Freiburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg - Tiu artikolo pritraktas la urbon Freiburg im Breisgau. Por aliaj urboj nomitaj Freiburg vd. Freiburg.
Koordinatoj: 47°59′41″N 7°50′59″E  /  47.99472°N, 7.84972°O / 47.99472; 7.84972 (Freiburg)
Freiburg im Breisgau
urbo
Freiburger Münster.jpg
Flagge Freiburg im Breisgau.svg
Flago
Wappen Freiburg im Breisgau.svg
Blazono
Situo Freiburg
 - alteco 278 m s. m.
 - koordinatoj 47°59′41″N 7°50′59″E  /  47.99472°N, 7.84972°O / 47.99472; 7.84972 (Freiburg)
Areo 154 km² (15 400 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 79098–79117
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Freiburg im Breisgau
Retpaĝo: www.freiburg.de

Freiburg im Breisgau, ofte mallongigite Freiburg i.Br. aŭ Freiburg i.B., esperantlingve Frajburgo, estas post Stutgarto, Mannheim kaj Karlsruhe la kvara plej granda urbo de Baden-Virtembergo en la sudokcidento de Germanio kaj la plej suda urbego de Germanio. Ĝi situas ĉe la koordinatoj 47°59′N 7°51′O  /  47.983°N, 7.85°O / 47.983; 7.85 (Freiburg)Koordinatoj: 47°59′N 7°51′O  /  47.983°N, 7.85°O / 47.983; 7.85 (Freiburg).

La plej proksimaj urbegoj estas Mulhouse (germane Mülhausen) en Alzaco (Francio) kaj Bazelo en Svisio, 60 kilometrojn sude, Zuriko en Svisio, 86 kilometrojn sudoriente, Strasburgo en Alzazo, 85 kilometrojn nordoriente, kaj Karlsruhe, 140 km norde.

En la urbo vivas 210.000 loĝantoj, inter ili pli-malpli 30.000 gestudentoj de la universitato Albert Ludwig kaj de pluraj altlernejoj.

Ĉarma unikaĵo estas la kanaletoj "Beĥle", kiuj trafluas preskaŭ ĉiun straton de la urbocentro kaj kaŭzas ĉe malatentaj turistoj malsekajn piedojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Freiburg vidita de  Schlossbergturm
Magnify-clip.png
Panoramo de Freiburg vidita de Schlossbergturm

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Freiburg situas en la sudokcidento de Baden-Württemberg ĉe la sudorienta rando de la superrejna fosaĵo.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de la urbo Freiburg im Breisgau.

La historio de la urbo Freiburg im Breisgau estas dokumentebla ekde antaŭ preskaŭ 900 jaroj. En la jaro 1120 fondis ĝin la dinastio de la Zähringer [ceringoj], kiuj iom malpli al 100 jarojn poste estingiĝis. Kiel posedantoj de la urbo sekvis la ne amataj grafoj de Freiburg, de kiuj la burĝoj (loĝantoj) de Freiburg en 1368 aĉetis sian urbon kaj metis sin sub la protekton de la dinastio Habsburgoj. Nur komence de la 19a jarcento ĉesis la aŭstria (katolika) epoko, kiam Napoleono en 1806 decidis, ke la urbo Freiburg kaj la regiono Breisgau [Brajsgau aŭ esperantigite Brisgovio] apartenu al la Grossherzogtum Baden [granddukejo Baden]. Ĝis 1918 Freiburg apartenis al la granddukejo, ĝis 1933 al la respubliko kaj en la Tria regno [germanlingve Drittes Reich] al la Gau Baden. Post la Dua mondmilito la urbo Freiburg de 1949 ĝis 1952 estis ĉefurbo de (Sud-)Badeno. Hodiaŭ Freiburg estas la kvare plej granda urbo de la germana federacia lando Baden-Virtembergo [germanlingve Baden-Württemberg].

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Freiburg naskiĝis:

En Freiburg mortis:

Esperanto en Frajburgo[redakti | redakti fonton]

Estante universitata urbo plena je junaj intelektuloj, Frajburgo ekde 1891 havas Esperanto-grupon, do post Nurembergo kaj Munkeno la tria plej tradicia grupo en Germanio. De la jaro 1995, la urbo por pluraj jaroj estis la sidejo de Germana Esperanto-Asocio.

Inter multaj movadaj eventoj, la urbo dufoje estis la gastiganto por Germana Esperanto-Kongreso, nome la 68-a GEK en 1990, jaro de la germana reunuiĝo kaj la 94-a GEK en 2017.

Plie en Frajburgo gastiĝis inter la 27-a de decembro 1996 kaj la 3-a de januaro 1997 la 40-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo pritraktis la temon "Regionoj - ĉu la veraj landoj?". Por la temo oni elektis tiun urbon, ĉar la translima regiona kunlaboro en Alemanio inter la komunumoj de sudokcidenta Germanio, Alzaco kaj norda Svislando funkcias aparte modele, kvankam la administre centrisma franca ŝtato nur retireme lasas kompetencojn pri lokaj aferoj al la regionoj.

En 1929 kaj 1959 tie okazis la ido-konferenco.

la katedrala placo

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]