Georgij Malenkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malenkov

Georgij Maksimiljanoviĉ MALENKOV (ruse Георгий Максимилианович Маленков) (n. 13-an de januaro 1902 en Orenburg, Rusio – m. 14-an de junio 1988 ĉ. Moskvo) estis soveta politikisto kaj partia gvidanto, proksima kunlaboranto de Stalin. Post morto de Stalin (ekde marto de 1953 ĝis februaro de 1955) estis ĉefministro.

Dum la intercivita milito, Malenkov aniĝis en la Ruĝa Armeo (1919), kaj en 1920 eĉ en la Komunista Partio kaj rapide antaŭenpaŝis. Li venis en striktan laborkontkton kun Stalin kaj havis gravan rolon en la partiaj purigoj (1930-aj jaroj). Li iĝis en 1941 helpmembro de la Politika Komitato.

Li laboris dum la dua mondmilito en laboro de la Ŝtata Patrujdefenda Komitato. Post la milito, li iĝis ordinara membro de la Politika Komitato (1946), dua sekretaro de la Centra Komitato, vic-ĉefministro.

En la postmilita epoko okazis akra porpotenca batalo inter Malenkov kaj Andrej Ĵdanov. Je akuzoj de Ĵdanov, Malenkov perdis unu el la partiaj pozicioj. Malenkov bezonis du jarojn por refirmigi sian pozicion kaj oni rigardis lin dekstra mano de la diktatoro. Je morto de Stalin (marto de 1953), li iĝis la unua sekretaro de la partio kaj prezidanto de la Ministra konsilio. Post kelkaj semajnoj li devis transdoni sian pozicion kiel sekretario al Nikita Ĥruŝĉov. En la sekvaj du jaroj, li provis malpliigi la elspezojn por la armilizado, instigis produktadon de la konsumvaroj kaj interesigis la kamparanojn en a produktado.

Lian agadon kontraŭis multaj kaj li devis abdiki pri la ĉefministra posteno (februaro de 1955). Li apogis politikan direkton de la hungara Imre Nagy, sed post lia abdiko revenis la grupo de Mátyás Rákosi.

Malenkov restis membro en la Prezidantaro de la Centra Komitato ĝis 1957. Ĉar li partoprenis sensukcesan puĉon kontraŭ Ĥruŝĉov, oni eksludis lin el la prezidentaro kaj la Centra Komitato kaj eĉ el la partio.

Malenkov estis dum 30 jaroj direktoro de akvocentralo en Kazaĥstano. Li neniam estis rehabilitita.