Nikita Ĥruŝĉov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Foto de Ĥruŝĉov en 1961

Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov (ruse Никита Сергеевич Хрущёв, naskiĝis la 3-an [jul.]/ 15-an de aprilo 1894[greg.], mortis la 11-an de septembro 1971 en Moskvo) estas sovetia politikisto kaj partia gvidanto, membro de la Komunista partio de Sovetunio ekde 1918. Inter 1953 ĝis 1964 li estis ŝtatestro de Sovetunio, Inter 1958 ĝis 1964 li estis samtempe Prezidanto de Konsilio de Ministroj de Sovetunio.

Mildigo[redakti | redakti fonton]

Ĥruŝĉov estis reforma politikisto, kies regado poste rekonata kiel mildiga periodo post la regado de Stalin.

Interalie Ĥruŝĉov iniciatis reformojn de lega sistemo, plibonigis rilatojn kun kapitalismaj landoj (kaj malbonigis rilatojn kun Ĉinio ĝis preskaŭ milito), amnestiis plejparton de politikaj malliberigitoj. Grandan enlandan famon al li donis la unua programo pri konstruado de loĝejoj (ĉefe kvinetaĝaj domoj kun malgrandaj apartamentoj) kaj liberigo de viktimoj sub la reĝimo de Stalin.

Kelkaj reformoj de Ĥruŝĉov estis tro aŭdacaj kaj fiaskis pro sia neellaboriteco. Ekzemple, post vizito al Usono li ege ekŝatis ideon pri kultivado de maizo, rezulte de kio oni komencis kreskigi maizon eĉ en tiel nordaj regionoj kiel KarelioKazaĥio, certe sen granda sukceso. En aliaj regionoj, tamen, maizo estis bona trovo por manĝigi bruton kaj produkti maizaĵojn por nutra industrio.

Li planis eĉ pliajn reformojn kaj novan konstitucion, laŭ kiu, interalie, okazus divido de partio kaj ŝtato, enkonduko de parte merkataj ekonomiaj mekanismoj ks. Li ne sukcesis fari ĉion ĉi, ĉar kunveno de la Centra Komitato deprenis lin de ĉiuj postenoj pretekste de lia malbona sanstato. Tiel Ĥruŝĉov iĝis unu el du sovetiaj gvidantoj, kies fino de regado ne koincidis kun la morto (la dua estas Miĥail Gorbaĉov).

Diskursoj[redakti | redakti fonton]

Pri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj (1956)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Pri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj.

Unu el liaj famaj paroladoj estas parolado dum la 20-a kongreso de Komunista Partio de Sovetunio en 1956. Tra tiu parolado en partia kongreso, Ĥruŝĉov oficiale kritikis diktaturojn kaj krimojn sub regado de Josif Stalin. La parolado grande influis al aliaj socialismaj ŝtatoj, kiuj gvidiĝis sub la Stalinismo. Poste tiu parolado simboligis komencon de politika degelo en Sovetunio.

Parolado en UN (1956)[redakti | redakti fonton]

Fama okazo dum la regado de Ĥruŝĉov estis lia parolado antaŭ UN en 1960, en kiu li ŝajnigas perdi la memregon, demetas sian ŝuon, kaj frapas per ĝi sur la katedro. Tiu "perdo de memrego" tamen estis tute planita. Li estis eĉ kunportinta 3an ŝuon por sia mistifiko. La mesaĝo estis "Se mi tiel facile perdas la memregon, atentu! Mi eble perdos same facile la memregon kaj puŝos la ruĝan butonon de la nukleaj armiloj".[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/02, paĝo 23: Proponoj por mistifikado verkita de Paul Peeraerts.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]