Jurij Aleksejeviĉ Gagarin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jurij Aleksejeviĉ Gagarin
Jurij Aleksejeviĉ
Jurij Aleksejeviĉ Gagarin
Persona informo
Nomo Jurij Aleksejeviĉ Gagarin
Dato de naskiĝo 9-a de marto 1934 [#]
Dato de morto 27-a de marto 1968 [#]
Loko de morto Kirĵaĉ [#]
Okupo kosmonaŭto
Aĝo je morto 33
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg
Gagarin en Varsovio, 1961

Jurij Aleksejeviĉ GAGARIN (ruse Юрий Алексеевич Гагарин [ˈjʉrʲɪj ɐlʲɪˈksʲejɪvʲɪtɕ ɡɐˈɡarʲɪn]) naskiĝis je la 9-a de marto 1934 en Gĵatsk, Rusio kaj pereis la 27an de Marto 1968, kaj li estis rusa piloto de la Aerarmeo de Sovetunio kaj kosmonaŭto. Li famiĝis kiel la unua homo en la kosmo: La 12-an de aprilo 1961 li en la kosmoŝipo Vostok unufoje ĉirkaŭiris la Teron. La flugo daŭris 108 minutojn kaj restis lia lasta ekskurso en la kosmon: je la 27-a de marto 1968 Gagarin pereis dum aviadila akcidento.

Ekzistas ankaŭ vidpunkto, ke la flugo de Gagarin ne estis plene sukcesa, ĉar li surteriĝis ne ene de la kosmoŝipo. Tamen la paraŝuta surteriĝo de Gagarin estis antaŭplanita: la maniero surteriĝi, do, ne influas la fakton, ke li estis la unua en la apud-Tera orbito.

Gagarin iĝis internacia famulo, kaj ricevis multajn medalojn kaj titolojn, kiaj tiu de Heroo de Sovetunio, nome la plej alta honoro de la lando. Vostok 1 markis tiele sian nuran spacflugon, sed li servis kiel trejnejo por la misio de Sojuz 1 (kiu finis per fatala akcidento). Gagarin poste iĝis deputita trejindirektoro de kosmonaŭta trejncentro ĉe Moskvo, kiu poste estis nomita laŭ li. Gagarin mortiĝis en 1968 kiam la trejnaviadilo MiG-15 kiun li estis pilotanta faleksplodis. Poste oni atribuis la Medalon Jurij Gagarin en sia honoro.

La kosmokostumo de Gagarin

Komenca vivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Domo de Juri Gagarin, nuntempe muzeo.

Juri Gagarin naskiĝis en la vilaĝo Kluŝino, ĉe Gzhatsk (renomita Gagarin en 1968 post lia morto), la 9an de Marto 1934.[1] Liaj gepatroj laboris en kolektivigita farmo:[2] Aleksej Ivanoviĉ Gagarin kiel ĉarpentisto kaj masonisto, kaj Anna Timofejevna Gagarina kiel laktistino.[3][4] Juri estis la tria el kvar gefiloj: pli aĝa frato Valentin, pli aĝa fratino Zoĝa, kaj pli juna frato Boris.[5]

Kiel milionoj de personoj en la Sovetunio, ankaŭ la familio Gagarin suferis dum la Naziisma okupado en la Dua Mondmilito. Kluŝino estis okupita en Novembro 1941 dum la germana antaŭeniro al Moskvo, kaj oficiro okupis la loĝejon de la Gagarinoj. La familio estis rajtigita konstrui elkotan kabanon, proksimume 3 por 3 m ene, sur la tero malantaŭ sia hejmo, kie ili devis loĝi unu jaron kaj naŭ monatojn ĝis la fino de la okupado.[6] Liaj du pli aĝaj gefratoj estis deportitaj fare de la germanoj al Pollando kiel OST-Arbeiter, tio estas sklavaj laboristoj en 1943, kaj ili ne povis reveni ĝis post la fino de la milito en 1945.[5][7] En 1946, la familio translokiĝis al Gzhatsk, kie Gagarin pluis sian mezlernejan edukadon.[6]

Je aĝo de 16 en 1950, Gagarin eniris kiel metilernanto de fandisto ĉe Ŝtalfabriko de Luberci ĉe Moskvo,[5][7] kaj ankaŭ aliĝis al klasoj ĉe loka vespera lernejo por "junaj laboristoj" por la sepa grado.[8] Post gradiĝi en 1951 kaj el la sepagrada kaj el la volonta lernejoj (kun honoroj en muldilado kaj en fandado),[8] li estis selektita por plua trejnado en la Saratova Industria Teknika Altlernejo, kie li studis pri traktoroj.[5][7][9] En Saratov, Gagarin volontulis por semajnfina trejnado kiel soveta aerkadeto en loka flugoklubo, kie li lernis flugi — dekomence per biplano kaj poste en trejnilo Jak-18.[7][9] Li ankaŭ ŝparis kroman monon kiel part-tempa dokolaboristo ĉe la rivero Volga.[6]

Kariero en la Soveta Aerforto[redakti | redakti fonton]

Valentina Gagarina, Sima Eivazova kaj Juri Gagarin en Bulgario en 1966.

