Lev Tolstoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Ne konfuzu kun Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj aŭ Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj.
Lev Tolstoj
Lev Nikolajeviĉ Tolstoj en Jasnaja Polana, 1908.  (Frua kolora fotografio farita de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij)
Lev Nikolajeviĉ Tolstoj en Jasnaja Polana, 1908. (Frua kolora fotografio farita de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij)
Naskiĝis 9-an de septembro 1828
en Jasnaja Polana, Flag of Russian Empire for private use (1914–1917) 3.svg Rusia imperio
Mortis 20-an de novembro 1910
en Astapovo, Flag of Russian Empire for private use (1914–1917) 3.svg Rusia imperio
Profesio verkisto, novelisto
nacieco ruso
Ĝenroj realisto
Notindaj verko(j) Milito kaj Paco
Anna Karenina
Subskribo Signature of Leo Tolstoy.jpg
v  d  r
Information icon.svg
LeoTolstoy.jpg
Portreto de Tolstoj fare de Ilja Repin (1887)

Lev Nikolajeviĉ TOLSTOJLeo Tolstoj (ruse Лев Николаевич Толстой [Lev NikoLAjeviĉ TalstOJ]; naskiĝis la 9-an de septembro 1828, mortis la 20-an de novembro 1910) estis rusa verkisto.

Li naskiĝis en Jasnaja Polana, kiel filo de nobela bienposedanto. Li studis orientalajn lingvojn kaj juron en Kazan, sed ĉesigis la studadon por okupiĝi pri la administrado de la gepatra bieno. Post militservo kaj kelkaj vojaĝoj eksterlanden, li en la jaro 1862 edziĝis kaj decidis resti en Jasnaja Polana. Li tiam engaĝiĝis inter alie por la instruado de vilaĝaj infanoj kaj dediĉis sin pli forte al verkado. En 1901 li pro siaj verkoj, kiuj propagandis senaŭtoritatan kristanismon, estis eksigita el la Rusa Ortodoksa Eklezio. En novembro de 1910 li forlasis sian familion por pasigi la reston de sia vivo en soleco. Tio fariĝis lia lasta vojaĝo. Li mortis mallonge poste en stacio Astapovo.

Sian literaturan agadon Tolstoj komencis per taglibroj. En 1852 li publikigis sian membiografion Detstvo (= Infanaĝo), en 1854 sekvis Otroĉestvo (= Knaboaĝo) kaj en 1856 aperis Junost (= Junaĝo). Siajn spertojn dum la militservo li priskribis inter alie en Sevastopolskie Rasskazi (1855/56). La plej famaj verkoj de Tolstoj tamen estiĝis post lia reveno al sia naskiĝloko: ekz. Vojna i mir (= Milito kaj Paco), ses-voluma historia romano pri la tempo de la napoleonaj militoj aperinta 1865-69, kaj Anna Karenina, romano pri geedza paro, aperinta en 1878.

Lia lasta verko, Haĝi Murat aperis postmorte en 1912.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tolstoj estis akuzita pri ekstremismo[redakti | redakti fonton]

La 11-an de septembro 2009 Rostova Distrikta Tribunalo deklaris, ke la eldiro de Lev Tolstoj, laŭ ekspertoj, "kontraŭulo de la Rusa Ortodoksio":

"Mi konvinkiĝis, ke la doktrino de la [Rusa Ortodoksa] Eklezio estas teorie insida kaj malutila malvero, praktike do kolekto de plej krudaj superstiĉoj kaj magio, tute kaŝanta tutan sencon de la kristana doktrino". (Citita de la Respondo al la Sinodo)[1][2]

—- estas eldiro, formanta negativan rilaton al la Rusa Ortodoksa Eklezio[3], tial la publikaĵo[4], inkludanta tiun eldiron, estis deklarita kiel "ekstremisma materialo" [5][6][7]

La 8-an de decembro 2009 la Supera Kortumo de Rusio konfirmis tian juĝan decidon[8][9].

