Andrej Ĵdanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrej Ĵdanov
Persona informo
Андрей Жданов
Naskiĝo 14-an de februaro 1896 (1896-02-14)
en Mariupol
Morto 31-an de aŭgusto 1948 (1948-08-31) (52-jaraĝa)
en Dolgiye Borody
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Infanoj Yuri Zhdanov vd
Parencoj Q19953494 vd
Profesio
Okupo politikistomilitistoaŭtoro vd
Laborkampo politika agado • ideologio • communist propaganda • socialisma realismopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrej Aleksandroviĉ Ĵdanov (ruse Андрей Александрович Жданов) (naskiĝis la 26-an de februaro 1896 en Mariupol, nun en Ukrainio — mortis la 31-an de aŭgusto 1948 en Moskvo, nun en Rusio) estis soveta politikisto, unu el la gvidantoj de la Sovetunia Komunista partio kaj ĉefa apoganto de la dogma kulturpolitiko, nome Socialisma realismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li aliĝis al la bolŝevika partio en 1915. Post la oktobra revolucio de 1917, li faris rapidan partian karieron kaj, post la mortigo de Sergej Kirov, anstataŭis lin kiel la "unua sekretario" de la urba partia komitato (ĉefa politika gvidanto de la urbo). Li estis strikta kunlaboranto de Iosif Stalin kaj iĝis membro de la Politika Komitato en 1939. Inter 1941 kaj 1944, li direktis la defendon de la urbo kontraŭ la atakantaj nazioj. En la jaroj 1944-1947 Ĵdanov estris la kontrolkomision de aliancanoj en Finnlando.

Postmilite li direktis la kulturan vivon de la Sovetunio en ideo de ekstrema ideologia rigoro direkte al la hegemonio de la Socialisma realismo. Oni kreis per lia gvido la Kominformon (1947).

Li mortis en 1948 inter nebulaj cirkonstancoj. Verŝajne malamikoj de Ĵdanov — Georgij Malenkov kaj Lavrentij Berija — iniciatis purigon en Leningrado (kondamnis pli ol 2000 homojn interalie multajn kunlaborantojn de Ĵdanov). La morto de Ĵdanov mem iĝis preteksto por la fifama "kazo de kuracistoj": multaj homoj estis akuzitaj (9 ĉefaj akuzitoj kaj multaj ligitaj kun ili) pri venenigo de partiaj altranguloj, tamen post la morto de Stalin la kazo estis fermita, neniu ricevis punon.

Ĵdanov estis entombigita ĉe la muro de moskva Kremlo, la plej prestiĝa tombejo de Sovetunio.

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

Omaĝe al Ĵdanov multaj objektoj portis lian nomon en Sovetunio, inkluzive de la urbo, kie li naskiĝis (Mariupol), la Leningrada Ŝtata Universitato, strato kaj distrikto en Moskvo ka. Dum Perestrojko la komunista partio proklamis sian malaprobon al la agoj de Ĵdanov, kaj ĉiuj objektoj portintaj lian nomon estis alinomitaj (1988).

La filo de Ĵdanov, elstara kemiisto Jurij Ĵdanov, post morto de sia patro parenciĝis al Stalin, edziĝinte al lia filino Svetlana Allilujeva.