Post gradiĝi el la teknika lernejo en 1955, la Soveta Armeo rekrutis Gagarin.[8] Laŭ reromendo, Gagarin estis sendita al la Unua Lernejo de Aerfortaj Pilotoj de Ĉkalov en Orenburgo, kaj ekpilotis sole en MiG-15 en 1957.[5][7][8] Estante tie li renkontiĝis kun Valentina Ivanovna Gorjaĉeva,[4] medicina teknikisto gradita ĉe la Orenburga Medicina Altlernejo.[7][9] Ili geedziĝis en la 7a de Novembro 1957, nome la saman tagon kiam Gagarin gradiĝis el Orenburgo.[4][7]

Post-gradiĝe, li estis sendita al la aerbazo de Luostari en Murmanska provinco, ĉe la landlimo kun Norvegio, kie la terura vetero faris flugadon riskeca. Li iĝis Leŭtenanto en la Soveta Aerarmeo en la 5a de Novembro 1957; la 6an de Novembro 1959 li ricevis la rangon de Majora Leŭtenanto.[10]

Kariero en la soveta kosmoprogramo[redakti | redakti fonton]

Selektado kaj trejnado[redakti | redakti fonton]

En 1960, post multa serĉada kaj selektada procezo, Juri Gagarin estis elektita kun 19 aliaj pilotoj por la soveta kosmoprogramo. Gagarin estis poste selektita por elita trejngrupo konata kiel La Ses el Soĉi, el kiuj estos elektitaj la unuaj kosmonaŭtoj de la programo Vostok. Gagarin kaj aliaj estontaj kandidatoj esstis submetitaj al eksperimentoj desegnitaj por ekzameni fizikan kaj psikologian rezistadon; li ankaŭ suferis trejnadon por la tuja flugo. El la dudek selektitoj, la finaj elektoj por la unua lanĉo estis Gagarin kaj German Stepanoviĉ Titov pro ties plenumoj dum la trejnsesioj same kiel pro iliaj fizikaj karakteroj — spaco estis limigita en la malgranda kajuto de la kosmoŝipo Vostok, kaj ambaŭ viroj estis sufiĉe malaltaj. Gagarin estis 1.57 m alta.[2]

En Aŭgusto 1960, kiam Gagarin estis unu el la 20 eblaj kandidatoj, doktoro de la Soveta Aerforto pritaksis lian personecon jene:[11]

Citaĵo
 Modesta; embarasiĝas kiam lia humoro iĝas iome tro kuraĝa; alta grado de intelekta disvolviĝo evidenta en Jurij; fantasta memoro; distingiĝas el siaj kolegoj pro sia akra kaj alt-ranga senso de atento al siaj ĉirkaŭoj; bone disvolvigita imagopovo; rapidaj reagoj; persistema, prepariĝas zorgeme por siaj aktivaĵoj kaj trejnekzercoj, kontrolas kosman mekanikon kaj matematikajn formulojn facile same kiel elstaras en pli alta matematiko; ne sentas sin premita kiam li devas defendi sian vidpunkton se li konsideras sin prava; ŝajne li komprenas la vivon pli bone ol multaj el liaj amikoj. 

Gagarin estis ankaŭ preferata kandidato de siaj kunuloj. Kiam la 20 kandidatoj estis petitaj anonime voĉdoni por kiu alia kandidato ili preferus vidi kiel la unua fluganto, ĉiuj escepte tri elektis Gagarin.[12] Unu el tiuj kandidatoj, nome Jevgenij Ĥrunov, kredis ke Gagarin estis tre favorata, kaj li plendis kontraŭ li mem kaj kontraŭ aliaj kiam ĝi estis necesa.[13]

Kosmonaŭtoj: Juri Gagarin kaj Viktor Gorbatko en Dolgoprudni la 19an de Aŭgusto 1963; nome sportema Gagarin.

Gagarin bonfartis fizike tra sia tuta vivo, kaj estis entuziasma sportisto. Kosmonaŭto Valerij Fjodoroviĉ Bikovskij verkis:

Citaĵo
 Servo en la Aera Forto faris nin fortaj, kaj fizike kaj morale. Ĉiuj el ni kosmonaŭtoj faris sportojn kaj fizioterapion serioze kiam ni servis en la Aera Forto. Mi scias ke Juri Gagarin amegis glacihokeon. Li ŝatis ludi golisto... Mi ne scias ĉu mi eraras kiam mi diras ke sportoj iĝas fundamentaj en la vivo de kosmonaŭtoj.[14] 

Aldone al esti entuziasma glacihokeisto, Gagarin estis ankaŭ sekvanto de korbopilko, kaj trajnigis la teamon de la Saratova Industria Teknika Altlernejo, same kiel estis arbitraciisto.[15]

Vostok 1[redakti | redakti fonton]

La 12an de Aprilo 1961, la kosmoŝipo Vostok 3KA-3 (Vostok 1) kun Gagarin ene estis lanĉita el la Kosmodromo Bajkonur. Gagarin tiele iĝis kaj la unua homo kiu veturis en la spaco, kaj la unua kiu orbitis la Teron. Lia alvoka signo estis Kedr (ruse Кедр, Siberia pinoCedro).[16]


Gnome-speakernotes.svg
Poyekhali!
Gagarina voĉo

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

La radiokomunikado inter la lanĉokontrolejo kaj Gagarin inkludis la jenan dialogon je la momento de la raketlanĉo:

Citaĵo
 Korolev: "Prepara stadio..... intermeza..... ĉefa..... lanĉo! Ni deziras al vi bonan flugon. Ĉio bonordas." Gagarin: "Поехали!" (Pojeĥali!Ni iru!).[17] 

La neformala kaj popola diraĵo de Gagarin laŭvorte pojeĥali! iĝis historia frazo en la Orienta Bloko, uzita por aludi al la komenco de la Spacepoko en la homa historio.[18][19]

En sia post-fluga informo, Gagarin rememoris sian sperton pri spacflugo, estante la unua homo en spaco:

Citaĵo
 La sento de senpezeco estis iome nefamiliara kompare kun la teraj kondiĉoj. Ĉi tie, oni sentas kvazaŭ oni pendas en horizontala sinteno ligita per rimenoj. Oni sentas kvazaŭ vi estas elpendita.[20] 
Kajuto de la Vostok I montrita ekspozicie ĉe la muzeo RKK Energija.