Por pli komplete bildigi la pensadon de Tolstoj rilate religion kaj aparte kristanismon utilas raporti pri lia sinteno dum la kunveno de Florenco en la jaro 1861. Li diris: "(...) Miaj principoj havas siajn bazojn en la Evangelio kaj tial mi povis akcepti la allogan inviton al tiu ĉi kunveno kiun mi partoprenas por pritrakti la manieron revenigi la kristanan religion al siaj komencaj fontoj, puraj kaj klaraj, kaj por rekonstrui Eklezion unuecan kiu ĝin ekspliku kaj reprezentu, transformante kaj ame kunfandante ĉiujn kristanajn ekleziojn nun ekzistantajn... Mi aplaŭdas tial la proponon kunigi la kristanajn ekleziojn al unusola realo, kiu havu sian ĉefon en la Roma Papo kaj bazon de sia ekstera organizo-konduto en la Kavourana formulo "libera eklezio en libera ŝtato", kaj kiel fundamenton de sia penso-agado la principojn de Kristo kaj de la Evangelio".[10].

Tolstoj kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tolstoj simpatiis kun Esperanto kaj mem onidire ellernis ĝin dum inter tri kaj kvar horoj. En 1889 Tolstoj esprimis sian apogon al la verko de Zamenhof, kaj poste plurfoje ripetis sian favoran opinion, kaj permeson por tradukado de siaj verkoj en Esperanton. En 1894 du ĵurnaloj en Odeso publikigis leteron de Tolstoj kiun li finis jene:

"Mi vidis multajn fojojn, kiel homoj tenadis sin malamike unuj kontraŭ la aliaj nur danke al la meĥanika malhelpo por reciproka komprenado. Kaj tial la lernado de Esperanto kaj la vastigado de ĝi estas sendube kristana afero, kiu helpas al la kreado de la Regno de Dio, tiu afero kiu estas la ĉefa kaj sola difino (=destino) de la homa vivo". (Citita de Ulrich Lins en "La danĝera lingvo", ISBN 5-01-003136-1,p. 26).

Omaĝe al Tolstoj nomiĝas la moskva Esperanto-klubo "Lev Tolstoj".

