Sunĵa distrikto (Inguŝio)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Sunĵa distrikto
| |
---|---|
Шолжа шахьар (inguŝe)
| |
Сунженский райо́н (ruse)
| |
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | vilaĝo Orĝonikidzevskaja |
Areo | 1 513 km² |
Loĝantaro | 116 470 (laŭ la censo de 2010) |
Loĝdenso | 77 loĝantoj/km² |
La Sunĵa distrikto aŭ Ŝonĵa distrikto (inguŝe Шолжа шахьар [Ŝonĵa ŝaĥar], ruse Сунженский райо́н [Sunĵenskij rajon]) estas unu el kvar administroj distriktoj aŭ rajonoj de la respubliko Inguŝio, parto de la Rusia Federacio. Kune kun kvar eksterdistriktaj urboj la kvar distriktoj konsistigas la teritorion de Inguŝio.
La distrikto situas en la oriento de la respubliko. Ĝia areo estas 1 513 kvadrataj kilometroj. Administra centro estas la vilaĝo Orĝonikidzevskaja (ruse: Орджоники́дзевская), kiu laŭ la censo de 2010 havis 61 598 loĝantojn kaj eble estas iom subtaksata per la "vilaĝa" statuso. La nombro de distriktaj loĝantoj laŭ la censo de 2010 estis 116 470. El inter ili, la loĝantoj de Orĝonikidzevskaja estis 52,9 %.

Rusa ortodoksa preĝejo starigita en vilaĝo Slepcovskaja, el kiu poste evoluiĝis la nuna distrikta ĉefloko (bildo de 1859)
|