Kazano

Kazano | |||
ruse: Казань, tatare: Казан | |||
urbo | |||
Centra aĉetstrato en Kazano
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Казань | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Aŭtonoma respubliko | Tatarstano | ||
Federacia distrikto | Ĉevolga federacia distrikto | ||
Konataj lokoj | Moskeo Nurulla, Kremlo de Kazano | ||
Riveroj | Volgo, Kazanka | ||
Situo | Kazano | ||
- alteco | 116 m s. m. | ||
- koordinatoj | 55°47′27″N 49°06′52″E / 55.79083°N, 49.11444°O (mapo) | ||
Areo | 525,2 km² (52 520 ha) | ||
Loĝantaro | 1 231 878 (2017) | ||
Denseco | 2 345,54 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1005 | ||
Horzono | MT (UTC+3) | ||
- somera tempo | MST (UTC+4) | ||
Poŝtkodo | 420 xxx | ||
Telefona antaŭkodo | +7 843 | ||
OKATO | 92 401 | ||
Situo de Kazano en Tatarstano
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.kzn.ru | |||
Kazano[1][2][3] aŭ Kazanjo[2][3] (tatare Казан, ruse Казань) estas urbo en Tatarstano en Rusio.
Kazano estas unu el plej gravaj ekonomiaj, sciencaj, kulturaj centroj de Rusio. La urbo situas sur la maldekstra bordo de la rivero Volgo.
La interurba telefona kodo estas 843, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (ekde la jaro 2005). La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
En Kazano ekzistas metroo. En la urbo estas fervoja stacio.
Enhavo
Historio[redakti | redakti fonton]
La urbo estis fondita en jaro 1177. Sed antaŭ kelka tempo post longetaj dokumentaj kaj fosaj esploroj estis fiksita la dato de fondiĝo de la urbo - la 31-a de aŭgusto 1005. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1708.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La urbo estas sur maldekstra bordo de rivero Volgo, ĉe enfluo en ĝin de rivero Kazan-Akvo (en la tatara: Qazan-Su (Kazan-Su); en la rusa: Казанка (Kazanka)).
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En jaro 1959 la urbo havis 667 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 1105,3 mil loĝantojn.
La loĝantaro por la jaro 2017 estas 1231878 da homoj.
- Ties konsisto:
- 48,6% rusoj
- 47,6% tataroj
- Baŝkiroj, mordvoj, ĉuvaŝoj
Famuloj[redakti | redakti fonton]
Esperanto en Kazano[redakti | redakti fonton]
En Kazano estis la strato Esperanto. Ekde de 2015-a jaro ĝi estas renomita al strato Nazarbajev. Kazano estas naskiĝurbo de Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. En 1995 en Kazano okazis EoLA-7. En Kazano en 90-aj jaroj funkciis esperanto-klubo "Smeraldo" , kaj nune ekzistas klubo "RIDETO".
Panorama bildo[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Novruz
- Eid ul-Adha
- Eid ul-Fitr
- Kazana Bestoĝardeno
- Listo de milionurboj
- Metroo de Kazano
- Kazan-Passaĵirskaja (stacidomo)
- Internacia flughaveno Kazan
- Tatara kuirarto
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ PIV
- ↑ 2,0 2,1 Esperanta-rusa vortaro de Bokarev "Kazan(j)·o назв. г. Каза́нь."
- ↑ 3,0 3,1 Rusa-Esperanta kaj Esperanta-rusa vortaroj de Kondratjev "Kazan(j)/o геогр. Каза́нь."
Ĉefurbo: Kazan
Agriz | Almetjevsk | Aznakajevo | Bavli | Bugulma | Buinsk | Ĉistopol | Jelabuga | Laiŝevo | Leninogorsk | Mamadiŝ | Mendelejevsk | Menzelinsk | Nabereĵnije Ĉelni | Niĵnekamsk | Nurlat Tetjuŝi | Zainsk | Zelenodolsk