Post la flugo, Gagarin diris al la estro de la Sovetunio Nikita Ĥruŝĉov ke dum la reveno li fajfis la melodion de la kanto "La patrolando aŭdas, la patrolando konas" (ruse "Родина слышит, Родина знает").[21][22] La unua du versoj de la kanto estas: "La patrolando aŭdas, la patrolando konas/kie sia filo flugas en la ĉielo".[23] Tiu patriota kanto estis verkita de Dmitri Ŝostakoviĉ en 1951 (opus 86), kun vortoj de Jevgenij Dolmatovski.

Kelkaj fontoj postulis ke Gagarin komentis dum la flugo, "Mi vidas neniun dion ĉi tie supre." Tamen, tiaj vortoj ne aperas en la laŭvorta registro de lia konversaciado kun ter-bazaj stacioj dum la kosmoflugo.[24] En intervjuo de 2006, la amiko de Gagarin nome kolonelo Valentin Petrov asertis ke la kosmonaŭto neniam diris tiajn vortojn, kaj ke la citaĵo originiĝis el la parolado de Nikita Ĥruŝĉov antaŭ la plenumo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio pri la ŝtata soveta kontraŭ-religia kampanjo (1958–1964) kiam li diris "Gagarin flugis al kosmo, sed li ne vidis ajnan dion tie."[25] Petrov diris ankaŭ ke Gagarin estis estinta baptita en la Ortodoksa Eklezio kiam infano, kaj artikolo de 2011 en la gazeto Foma citis la rektoron de la ortodoksa preĝejo de Zvjozdni gorodok kiu diris, "Gagarin baptis sian pli aĝan filino Jelena tuj antaŭ sia kosmoflugo; kaj lia familio kutime celebris Kristnaskon kaj Paskon kaj tenis ikonojn en la hejmo."[26]

Post Vostok 1[redakti | redakti fonton]

Gnome-speakernotes.svg
Unua homa kosmoflugo
Soveta radianonco fare de Juri Levitan

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
Blazono de la misio «Vostok-1».
Itinero orbita de Gagarin per la Vostok 1.

La flugo de Gagarin estis venko por la soveta kosmoprogramo. La anonco de soveta radio estis farita de Juri Levitan, nome la sama parolanto, kiu anoncis ĉiujn ĉefajn eventojn en la Granda Patriota Milito. Gagarin iĝis nacia heroo de Sovetunio kaj de Orienta Bloko, kaj tutmonda famulo. Tutmonda gazetaro publikigis lian biografion kaj detalojn de lia flugo. Moskvo kaj aliaj urboj en la Sovetunio organizis amasajn manifestaciojn, kies grando estis dua nur post la Triumfa Parado de 1945. Gagarin estis akompanata en longa karavano de altrangaj gravuloj laŭlonge de la stratoj de Moskvo al la Kremlo kie, en luksa ceremonio, li ricevis la titolon de Heroo de Sovetunio, el Nikita Ĥruŝĉov.[27]

Poste, Gagarin ege turneis eksterlanden. Li vizitis Italion, Germanion, Kanadon, Brazilon, Japanion, Egipton[28] kaj Finlandon por disvastigi la sovetunian atingon meti la unuan homon kosmen. Li vizitis Unuiĝintan Reĝlandon tri monatojn post la misio de Vostok 1, kaj iris al Londono kaj Manĉestero.[29][30]

La subita ekfamiĝo suferigis Gagarin. Ĉar konatuloj diris, ke Gagarin estis "granda drinkisto", lia turneo metis lin en sociaj situacioj kie oni esperis ĉiam ke li drinku. Oni informis ke Gagarin estis kapita de sia edzino en ĉambro kun alia virino, flegistino nome Anna kiu estis helpinta lin post boata incidento en la sama tago, ĉe feriejo en la Nigra Maro en Septembro 1961. Li klopodis fuĝi tra fenestro kaj salto el balkono de la dua etaĝo, frapante sian vizaĝon kontraŭ trotuar-rando, kio lasis al li permanentan cikatron ĉe sia maldekstra brovo.[5][9]

En 1962, li ekservis kiel deputito de la parlamenta ĉambro Soveto de Unio,[31] kaj estis elektita por la Centra Komitato de la Ligo de Junaj Komunistoj. Li poste revenis al Zvjozdni gorodok, nome la kosmonaŭtejo, kie li pasis sep jarojn laborante por dezajnoj por reuzeblaj kosmoŝipoj. Li iĝis subkolonelo de Sovetaj Aerfortoj en la 12a de Junio 1962, kaj ricevis la rangon de kolonelo la 6an de Novembro 1963.[10] Sovetaj funkciuloj klopodis teni lin for el flugado, timigitaj perdi sian heroon en akcidento. Gagarin estis helpopiloto por sia amiko Vladimir Komarov por la flugo de la Sojuz 1, kiu estis lanĉita spite la protestoj de Gagarin ke aldonaj sekurecaj zorgoj estas necesaj.[32] Kiam la flugo de Komarov finis en fatala akcidento, Gagarin estis permanente malpermesita por plua trejnado aŭ partoprenado en pliaj kosmoflugoj.

La 20an de Decembro 1963 Gagarin iĝis deputita trejndirektoro de Zvjozdni gorodok, nome kosmonaŭta trejnbazo.[33] Du jarojn poste li estis re-elektita kiel deputito de SSSU, sed tiun fojon por la Soveto de la Naciecoj.[31] La venontan jaron li ek-re-kvalifikis kiel militpiloto.[34] La 17an de Februaro 1968 li defendis sian aerospacan inĝenieran tezon pri la temo de kosmoŝipa aerodinamisma kunfigurado kun flugokoloroj.[35][36]

Renomo[redakti | redakti fonton]

Post la flugo de Vostok Gagarin iĝis la plej fama homo sur la Tero. Ĉiuj ĵurnaloj de la mondo skribis artikolojn pri li. Li ricevis ordenojn (kiaj tiu de Heroo de Sovetunio), diplomojn kaj aliajn honor-signojn de multaj registaroj en Eŭropo, Azio, Afriko, Suda kaj Norda Ameriko. Kun misio de paco kaj amikeco Gagarin vizitis multajn landojn.

