Rusoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rusoj
Suma populacio

137 milionoj
Rusio Rusio: 115,889,000[1]

Ŝtatoj kun signifa populacio
Ukrainio Ukrainio 8,334,000[2]
Kazaĥio Kazaĥio 4,480,000[3]
Belorusio Belorusio 1,142,000[4]
Usono Usono 750,000[5]
Uzbekio Uzbekio 700,000[6]
Kirgizio Kirgizio 604,000[7]
Latvio Latvio 556,422[8]
Moldava Respubliko Moldavio 500,000[9]
Estonio Estonio 345,000[10]
Litovio Litovio 220,000[11]
Germanio Germanio 178,600[12]
Azerbajĝano Azerbajĝano 144,000[13]
Turkmenio Turkmenio 142,000[14]
Francio Francio 115,000
Unuiĝinta Reĝlando Unuiĝinta Reĝlando 100,000[15]
Argentino Argentino 100,000
Kanado Kanado 98,245[16]
Taĝikio Taĝikio 68,200[17]
Flag of Georgia.svg Kartvelio 67,671[18]
Aŭstralio Aŭstralio 60,200[19]
Paragvajo Paragvajo 55,000[20]
Kubo Kubo 50,200[21]
Hispanio Hispanio 42,585[22]
Finnlando Finnlando 33,401[23]
Rumanio Rumanio 30,000[24]
Ĉeĥio Ĉeĥio 24,549[25]
Italio Italio 20,459[26]
Ĉina Popola Respubliko Ĉinio 15,600[27]
Bulgario Bulgario 15,595[28]
Armenio Armenio 14,660[29]
Svedio Svedio 8,900[30]
Lingvo(j)
Rusa lingvo, multaj ankoraŭ parolas per iaj aliaj lingvoj de Rusio
Religio
Rusa Ortodoksa Eklezio, malgranda parto de rusoj estas protestantoj
v  d  r
Information icon.svg
Rusaj junulinoj en kampara regiono ĉe rivero Ŝeksna, foto fare de Prokudin-Gorskij. Komenco de la 20-a jc.
Tri generacioj de rusoj en unu foto. Videblas, ke pli junaj personoj estas vestitaj pli okcidentece. Uralo, komenco de la 20-a jc.

Rusoj estas orient-slava etno, ĉefloĝantoj de Rusio (120 mln, ĉ. 80%). Loĝas ankaŭ en la teritorio de la eksa Rusia Imperio: Ukrainio (11,35 mln), Kazaĥio (6,23 mln), Uzbekio (1,65 mln), Belorusio (1,34 mln), Kirgizio (0,91 mln), Latvio (0,90 mln), Moldavio (0,56 mln), Estonio (0,47 mln), Azerbajĝano (0,14 mln), Taĝikio (0,38 mln), Uzbekio; krom tio ankaŭ en Usono (1,2 mln), Kanado, Mongolio, Turkmenio, Ĉinio kaj aliloke.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Antropologie rusoj reprezentas diversajn tipojn de la granda eŭropida raso. Ili parolas en la rusa lingvo, ilin kunligas komuna historio kaj kulturo. La plej disvastiĝinta religio estas orienta ortodoksismo, multaj estas ateistoj.

  • Memnomo: русские [ruskije];
  • Totala kvanto: 146,5 mln (1992).

Plejparto de rusoj loĝas en la centra, suda kaj nord-okcidenta parto de eŭropa Rusio kaj en Uralo. Laŭ datumoj de la jaro 2002, inter la subjektoj de Rusia Federacio la plej altan rilatumon de rusoj havas Vologda provinco (96,56%). La rilatumo de rusoj superas 90% en 30 subjektoj de la federacio: ĉefe estas regionoj de Centra kaj Nord-Okcidenta federaciaj distriktoj kaj en la suda Siberio. La malplej granda rilatumo de rusoj (malpli ol 5%) estas en Ĉeĉenio, Dagestano kaj Inguŝio.

Laŭ specialecoj de la lingvaĵo kaj ĉiutaga vivo oni distingas du aŭ tri grandajn etnografiajn subgrupojn de rusoj:

  • la norda odira (vidu odiro);
  • la suda adira (vidu adiro);
  • kaj la meza, kiu kunigas trajtojn de la du listigitaj.

