Strato Esperanto, Kazan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Strato Esperanto

Strato Esperanto (ruse: Улица Эсперанто, tatare Эсперанто урамы) estas strato en Kazano, Tatarstano, Rusa Federacio. Limas ĝin stratoj Tiĥomirova (Тихомирнова) kaj Gabdully Tukaja (Габдуллы Тукая). Ĝiaj poŝtaj kodoj estas 420049, 420059, 420107.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1927 la strato nomiĝis "3-я Поперечно-Большая" (3-a Transversa-Granda strato). Sekve ĝi ricevis la nomon Esperanto, pro la iniciato de la Esperanto-klubo de la Laiŝeva Terkulturista Universitato, kiu troviĝis sur tiu ĉi strato.

En la jaro 1949 oni nomis ĝin laŭ politikisto Andrej Ĵdanov.

Sekve en la jaro 1988 oni redonis al ĝi ĝian antaŭan nomon pro iniciato de Kazanaj esperantistoj.

Skandalo pri alinomigo en 2015[redakti | redakti fonton]

Per decido de la Plenumkomitato de la urbo Kazan la 26-an de junio 2015 la strato estis alinomita laŭ Nursultan Nazarbajev. Tiu ĉi decido tamen elvokis grandan malkontenton[1] kaj ĉe la loĝantoj de la strato mem, kaj ĉe esperantistoj en Rusio kaj en la tuta mondo.

Grandan atenton altiris la novaĵo pri tio[2], ke dum protesto kontraŭ la alinomigo la 3-an de julio 2015 oni arestis kvar homojn el la protesto.

Peticio[3] por nomi laŭ Nursultan Nazarbajev iun alian straton kaj lasi al la Strato Esperanto ĝian nomon havis ĉe la 29-an de julio 2015 pli ol 5300 subskribojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]