojn en la orienta parto de Prigorodnij (Apudurba) distrikto de Nord-Osetio. Laŭ diversaj pritaksoj, pli-malpli duono de la antaŭkonflikta etne inguŝa loĝantaro sukcesis reveni al la distrikto kaj loĝas tie nun.

La konflikto estas konservita per disigo de la kontraŭstarantaj flankoj kaj intensigo de polica kontrolo, sed la rilatoj inter la du etnoj plu restas streĉaj. Inguŝio kaj inguŝaj neregistaraj organizoj ne ĉesis postuli la teritorion. Administracia limo inter Nord-Osetio kaj Inguŝio multrilate similas limon interŝtatan. Post la ioma pliboniĝo komence de 2000-aj jaroj, denove ekregis malvarma kontraŭstaro post la tragediaj eventoj en Beslano, kie plejparto de teroristoj estis inguŝaj ekstremistaj junuloj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Inguŝio estas la plej juna subjekto de Rusia Federacio kaj sola, kies estroj estis nur generaloj: Ruslan Auŝev (1992-2002), Murat Zjazikov (2002-2008), Junus-bek Jevkurov (de 2008).

La prezidanta baloto en Inguŝio en 2002 okazis unu jaron antaŭ la difinita tempo pro eksiĝo de la unua prezidanto de la respubliko generalo Ruslan Auŝev. La balotkampanjo disvolviĝis en ĉiam pli streĉa atmosfero kaj nur en la dua rondumo la venkinto estis oficiale deklarita generalo Murat Zjazikov. En 2008 lin anstataŭis generalo Junus-bek Jevkurov, nomumita de la prezidanto de Rusio. En 2013 li estis reelektita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombroj kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
  2. Administrativno-territorialʹnoe delenie po subʺektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]