RIAN archive 409363 Izvestiya article about Yuri Gagarin, first man in space.jpg RIAN archive 409362 Literaturnaya Gazeta article about YuriGagarin, first man in space.jpg RIAN archive 409361 Literaturnaya Gazeta article about Yuri Gagarin, first man in space.jpg
«Izvestja». 14a de Aprilo 1961 «Literatura Gazeta». 13a de Aprilo 1961 «Literatura Gazeta». 15a de Aprilo 1961

Gagarin estis elektita honora urbano de la sekvaj urboj: Kaluga, Novoĉerkassk, Sumgait, Smolensk, Vinnica, Sebastopolo, Saratov, Tjumeno (Sovet-Unio); Sofia, Pernik, Plovdiv (Bulgario), Atenoj (Grekio), Famagusta, Limasol (Kipro); Saint-Denis (Seine-Saint-Denis) (Francio), Trenčianske Teplice (la eksa Ĉeĥoslovakio, nun Slovakio). Li ankaŭ ricevis orajn ŝlosilojn de la urbaj pordegoj en Kairo kaj Aleksandrio (Egiptio).

Morto[redakti | redakti fonton]

Plaque on a brick wall with inscription: Юрий Алексеевич Гагарин, 1934-03-09–1968-03-27
Memortabulo indikanta la entombigon de Gagarin en la Kremla Murego.

La 27an de Marto 1968, dum rutina trejnflugo el Flughaveno Ĉkalovski, li kaj la fluginstruisto Vladimir Serjogin mortiĝis en kolizio de MiG-15UTI ĉe la urbo Kirĵaĉ. La korpoj de Gagarin kaj de Serjogin estis kremaciitaj kaj la cindroj estis entombigitaj en la Kremla Tombejo de la Ruĝa Placo.

Gagarin estis survivita de sia edzino Valentina, kaj filinoj Jelena kaj Galina. Jelena Jurievna Gagarina, la plej aĝa filino de Juri, estas arta historiito kiu laboris kiel ĝenerala direktoro de la Muzeoj de la Moskva Kremlo ekde 2001.[37][38] Lia plej juna filino, Galina Jurievna Gagarina, estas departementa funkciulo kaj profesoro de ekonomiko ĉe la Pleĥanova Rusia Universitato de Ekonomiko en Moskvo.[37][39]

Kaŭzo de la aviadilkolizio[redakti | redakti fonton]

La kaŭzo de la kolizio kiu mortigis Gagarin ne estas tute certaj, kaj estis subjekto al spekulacio pri konspiraj teorioj dum la venontaj jardekoj.

Sovetaj dokumentoj elklasigitaj en Marto 2003 montris ke la KGB estis kondukinta sian propran esploradon pri la akcidento, aldone al la esploradoj fare de la registaro kaj de du militistaj. La informo de la KGB nuligis variajn konspirajn teoriojn, anstataŭ indiki ke la agoj de la aerbaza stabanaro kontribuis al la kolizio. La informo asertas ke aviadotrafika kontrolisto havigis al Gagarin neĝisdatigitan veterinformon, kaj je la tempo de lia flugo la kondiĉoj estis konsiderinde deterioriĝintaj. Ankaŭ la surtera stabanaro lasis eksterajn naftujojn ligitajn al la aviadilo. La planitaj flugagadoj de Gagarin bezonis klaran veteron kaj ne eksterajn ujojn. La esplorado konkludis ke la aviadilo de Gagarin eniris en spiralfalo, ĉu pro birdofrapo aŭ pro subita movo por eviti alian aviadilon. Pro la neĝisdatigita veterinformo, la stabanaro kredis ke lia alto estas pli alta ol ĝi estis fakte, kaj ne povis akurate reagi por elpreni la MiG-15 el ties spiralfalo.[40]

Alia teorio, antaŭdirita fare de la origina esploristo de la kolizio en 2005, hipotezis ke kajuta aertubo estis akcidente lasita malfermita fare ĉu de la stabanaro aŭ de la antaŭa piloto, kio kondukis al oksigena elĉerpo kaj lasis la stabanaron nekapabla kontroli la aviadilon.[41] Simila teorio, publikigita en la gazeto Air & Space, estas ke la stabanaro detektis la malfermitan tubon kaj sekvis la proceduron por plenumi rapidan plonĝon al pli malalta altitudo. Tiu plonĝo estus kaŭzinta la perdon de konscio kaj la kolizion.[42]

Aviadilo MiG-15per kiu veturis Jurij Gagarin kiam koliziis ĉe muzeo de Luostari.

La 12an de Aprilo 2007, la Kremlo vetois novan esploradon pri la morto de Gagarin. Registaraj funkciuloj diris ke ili ne vidis tialon por komencigi novan esploradon.[43]

En Aprilo 2011, dokumentoj el komisio de 1968 starigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio por esploradi la akcidento estis elklasigitaj. Tiuj dokumentoj pruvis ke la komisia origina konkludo estis ke Gagarin aŭ Serjogin estis akre manovranta ĉu por eviti veterbalonon, kio kondukis la aviadilon en "super-kritika flugoreĝimo kaj al ties instalado en kompleksa meteoraj kondiĉoj," aŭ por eviti "eniri en la supra limo de la unua tavolo de nubokovro".[44]

