Heroo de Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heroo de Sovetunio
milita honorigo pro kuraĝo • honoriga titolo • highest honors of the USSR
Branĉoj Ora stelo de Heroo de Sovetunio
Ordeno de Lenin vd
Lando Sovetunio
Fondita en 16-a de aprilo 1934
vdr
Marŝalo Georgij Ĵukov (centre) portanta tri medalojn de Heroo de Sovetunio kaj Marŝalo Konstantin Rokosovskij (dekstre) portanta du.

La titolo Heroo de Sovetunio (ruse Герой Советского Союза, Geroj Sovieckogo Sojuza) estis la plej alta distingo en Sovetunio, atribuita persone aŭ kolektive pro heroaj agoj por la servo al la Sovetaj ŝtato kaj socio.[1]

Tiu premio estis establita la 5an de majo 1934 fare de la Centra Plenumkomitato de Sovetunio.[2] El 1939 oni aldonis al la premio la atribuon de ora medalo por vivantaj ricevantoj.

Ricevantoj[redakti | redakti fonton]

La totala nombro de personoj kiuj ricevis tiun titolon estas 12,755 (20 estis forigitaj el tiu titolo pro variaj cirkonstancoj). La granda majoritato de ili ricevis ĝin dum la Dua Mondmilito (11,635 Herooj de Sovetunio, 101 dufoje Herooj, tri trifoje Herooj, kaj du kvarfoje Herooj). 65 ricevis la titolon pro agoj rilataj al la Soveta-afgana milito, kiu daŭris el 1979 ĝis 1989.[3] La nuraj personoj kiuj ricevis la titolon kvarfoje estis la Marŝalo Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov kaj Leonid Breĵnev. Ambaŭ ricevis siajn kvarajn titolojn laŭ polemikaj cirkonstancoj male al la statuto de la titolo. La prestiĝo de la medalo falis kiam foje oni atribuis ĝin pro naskiĝtago.

Jurij Aleksejeviĉ Gagarin estis populara ricevanto de la titolo.

Ankaŭ 44 eksterlandaj civitanoj ricevis tiun titolon.[4] Ankaŭ 12 urboj ricevis la titolon.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Proĥorov, Aleksandr Miĥailoviĉ. (1982) Great Soviet Encyclopedia, Volume 6. Nov-Jorko: Macmillan, p. 594. OCLC 810278.
  2. Resolution of the Central Executive Committee of the Soviet Union of May 5, 1934 (ruse). Wikisource (2010-09-04). Alirita 2012-02-20.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-02-13. Alirita 2016-02-15.
  4. Статистика :: Герои страны (ruse). Alirita 2016-01-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]