Inguŝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inguŝoj
etno
Q56312419
Suma populacio
1000000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
inguŝa lingvo
Religio
islamosunaismo
vdr
Ingus nők Ingusföld déli részén, Kekki mellett
Inguŝvirinoj en suda Inguŝio , proksime de Kekki

Inguŝoj estas popolo en Norda Kaŭkazio, ĉefa loĝantaro de rusia respubliko Inguŝio. La plimulto de la inguŝoj estas islamanoj kaj parolas la inguŝan lingvon, kiu estas proksima parenco de la najbara ĉeĉena lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kaŭkazaj etnoj. En la centro de la mapo, en citronflavo, inguŝio.

La historio de la inguŝoj estas forte interligita kun tiu de la ĉeĉenoj. La prauloj de ambaŭ popoloj estis triboj konataj kiel naĥoj, unuafoje menciita en armeniaj fontoj de la 7-a jarcento. Ili vivis origine en la Kaŭkaza montaro. Ili eksetlis en nord-kaŭkazia malalatebenaĵoj en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Dum fino de la 16-a jarcento, plimulto de la popolo islamiĝis, kvankam kristanismo kun paganaj elementoj estis praktikata inter inguŝoj ĝis la 19-a jarcento inkluzive. La triboj disiĝis en al 18-a jc. al la nuna ĉeĉena kaj inguŝa popoloj.

Inguŝoj venis sub rusan potencon en 1810. Oni akuzis ilin dum la Dua mondmilito je kunlaboro kun la nazioj kaj ĉiuj inguŝoj estis en 1944 urĝe deportitaj al Centra Azio, multaj mortis dum la deportado. Ili estis rehabilitaj en la 1950-aj jaroj, post morto de [[Stalin], ]kaj rajtis hejmenveni en 1957.

En la jaro 1992 okazis armita konflikto inter inguŝoj kaj osetoj, rezulte de kiu inguŝoj de Nord-Osetio devis forlasi siajn hejmojn kaj fuĝi al Inguŝio, probable pli ol mil personoj estis mortigitaj de ambaŭ flankoj. Ĝis nun ne ĉiuj inguŝaj rifuĝintoj sukcesis reveni, tion forte malrapidigas tensio inter la du etnoj, ankaŭ rezulte de la Beslana tragedio (2004), kie plejmulto de teroristoj estis etnaj inguŝoj dum plejmulto de la viktimoj — etnaj osetoj.