En sia libro de 2004 Du flankoj de la Luuno, Aleksej Leonov, kiu estis estinta parto de Ŝtata Komisio starigita por esploradi la morton de Gagarin en 1968, rakontas ke li estis flugiganta helikopteron en la sama areo tiun tagon kiam li aŭdis "du laŭtajn eksplodojn en la distanco." Konfirmante aliajn teoriojn, lia konkludo estas ke Suĥoi aviadilo (kiun li eĉ identigas kiel Su-15 'Flagon') estis fluganta sub sia minimuma permesita alto, kaj "sen konstati ĝin pro la teruraj veterkondiĉoj, li pasis je 10 aŭ 20 metroj el la aviadilo de Juri kaj Seregin rompante la sonbarieron." La rezulta turbulado estus sendinta la MiG en nekontrolata spiralfalo. Leonov kredas ke la unua eksplodo kiun li aŭdis estis tiu de la aviadilo rompante la sonbarieron, kaj la dua estus la kolizio de la aviadilo de Gagarin surgrunden.[45] En intervjuo de Junio 2013 kun rusa televido-reto RT, Leonov diris ke elklasigita informo pri la okazaĵo montris la eston de dua, "nerajtigita" Su-15 fluganta en la areo. Leonov asertas ke tiu aviadilo estis descendinta ĝis 450 m kaj ke, dum la funkciado de la postbruligiloj, "la aviadilo malpliigis sian nivelon je distanco de 10–15 metroj en la nuboj, pasanta ĉe Gagarin, turnigante lian aviadilon kaj tiele sendante ĝin al vostospiralfalo – profunda spiralo, por esti preciza – je rapido de 750 kilometroj por horo." Kiel kondiĉo por esti permesata studi tiun informon, tamen, Leonov estis devigita ne malkovri la nomon de la alia piloto, pri kio estas informo ke li estis 80jaraĝa (en 2013) kaj en malbonaj sankondiĉoj.[46][47]

Heredo kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Heredo[redakti | redakti fonton]

Krom lia malalta staturo de 1.57 m, unu el plej rimarkindaj trajtoj de Gagarin estis lia rideto.[48] Multaj komentis kiel la ridetemo de Gagarin altiris la atenton de homamasoj en la oftaj turneoj kiujn li faris en la monatoj post la sukcesa misio de la Vostok 1.[30]

Gagarin ankaŭ konstruigis al si reputacion kiel saĝa publika figuro. Kiam li vizitis Manĉestron en Britio, pluvegis. Tamen, Gagarin insistis ke la aŭtotegmento restu malfermita por ke la salutema homamaso povu vidi lin. Gagarin asertis, "Se ĉiuj tiuj personoj venis bonvenigi min kaj povas rezisti sub la pluvo, ankaŭ mi." Gagarin malakceptis pluvombrelon kaj restis stare en sia malfermita Bentley por ke la salutema homamaso povu ankoraŭ vidi lin.[30]

Sergej Korolov, unu el la estroj malantaŭ la komencaj jaroj de la soveta kosmoprogramo, poste diris ke Gagarin posedis rideton "kiu lumigis la Malvarman Militon".[49]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Rusa rublo rememora de Gagarin en 2001.
Statuo de Juri Gagarin en Londono, ĉe Admiralty Arch.

La dato de la kosmoflugo de Gagarin estis rememorata kiel speciala dato. Ekde 1962, ĝi estis celebrata en la Sovetunio kaj poste en Rusio kaj en aliaj post-sovetaj ŝtatoj kiel la Kosmonaŭtika Tago. En 2011 ĝi estis deklarita la Internacia Tago de la Homaj Kosmoflugoj fare de Unuiĝintaj Nacioj.[50] Ekde 2001, la Nokto de Juri, internacia celebrado okazas ĉiun 12an de Aprilo por rememori mejloŝtonojn en kosmesplorado.

Multaj konstruaĵoj kaj aliaj lokoj tra la tuta mondoo estis nomigitaj laŭ Gagarin. La Kosmonaŭta Trejnejo de Zvjozdni gorodok estis tiele nomigita en 1969. La lanĉejo de la Kosmodromo Bajkonur el kiuj estis lanĉita la Sputnik 1 kaj la Vostok 1, estas nuntempe konata kiel Gagarin-lanĉejo. La Distrikto Gagarinski ĉe Sevastopolo (Ukrainio/Rusio) estis tiele nomita dum la periodo de la Sovetunio.

Gagarin estis honorita sur la Luno de kaj astronaŭtoj kaj astronomoj. Li estis honorita de la usona kosmoprogramo de Apollo 11 en 1969 kiam astronaŭtoj Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin lasis memoran tekon enhavantan medalojn memorantajn Gagarin kaj la kompanan kosmonaŭton Vladimir Komarov surface.[51][52] En 1971, la kosmonaŭtoj de Apollo 15 nome David Scott kaj James Irwin lasis la Falitan Astronaŭton ĉe ties surteriga loko kiel memorejo por ĉiuj usonaj astronaŭtoj kaj sovetaj kosmonaŭtoj kiuj mortiĝis en la Kosmokonkuro, kun Juri Gagarin listitaj inter 14 aliaj.[53][54] Li estis memorigita per la oficiala nomo por la 265 km granda kratero Gagarin laŭ li.

Kelkaj statuoj estis starigitaj en lia honoro. En 2011, statuo pri li estis senvualita ĉe Admiralitata Arko fine de The Mall en Londono, kontraŭ la jama skulptaĵo de James Cook. Ĝi estas kopio de la statuo kiu staras antaŭ la iama lernejo de Gagarin en Luberci.[55] En 2013, ĝi estis translokigita al permanenta loko ekster la Reĝa Observatorio en Greenwich.[56] En 2012, oni senvualigis statuon ĉe la loko de la komencaj kosmoflugaj sidejoj de NASA ĉe South Wayside Drive en Houston, Teksaso.[57]

Li estis memorigita en muziko, kiel per kantaro de sovetaj patriotaj kantoj nome La konstelacio Gagarin (en rusa Созвездье Гагарина, Sozvezdie Gagarina) kiu estis verkita de Aleksandra Paĥmutova kaj Nikolai Dobronravov en 1970–1971.[58] La plej fama el tiuj kantoj estis referenco al krio de Gagarin poeĥali!: Li diris "ni iru!" Li adiaŭis permane.[18][58] Li estis la inspiro por la muzikpecoj "Hey Gagarin" de Jean Michel Jarre, "Gagarin" de Public Service Broadcasting, kaj de "Gagarin, I loved you" de Undervud.

