Diskuto:Kazano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigo[redakti fonton]

La loĝloko estas sufiĉe grava, pri tio indas decidi aparte, kiu esperantigo estus pli oportuna (tatare - Казан):

  1. Kazan (adjektivo Kazana)
  2. Kazano (adjektivo Kazana)
  3. Kazanj (adjektivo Kazanja)
  4. Kazanjo (adjektivo Kazanja)

Tiu nomo, kiun oni finfine elektos, estu konstante uzata en la Vikipedio, por atingi unuecon.

Se ĉiuj konsentas, restu kaj estu ĉiam uzata la nuna varianto "Kazan". --Dima41 (diskuto) 21:50, 19 Nov. 2013 (UTC)

Mi proponas alinomigon al Kazano (2) (kaj la artikolo ankaŭ enskribu la variaĵon de Kazanjo (4)) laŭ Esperanto-rusaj vortaroj: Esperanta-rusa vortaro de Bokarev mencias "Kazan(j)·o назв. г. Каза́нь.", kaj Rusa-Esperanta kaj Esperanta-rusa vortaroj de Kondratjev ankaŭ diras "Kazan(j)/o геогр. Каза́нь."
(1) kaj (3) estas nur cirilaj transskriboj kaj laŭ la reguloj de VP:NELATINA "1.Uzu tradician Esperanto-lingvan (kun O-finaĵo)" estas prioritata pli ol "4.Transliterigu la vorton". --Salatonbv (diskuto) 00:24, 20 Nov. 2013 (UTC)
Jes, mi konsentas. Estu "Kazano". --Dima41 (diskuto) 08:18, 30 Nov. 2013 (UTC)
Dankon, Dima41. Laŭ vortaroj enhavantaj PIVon kaj interkonsento ĉi tie, mi petas al administranto alinomi la titolon al Kazano.--Salatonbv (diskuto) 08:32, 30 Nov. 2013 (UTC)
✔ Farite de administranto KuboF. Dankon, --Salatonbv (diskuto) 08:35, 3 Dec. 2013 (UTC)