Parto de la distrikta teritorio estas la monto Kaiserstuhl, kie estas konataj vitejoj laŭ kiuj nomiĝas la tie kultivita kaj produktita blanka vino. La distrikto per la rejna valo kaj la kerna parto de la Nigra Arbaro kunigas tre malsamajn pejzaĝojn. La rejna valo havas tre mildan kaj sunoriĉan klimaton, tie troviĝas statistike plej varma punkto de Baden-Virtembergo, unu el la plej varmaj regionoj de Germanio, dum la monto Feldberg meze de la Nigra Arbaro estas la statistike plej malvarma punkto de la federacia lando. Vintre la montara parto de la distrikto estas tre ŝatata por skikurado (moviĝi horizontale sur speco de skioj), kaj ankaŭ eblas tradicie skii (do subengliti montajn deklivojn per iom alia speco de skioj) - tamen por ŝatantoj de tradicia skiado konkurencas la relativa proksimeco de la Alpoj, kie la montoj pli altas kaj la skiado pli aventuras.