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • L. N. Tolstoj pri Esperanto (Esperantisto 7/1894, p. 99-100 - respondo de Tolstoj, kion li opinias pri Esperanto)
  • Prudento aŭ Kredo? (Esperantisto 2/1895, p. 28-30 - la artikolo verŝajne kaŭzis malpermeson de la cara cenzuro enlasi la gazeton en Ruslandon)
  • La kafejo en Surat (Esperantisto 4/1895, p. 5660)
  • Tri rakontoj. Kun permeso de l'aŭtoro esperantigis de la rusa originalo Maria Ŝidlovskaja. - Wolfenbüttel: Heckner, [s.j.]
  • Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas : vera estintaĵo. Trad. J. Lojko. - Nurnbergo: Tümmel, 1895.
  • Unua brandfaristo aŭ kiel diableto meritis pecon da pano : komedio. Trad. A. Burenkov. - Nürnberg: Tümmel, 1896
  • La letero pri karmo (tr. Ivan Abramson, Český esperantista, 1903, p. 63-65)
  • La morto de Ivano Iljiĉ : novelo. Trad. A. Ŝarapova. - Riga: Riga Stelo Eld., [proks. 1910].
  • Kaŭkaza kaptito. Trad. A. N. Ŝarapova. - Moskvo: Librejo "Esperanto", 1911.
  • La konfeso. Trad. de M. S. Tenner. Red. de V. N. Devjatnin. - Kovno: Solokovskij, 1911
  • Dio - unu por ĉiuj : (surata kafejo), rakonto lau Bernardin de St. Pierre. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Dio vidas veron, sed ne baldaŭ diros : rakonto. Trad. el rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912.
  • Du maljunuloj : rakonto. Trad. el rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912.
  • Kaŭkaza militkaptito : rakonto. Trad. el rusa lingvo N.Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Kie estas amo, tie estas Dio : rakonto. Trad. el rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Mia onklino Tatiana Aleksandrovna : eltiraĵo el la memorskriboj. Esperantigis nur per radikoj de U. V. Roksano. - Béziers: Roksano, [1912]
  • Per kio homoj estas vivaj : rakonto. Trad. el rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Sieĝo de Sebastopolo : rakonto. Trad. el rusa lingvo N.Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Unu animo en ĉiuj. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapova. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Unua ŝtupo aŭ senmortiga nutrado. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapova. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • La vojo de l' vivo (ĉapitro XXI). Trad. Paŭlo Medem. - Kovno: Esperantista Societo, 1913.
  • El la romano "Milito kaj Paco" (en: D-ro Andreo Fiŝer: Esperanta legolibro por lernantoj, Tiflis, Presejo "Esperanto", 1913, p. 38-40)
  • Pensoj de L. Tolstoj pri la perforto, milito kaj revolucio. Elektitaj el liaj verkoj, taglibroj kaj leteroj de Valentin Bulgakov. El la rusa trad.: Zahari Zahariev. - Enfield: Internacio de Militkontraŭuloj, 1928
  • Ĥodinka. SAT- Leipzig: Eldona Fako Kooperativa, 1929
  • Kie estas amo, tie estas Dio. Esperanten trad. de Ŝidlovskaja, japanlingven trad. kaj komentariita de N. Kawasaki. - [Tokio]: Japana Esperanto-Instituto, 1930
  • Tri verkoj. El rusa lingvo trad. J. M. Kun antauparolo de Romain Rolland. - Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, (proksimume 1930).
  • Kristanismo kaj Patriotismo. Trad. I. Maĉernis. - Leipzig: Sennacieca Asocio Tutmonda, Eld. Fako Kooperativa, 1931
  • Grafo Kaliostro. Trad. B. Najdin. – (Krasnodar, 1959)
  • Ivan la malsaĝulo. Esperantigis V. A. Ŝrikov. - Miya-tyo: Esperanto-Kenkjuŝa, (1965)
  • Ivan la malsaĝulo. Esperantigis V. A. Ŝrikov. Klarigis Ilin. - (2. print.) - Beijing: El Popola Ĉinio, (1981)
  • Patriotismo kaj registaro ; Al politikistoj ; Ĥodinka ; Ne mortigu!. El la rusa lingvo trad. J. M... V. Ĵavoronkov... Kribo. - Laroque Timbaut: Cercle Espérantiste de l' Agenais ; Laute!, 1981
  • La Morto de Ivan Iljiĉ. Trad. el la rusa lingvo Valentin Melnikov. Red. kaj kompostis Aleksander Korĵenkov. Korektis Halina Gorecka. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1997
  • Ivan la malsaĝulo. Trad. V. A. Ŝrikov. Reviziis kaj red. Mine Yositaka kun konsiloj de Tani Hiroyuki (laŭ la rusa originalo). Ilustr. per lignogravuraĵoj Takehana To). - Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 1998.
  • Resurekto : romano. Trad. el la rusa lingvo Viktor Sapoĵnikov. Red. kaj enpaĝigis Aleksander Korĵenkov. Ilustr. Maria Baĵenova. - Jekaterinburg: Sezonoj, 2000