La limo inter la norda kaj la suda subgrupoj trairas proksimume laŭ la linio PskovTverMoskvoNiĵnij Novgorod.

Kelkaj esplorantoj (D. N. Uŝakov, D. K. Zelenin ka.) nomis tiujn subgrupojn apartaj etnoj kun koincidanta memidentigo rusoj, inter kiuj aperis la tria, surbaze de kiu procezas la unuiĝo de la lingvo kaj de la tuta rusa kulturo.

Dum la lastaj jardekoj pro interna migrado kaj ankaŭ pro la disvastiĝo de radio, televido kaj mezlerneja edukado la diferencoj inter la etnaj subgrupoj kaj iliaj dialektoj preskaŭ malaperis, temas pri malgravaj prononcaj diferencoj ks.

Pri specialaj etnaj subgrupoj de rusoj vidu ankaŭ: kozakoj, molokanoj ka.

Rusoj en la teritorioj de la eksa Sovetunio[redakti | redakti fonton]

En Rusio la rusoj plu konsistigas la plejmulton, sed en iuj regionoj ilia procentaĵo draste falis, ĉefe en Kaŭkazo. En Inguŝio rusa loĝantaro oble malkreskis kaj nun estas inter la plej etaj en Rusio, komparebla nur kun tiu en Ĉeĉenio.

Ekster Rusio estas en teritorioj de la eksa Sovetunio kie loĝas plej parto de rusoj, kio ofte okazigas problemojn kaj politikajn kaj sociajn, krom lingvajn kaj kulturajn. Fakte fine de la 20a jarcento ĉirkaŭ la disfalo de Sovetunio en teritorioj de la eksa Sovetunio loĝis ĉirkaŭ 25 milionoj da rusoj, dum ĉe 2014 loĝas nur ĉirkaŭ 16 milionoj kaj duono. Tiuj estis funkciuloj, gravuloj, scienculoj, teknikistoj, kiuj poste ne bone trovis la situacion kaj revenis aŭ elmigris al Rusio.

Antaŭ la aliigo de Krimeo ene de Rusio okazinta en marto de 2014, estis en Ukrainio kie loĝis pli da rusoj ekster Rusio nome 7 866 275 el totalo de 45 469 800 ukrainaj civitanoj, kio estas ĉirkaŭ la 17,3%, kun ĉefaj teritorioj en Krimeo, Donecko kaj Lugansko[31]. Dua loko estas Kazaĥio, kun 3 712 000 el totalo de 17 099 000 kazaĥaj civitanoj, kio estas 22%, eĉ pli alta ol en Uktainio (Vidu artikolon Rusoj en Kazaĥio). Same kiel okazis ĉe Krimeo, ankaŭ en Kazaĥio plej parto de rusoj loĝas en nordaj teritorioj kiuj iam estis el Rusio, parto el kiuj estis interŝanĝitaj inter Kazaĥio kaj Rusio en 1924.[31]

Laŭ nombro de loĝantoj sekvas Belorusio kun 1 420 211 el totalo de 9 468 074, tio estas 15%, kaj Uzbekio kun 1 200 000 el totalo de 30 183 400, tio estas ĉirkaŭ 2,2%. Tamen laŭ procentaĵo sekvas Latvio, kie loĝas 802 000 rusoj el totalo de iom pli ol 2 milionoj da loĝantoj, tio estas alta 40%, kio jam okazigis politikajn problemojn kaj apartisman movadon, same kiel en la najbara Estonio. Fakte la rusa lingvo ne estas oficiala ne Latvio, kun kolero de rusoj, dum en Kirgizio, kun nur 7%% da rusoj ja estas oficiala.[31]

Speciala kazo estas la pli ol 200 000 rusoj de Moldavio, fakte ĉe Ĉednestrio, teritorio sendependa "de facto", kies polikestroj jam foje petis aliigon al Rusio. Tiuj rusoj estus ĉirkaŭ 6% el la totalo de moldavaj civitanoj.[31]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]