Ankaŭ ŝipojn oni nomigis laŭ li. Soveta sekvoŝipo Kosmonaŭto Juri Gagarin estis konstruita en 1971. La flugentrepreno de Armenio nome Armavia nomigis sian unuan aviadilon Suĥoj Superjet 100 en honoro de Gagarin en 2011.[59]

Oni eldonis du porokazajn monerojn fare de la Sovetunio por honorigi respektive la 20an kaj la 30an jariĝojn de lia flugo: nome moneroj de 1 rublo (1981, kupro-nikelo) kaj de 3 rubloj (1991, arĝento). En 2001, por rememorigi la 40an jariĝon de la flugo de Gagarin, oni eldonis en Rusio serion de kvar moneroj montrantajn lian portreton: nome moneroj de 2 rubloj (kupro-nikelo), 3 rubloj (arĝento), 10 rubloj (latun-kupro, nikelo), kaj 100 rubloj (arĝento).[60] In 2011, Rusio eldonis monerojn de 1,000 rubloj (oro) kaj de 3 rubloj (arĝento) por marki la 50an jariĝon de lia flugo.[61]

En 2008, la Kontinenta Ligo de Glacihokeo nomigis sian pokalon Pokalo Gagarin.[62]

En enketo de 2010 Space Foundation, Gagarin estis rankgita kiel la 6a plej populara kosmoheroo, ligita kun la fikcia kapitano James T. Kirk de Star Trek.[63]

50a jariĝo[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko por la 50a jariĝo el Ukrainio.

La 50a jariĝo de la flugo de Gagarin en la kosmon estis markita en 2011 pere de honoroj tra la tuta mondo. Oni faris filmon titolita Unua Orbito fare de la Internacia Kosmostacio, kombinante la paroladon de la origina flugo kun filmaĵoj de la itinero farita de Gagarin.[64] La rus-uson-itala ŝipanaro de la Ekspedicio 27 per la IK sendis specialan filmomesaĝan deziron al la popoloj de la mondo por "Feliĉa Nokto de Juri", vestante ĉemizojn kun la bildo de Gagarin.[65]

Svis-loĝanta germana horloĝisto Bernhard Lederer kreis limigitan eldonon de la 50 Gagarin Tourbillons por rememorigi la 50an jariĝon de la flugo de Gagarin.[66]

La lanĉo de Sojuz TMA-21 la 4an de Aprilo 2011 estis dediĉita al la 50a jariĝo de la unua homportanta kosmoflugo.[67]

Honoroj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Grafitioj de Gagarin (kun Maradona kaj Castro), en Drvengrad, Serbio.
Ora Stelo de Heroo de Sovetunio.
Insigno de la Ordeno de Lenin.
  • Jubilea Medalo "40 Jaroj de Armitaj Fortoj de USSR" (USSR, 1958)
  • Heroo de Sovetunio (14a de Aprilo 1961)
  • Ordeno de Lenin (USSR, 14a de Aprilo 1961)
  • Heroo de Socialisma Laboro (Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, 29a de Aprilo 1961)
  • Heroo de Socialisma Laboro, (Popola Respubliko Bulgario, 24a de Majo 1961)
  • Ordeno de Georgi Dimitrov (Bulgario, 24a de Majo 1961)
  • Ordeno de la Stelo, 2a Klaso (Indonezio, 10a de Junio 1961)
  • Kruco de Grunwald, 1a klaso (Pollando, 20a de Junio 1961)
  • Piloto-Kosmonaŭto de USSR (27a de Junio 1961)
  • La unua Komandanto de la Ordeno "Playa Giron" (Kubo, 18a de Julio 1961)
  • "Pro atingoj en aeronaŭtiko" (Brazilo, 2a de Aŭgusto 1961)
  • Ordeno de la Suda Kruco (Brazilo, 3a de Aŭgusto 1961)[68]
  • Ordeno de la Flago de la Hungara Respubliko, 1a klaso kun diamantoj (Hungario, 21a de Aŭgusto 1961)
  • Honora Majstro de Sportoj de USSR (1961, titolo akirita kiel premio por kosmoflugo)
  • Militista Piloto 1a Klaso (1961, premio al la kvalifiko de la kosmoflugo)
  • Ora Medalo de la Britia Interplaneda Societo, 1961
  • Honora suvoroveco (Moskva Suvorova Militlernejo, 1962)
  • Ordeno de la Nilo (Egiptio, 31a de Januaro 1962)
  • Ordeno de la Afrika Stelo (Liberio, 6a de Februaro 1962)
  • Heroo de Laboro, (Demokratia Respubliko Vietnamio, 28a de Aprilo 1962)
  • Ora Medalo de la Aŭstria Registaro, 1962
  • Honora prezidento de la Societo por Amikeco Sovet-Kuba
  • Honora Membro de la Societo "Finland-Soveta Unio"
  • Ordeno de Karl Marx (Germana Demokratia Respubliko, 22a de Oktobro 1963)
  • Jubilea Medalo "Dudek Jaroj de la Venko en la Granda Patriota Milito 1941–1945" (USSR, 9a de Majo 1965)
  • Medalo "Por Senmanka Servo", 3a klaso (Sovetunio, Marto 1966)
  • Honora membro de la Internacia Akademio de Astronaŭtiko (1966)
  • Ordeno de Klement Gottwald (Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko)
  • Jubilea Medalo "50 Jaroj de la Armitaj Fortoj de USSR" (USSR, Januaro 1968)
  • Ora Medalo Konstantin Ciolkovski "por elstara laboro en la kampo de interplaneda komunikado" (USSR)
  • Medalo de de Lavaux (FAI)
  • Ora Medalo kaj diplomo "Homo en kosmon", Itala Asocio de Spaco
  • Ora Medalo "Por elstara diferenco" kaj la Raĝa Aerokluba Diplomo, Svedio
  • Medalo de Kolumbo (Italio)
  • Ora Medalo de Saint-Denis (Francio)
  • Ora Medalo Premio "pro kuraĝo" de Fondaĵo Matstsotti (Italio), 2007

kaj aliaj.

