Distrikto Reutlingen
| Blazono | Mapo |
|---|---|
![]() |
![]() |
| bazaj informoj | |
| Federacia lando: | Baden-Virtembergo |
| Distriktaro: | Tübingen |
| Regiona ligo: | Neckar-Alb |
| Administra sidejo: | Reutlingen |
| Areo: | 1 094 km² |
| Loĝantoj: | 293483 (fine de decembro 2024) |
| Loĝdenso: | 257 po km² |
| Aŭtokodo: | RT (Reutlingen) |
| Oficiala kodo: | 08415 |
| Komunumoj: | 26 |
| Situo ene de Baden-Virtembergo | |
La distrikto Reutlingen situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Reutlingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Tübingen kaj de la regiona ligo Neckar-Alb.
La distrikto havas areon de 1 094 km², kaj fine de decembro 2024 ĝi havis 293 483 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Esslingen norde, Göppingen nordoriente, Alb-Donau oriente, Biberach kaj Sigmaringen sude, Zollernalb sudokcidente, Tübingen okcidente kaj Böblingen nordokcidente.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]La distrikto konsistas el 26 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2024.
Urboj:
- Bad Urach (12751)
- Hayingen (2211)
- Metzingen (23178)
- Münsingen (14772)
- Pfullingen (19759)
- Reutlingen (118852)
- Trochtelfingen (6264)
Neurbaj komunumoj:
- Dettingen an der Erms (9993)
- Engstingen (5041)
- Eningen unter Achalm (11506)
- Gomadingen (2200)
- Grabenstetten (1726)
- Grafenberg (2632)
- Hohenstein (3788)
- Hülben (3135)
- Lichtenstein (9191)
- Mehrstetten (1502)
- Pfronstetten (1523)
- Pliezhausen (9821)
- Riederich (4206)
- Römerstein (4094)
- Sonnenbühl (7022)
- St. Johann (5202)
- Walddorfhäslach (5457)
- Wannweil (5352)
- Zwiefalten (2305)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||
| ||||||