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

"Tri mortoj" tradukita de M. Ŝidlovskaja, 1911


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Tolstoj Lev Nikolájeviĉ, grafo, fama rusa verkisto. Nask. en 1828, mortis en 1910. Estis unu el la unuaj eminentaj patronoj de E. Jam 16 sept. 1889, respondante al V. Majnov, T skribis: „Mi opinias la ellernon de komuna eŭropa lingvo (t. e. int. lingvo E) afero urĝe necesa. . . Mi laŭpove penos disvastigi tiun lingvon kaj, kio estas la ĉefa, konvinkigi ĉiujn pri ĝia neceso.“ 27 apr. 1894 T. skribis la famajn frazojn: „Mi konstante opiniis, ke ne ekzistas pli kristana scienco, ol la lingvoscienco, la scienco, kiu ebligas interrilaton kaj solidarecon kun la plej granda nombro da homoj. Mi multfoje vidis, ke homoj malamike interrilatis nur sekve de la mekanika baro kontraŭ la reciproka komprenado. Tiamaniere la ellerno de E kaj ĝia propagando estas sendube kristana agado, akcelanta la estigon de l' Regno Dia - la agado, kiu prezentas la ĉefan kaj solan mision de homa vivo“. Tiu ĉi favora rilato de T. al E ludis gravan rolon por E: la vortoj de T. estis vaste uzitaj por prop. de E. Sed samtempe kun la nomo de T. estas ligita ankaŭ unu tragedia momento en historio de la juna E-movado. En 1895 pro la artikolo de T. „Prudento aŭ kredo“ la rusa car-cenzuro malpermesis importon de la sola tiama E-gazeto „La E-usto“ en Ruslandon, kaj pro tio la movado suferis gravan krizon. 17 aŭg. 1909 T. denove esprimis sin favore por E sendinte al J. Eydelnanth (Franc.) la nenie ĝis tiam eldonitan „Raporton pri paco“, por ke ĝi aperu unue en E (aperis en Int. Socia Revuo). Nelonge antaŭ sia morto T. denove eldiris 24 febr. 1910 sian fidelan simpation por E. Sub influo de T. la tolstojana eldonejo „Posrednik“ (Peranto) eldonis multajn rusajn lernolibrojn de E kaj eĉ specialan serion de lit. verkoj sub titolo „Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj“ 1912-16. El la verkoj de T. aperis en E traduko de multaj malgrandaj rakontoj, el kiuj la pli ampleksaj estas: „Sieĝo de Sebastopolo“, „Kaŭkaza militkaptito“, „Du maljunuloj“, „Unu animo en ĉiuj“, „Tri mortoj“, „La morto de Ivan Iljiĉ“, k. a. Estas tradukitaj, sed ankoraŭ ne eldonitaj la romanoj „Milito kaj paco“, parte „Anna Karenina“, „Renaskiĝo“, k. a.

NEKRASOV.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ruse: «Я убедился, что учение [Русской православной] церкви есть теоретически коварная и вредная ложь, практически же собрание самых грубых суеверий и колдовства, скрывающее совершенно весь смысл христианского учения»
  2. Plena teksto: Ответ Синоду.
  3. ЗАКЛЮЧЕНИЕ ЭКСПЕРТОВ по комиссионной комплексной судебной экспертизе по гражданскому делу № 3-35/08 по заявлению Прокурора Ростовской области о ликвидации местной религиозной организации Свидетели Иеговы «Таганрог». «15» июля 2009 г. № 5679/12.1-4, 6101/09-2 (ruse)
  4. Vekiĝu! de la 22-a de februaro 2000 (ruse)
  5. Преследования Свидетелей Иеговы в Таганроге (ruse).
  6. Russian Supreme Court to hear controversial case examining internationally recognized publications (angle)
  7. Roman Lunkin. All protestants threatened by actions against Jehovah's Witnesses. COMMENTARY: PROGRAM FOR LIQUIDATION OF WITNESSES: It seems the modernization of Russia has begun with the struggle against those who think differently (angle). — For Portal-credo.ru, 9 December 2009 (ruse)
  8. Суд над верой (ruse)
  9. Russian Supreme Court rules against Jehovah’s Witnesses and religious freedom (angle)
  10. “Tolstoj e il rifiuto della violenza” (Tolstoj kaj la rifuzo de la perforto) de Bruno Milone, Servitium, Italio. (Ĉi tie estas ankaŭ revalorigitaj la filozofia kaj religia konceptoj de Tolstoj aparte demonstrante kiel la rifuzo pri perforto ne estis en li simpla kaj naiva adhero al la “Surmonta Parolado”, kvazaŭ eblus, sekvante la ekzemplon de Kristo kaj apogite sur la simpla “mildeco” kaj “nerezistado al la malbono”, konvinki la malbonulojn ĉesi el malbonfarado kaj revenigi pacon sur la tero. Male, la Tolstoja propono pri neperforto naskiĝis el preciza analizo pri la procezoj de malhumaneco agantaj ene de la projektoj mem de pacigo, de rezolucioj de la konfliktoj kiuj ĉiam travidigas militojn kaj revoluciojn).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Lev Tolstoj » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]