Springer
Springer | ||
---|---|---|
Springer | ||
Jura formo | ĝis 2015 akcia kompanio laŭ luksemburga juro, ekde tiam parto de pli larĝa konzerno Springer Group | |
Fondita | 1842 | |
Sidejo | Luksemburgo, Berlino | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o | Derk Haank (ĉefa afergvida oficisto), Martin Mos (produktado), Ulrich Vest (financoj) | |
Dungitoj | preskaŭ 6 000 (en 2011), 8 467 (en 2014) | |
Spezosumo | 875 milionoj da eŭroj (en 2011) respektive 959 (en 2014) | |
Agokampo | libroeldonado | |
filiaj kompanioj | Springer (New Zealand) • Springer Nature (Netherlands) • Springer Italy • Codes Rousseau • Springer Gabler • Springer India [#] | |
Posedataj kompanioj | Marine Biology [#] | |
TTT | www.springer.com, ekde 2015 kiel parto de www.springernature.com | |
Springer - per plena nomo angle inter 1999 ĝis 2015 Springer Science+Business Media ("eldonejo Springer por sciencaj kaj komercaj amaskomunikiloj"), ekde 2015 Springer Nature Group ("eldona grupo Springer pri naturo") - estas internacia eldonejo de precipe sciencaj libroj, magazinoj kaj retaj servoj. Ĝi fondiĝis en 1842 en Berlino, nun havas sian juran sidejon en Luksemburgo kaj produktan centran oficejon en Berlino kaj Hajdelbergo. Pliaj oficejoj interalie estas en Bazelo (Svislando), Dordrecht (Nederlando), Novjorko (Usono), Pekino (Ĉinio), Vieno (Aŭstrio), Parizo (Francio), Milano (Italio) kaj Nov-Delhio (Hindio). Post la origine nederlanda eldonejo Elsevier temas pri la tutmonde dua plej granda eldonejo de scienca literaturo. Post pluraj vendoj de la internacia entrepreno, ĝi en februaro 2010 estis aĉetita fare de la skandinavia investa grupo EQT kaj la investa korporacio de la singapura registaro, mallongigata angle CIG. Ekde 2015 formale temas pri parto de pli larĝa konzerno Springer Nature Group ("eldona grupo Springer pri naturo").