Juri Gagarin estis elektita honora civitano de la jenaj urboj:

Li ankaŭ ricevis orajn ŝlosilojn de la pordoj de la urboj Kairo kaj Aleksandrio (Egipto).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2010) The Great Explorers. London: Thames & Hudson, p. 270. ISBN 978-0-500-25169-0.
  2. 2,0 2,1 Tito, Dennis, "Yuri Gagarin", Time Europe via Time.com.
  3. La nomoj de Aleksej kaj de Anna estas foje transliterumitaj kiel Aleksej Ivanoviĉ kaj Anna Timofeevna, respektive (Bassin 2012).
  4. 4,0 4,1 4,2 Yuri Gagarin: The First Man in Space. About.com. Alirita 26a de Marto 2013.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Rodgers, Paul, "Yuri Gagarin: The man who fell to Earth", The Independent.
  6. 6,0 6,1 6,2 Moskvitch, Katia, "Yuri Gagarin's Klushino: Forgotten home of space legend", BBC News. Kontrolita 4a de Aprilo 2011.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 Bizony, Piers (14a de Marto 2011). "First man of Space – the flight and plight of Yuri Gagarin", Engineering & Technology 6 (3) 
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 "Yury Gagarin: Biography", RIA Novosti.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 "Profile: Yuri Gagarin", BBC News.
  10. 10,0 10,1 Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: Parametroj url kaj titolo devas esti precizigitaj.  (ruse). Astronaut.ru (11 July 2007). Alirita 30a de Marto 2008.
  11. Quoted in Siddiqi 2000, p. 262.
  12. Siddiqi 2000, p. 262.
  13. Siddiqi 2000, p. 261.
  14. Bykovsky citita en Gavrilin 1973, p. 26-27.
  15. (1980) Sport in the Soviet Union. Oxford: Pergamon, p. 43. ISBN 0-08-024506-4.
  16. Siddiqi 2000, p. 275.
  17. Hall kaj Shayler, p. 150
  18. 18,0 18,1 Большой словарь цитат и крылатых выражений (ruse). Litres. ISBN 978-5-699-40115-4.
  19. “6.2 Он сказал «Поехали!»”, 108 минут, изменившие мир (ruse). Эксмо. ISBN 9785457022300.
  20. Citita en Siddiqi 2000, p. 278.
  21. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: Parametroj url kaj titolo devas esti precizigitaj. (3a de Decembro 2004) (ruse). Pravda via TestPilot.ru. Alirita 30a de Marto 2008.
  22. Motherland Hears (download). SovMusic.ru. Alirita 30a de Marto 2008.
  23. Motherland Hears (lyrics). SovMusic.ru. Alirita 30a de Marto 2008.
  24. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: Parametroj url kaj titolo devas esti precizigitaj.  (ruse). Cosmoworld.ru. Alirita 30a de Marto 2008.
  25. I am proud to be accused of having introduced Yury Gagarin to Orthodoxy. Interfax-religion.com (12a de Aprilo 2006). Arkivita el la originalo je 21a de Majo 2013. Alirita 30a de Marto 2008.
  26. Gagarin's family celebrated Easter and Christmas, Korolev used to pray and confess. Interfax-religion.com (11a de Aprilo 2011). Arkivita el la originalo je 21a de Majo 2013.
  27. “7.1 Гражданин мира”, 108 минут, изменившие мир (ruse). Litres. ISBN 9785457022300.
  28. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: Parametroj url kaj titolo devas esti precizigitaj.  (ruse). МК в Египте (24a de Aprilo 2011).
  29. (17a de Januaro 2009)Yuri Gagarin in Manchester. WCML.org.uk. Alirita 12a de Aprilo 2010.
  30. 30,0 30,1 30,2 French, Francis (Julio 1998). "Yuri Gagarin's Visit to Manchester", Spaceflight 40 (7). Alirita 7a de Marto 2011. 
  31. 31,0 31,1 Gafutulin, Nail, "Космонавт и Депутат", Red Star. Kontrolita 10a de Januaro 2015. (ruse)
  32. (18a de Marto 2011)Cosmonaut Crashed Into Earth 'Crying In Rage'. Krulwich Wonders via NPR.org. Alirita 12a de Aprilo 2011.
  33. Юрий Алексеевич Гагарин (ruse). Astronaut.ru (2a de Junio 2013). Alirita 10a de Januaro 2015.
  34. Gagarin. Alirita {{subst:FormatoDato|2015-11-28}}.
  35. Lebedev, Vitaliy (Aŭgusto 2011). "Диплом Гагарина", New Defence Order Strategy (Rusa) (16), p. 117–118 
  36. Lebedev, Vitaliy (Oktobro 2011). "Диплом Гагарина", New Defence Order Strategy (Rusa) (17), p. 68–69 
  37. 37,0 37,1 Abel, Allen (Majo 2011). "The Family He Left Behind", Air & Space. Alirita 26a de Marto 2013. 
  38. Gagarin in his daughter's words. Euronews.net (12a de Aprilo 2011). Alirita 27a de Aprilo 2012.
  39. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: Parametroj url kaj titolo devas esti precizigitaj.  (ruse) (11a de Aprilo 2011). Alirita 27a de Aprilo 2012.
  40. Aris, Ben, "KGB held ground staff to blame for Gagarin's death", The Daily Telegraph. Kontrolita 1a de Aŭgusto 2008.
  41. Holt, Ed, "Inquiry promises to solve Gagarin death riddle", Scotland on Sunday. Kontrolita 30a de Marto 2008.
