Heidelberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hajdelbergo)
Heidelberg
Blazono
Heidelberg (Germanio)
Heidelberg (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • rezidejo • Luterurbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06221,
06202 (urboparto Grenzhof)
Poŝtkodo 69115–69126
Aŭtomobila kodo HD
Oficiala Municipokodo 08221000
NUTS DE125
LOCODE DE HEI
Subdivido 15 urbopartoj
Politiko
Komunumestro Eckart Würzner (senpartia)
Adreso de la administrejo Marktplatz 10
69117 Heidelberg
Demografio
Loĝantaro 162273 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 49° 25′ N, 8° 43′ O (mapo)49.4122222222228.71Koordinatoj: 49° 25′ N, 8° 43′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 114 m
Areo 108,8 km²
vdr

Heidelberg [Hajdlberk], en Esperanto Hajdelbergo, malofte Hejdelbergo, estas pitoreska urbo apud la rivero Neckar. Administre temas pri eksterdistrikta urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 162 273 loĝantojn. Ĝi estas rigardata kiel unu el la plej belaj germanaj urboj. En la Dua Mondmilito ĝi estis unu el la malmultaj urboj, kiujn oni neniam bombardis. En la 19-a jarcento Hejdelbergo estis centro de la germana romantikismo. Multaj poeziistoj kaj verkistoj skribis pri Hajdelbergo.

La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Wiesloch sude vojas norden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Darmstadt.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Hajdelbergo posedas barokan urbocentron grandparte bone konservitan. La plej ŝatata turismaĵo estas la elektprinca Kastelo de Heidelberg, kies restaŭrita ruino situas sur monteto super la urbo.

Pliaj allogaĵoj estas la universitata biblioteko (en klasikisma kaj secesia stiloj), kelkaj kristanaj preĝejoj kaj la malnova ponto kun impresa dutura portalo. Ekzistas pluraj dekoj da diverstemaj muzeoj.

Universitato kaj fakaltlernejoj[redakti | redakti fonton]

Sciencaj institutoj[redakti | redakti fonton]

  • Deutsches Krebsforschungszentrum (Germana Centro por Kanceresplorado)
  • Max-Planck-Institut für ausländisches öffentliches Recht und Völkerrecht (Max-Planck-Instituto pri Eksterlanda Publika juro kaj Internacia Juro)
  • Max-Planck-Institut für Kernphysik (Max-Planck-Instituto pri Atomfiziko)
  • Max-Planck-Institut für Astronomie (Max-Planck-Instituto pri astronomio)
  • Max-Planck-Institut für medizinische Forschung (Max-Planck-Instituto pri Medicina Esploro).
  • Saksa Akademio de Sciencoj
  • Akademio de Scienco de Heidelberg

Entreprenoj de Hejdelbergo[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]