  42. Osborn, Andrew (Septembro 2010). "What Made Yuri Fall?", Air & Space. Alirita 24a de Septembro 2010. 
  43. Osborn, Andrew, "Kremlin vetoes new inquiry into mystery death of Yuri Gagarin", The Belfast Telegraph. Kontrolita 30a de Marto 2008.
  44. Malpas, Anna, "Russia sheds light on Gagarin death mystery", AFP. Kontrolita 8a de Aprilo 2011.
  45. (2004) Two Sides of the Moon. Novjorko: Thomas Dunne Books, p. 218. ISBN 0-312-30865-5. OCLC 56587777.
  46. "Death of Yuri Gagarin demystified 40 years on", RT.com.
  47. Major, Jason, "Details of Yuri Gagarin's Tragic Death Revealed", Universe Today. Kontrolita 17a de Junio 2013.
  48. (7a de Marto 2011)Memories sought of Yuri Gagarin's way into space. BBC News. Alirita 11a de Aprilo 2011.
  49. McKie, Robin, "Sergei Korolev: the rocket genius behind Yuri Gagarin", The Guardian. Kontrolita 11a de Aprilo 2011.
  50. UN Resolution A/RES/65/271, The International Day of Human Space Flight (12a de Aprilo) (7a de Aprilo 2011). Alirita 19a de Januaro 2015.
  51. (21a de Julio 2009)Apollo 11: 5 Little-Known Facts About the Moon Landing. National Geographic. Alirita 3a de Aprilo 2014.
  52. (1989) Men From Earth. New York: Bantam. ISBN 0553053744.
  53. (2012) Imagining Outer Space: European Astroculture in the Twentieth Century. New York: Palgrave Macmillan, p. 335–336. ISBN 0230231721.
  54. "The Sculpture on the Moon", Slate. Kontrolita 3a de Aprilo 2014.
  55. Parfitt, Tom, "How Yuri Gagarin's historic flight was nearly grounded", The Guardian. Kontrolita 7a de Aprilo 2011.
  56. "Gagarin Monument Moved from London's Mall to Greenwich", RIA Novosti. Kontrolita 13a de Aprilo 2014.
  57. "Houston Mayor, NASA Administrator & Russian Ambassador Dedicate Gifts of Artworks Honoring Russian and US Space Pioneers", City of Houston. Kontrolita 6a de Februaro 2015.
  58. 58,0 58,1 Созвездье Гагарина. Retejo de Aleksandra Paĥmutova
  59. Kaminski-Morrow, David, "Picture: First Armavia Superjet awaits delivery", FlightGlobal.com. Kontrolita 17a de Januaro 2011.
  60. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: Parametroj url kaj titolo devas esti precizigitaj.  (ruse). CBR.ru. Alirita 30a de Marto 2008.
  61. Yuri Gagarin Featured on Russian Gold and Silver Coins. Coin Update (14a de Aprilo 2011).
  62. Fraser, Adam, "UFA Sports to market Kontinental Hockey League", SportsPro Media. Kontrolita 19a de Aŭgusto 2010.
  63. Space Foundation Survey Reveals Broad Range of Space Heroes. Space Foundation (27a de Oktobro 2010). Alirita 17a de Januaro 2011.
  64. Riley, Christopher, "What Yuri Gagarin saw: First Orbit film to reveal the view from Vostok 1", The Guardian. Kontrolita 12a de Aprilo 2011.
  65. Yuri's Night 2011 International Space Station Crew: 50th Anniversary of Human Spaceflight (11a de Aprilo 2011). Alirita 27a de Aprilo 2012.
  66. The Gagarin Tourbillon. Alirita 27a de Aprilo 2012.
  67. (29a de Aprilo 2011)Spacecraft "Soyuz-TMA21". Manned Aeronautics. Alirita 1a de Majo 2011.
  68. Para Yuri Gagarin, Brasília era um planeta diferente. Brasil Almanaque de Cultura Popular. Alirita 26 September 2009.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bassin, Mark; Kelly, Catriona, eds. (2012). Soviet and Post-Soviet Identities. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 140–141. ISBN 1107011175. [1]
  • Gavrilin, Vyacheslav Mikhailovich (1973). Sportsmen of the Soviet Army. Moscow: Novosti Press Agency. OCLC 23374154.
  • Siddiqi, Asif A (2000). Challenge to Apollo: The Soviet Union and the Space Race, 1945–1974. Washington, D.C.: NASA. OCLC 48909645. SP-2000-4408. Parto 1 (paĝo 1-500), Parto 2 (paĝoj 501-1011). [2], [3].
  • Hall, Rex; Shayler, David (Majo 2001). The Rocket Men: Vostok & Voskhod, the First Soviet Manned Spaceflights. Springer. p. 350. ISBN 1-85233-391-X.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Grigorij Arosev (12a de Aprilo 2016). Jubileo de la kosmotago. La Ondo de Esperanto, 2011, №4-5 (198-199)

Rete: La Balta Ondo [4]

  • Jenks, Andrew L (2012). The Cosmonaut Who Couldn't Stop Smiling: The Life and Legend of Yuri Gagarin. Northern Illinois University Press. ISBN 978-0-87580-447-7.
  • Cole, Michael D (1995). Vostok 1: First Human in Space. Springfield, NJ: Enslow. ISBN 0-89490-541-4.
  • Doran, Jamie; Bizony, Piers (1998). Starman: The Truth Behind the Legend of Yuri Gagarin. London: Bloomsbury. ISBN 0-7475-4267-8.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Plurkomunikila


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.