Freiburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Freiburg im Breisgau)
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo "Freiburg im Breisgau". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Freiburg (apartigilo).
Freiburg im Breisgau
urbo
urbego • universitata urbo • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo • ĉefurbo de germania federacia lando • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • kuracloko [+]
FlagoBlazono

SituoFreiburg
- alteco278 m ü. NHN
- koordinatoj48° 0′ N, 7° 51′ O (mapo)47.9947222222227.8497222222222Koordinatoj: 48° 0′ N, 7° 51′ O (mapo)

Areo154 km² (15 400 ha)
Loĝantaro236 140 [+] (31-a de decembro 2022)

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMEST (UTC+2)
Poŝtkodo79098–79117 [+]

Freiburg (Badenio-Virtembergo)
Freiburg (Badenio-Virtembergo)
DEC

Map
Freiburg im Breisgau

Vikimedia Komunejo:  Freiburg im Breisgau [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Freiburg im Breisgau, ofte mallongigite Freiburg i.Br. aŭ Freiburg i.B., esperantlingve Frajburgo, estas post Stutgarto, Mannheim kaj Karlsruhe la kvara plej granda urbo de Baden-Virtembergo en la sudokcidento de Germanio kaj la plej suda urbego de Germanio. Ĝi situas ĉe la koordinatoj 47° 59′ N, 7° 50′ O (mapo)47.9833333333337.8333333333333.

La plej proksimaj urbegoj estas Mulhouse (germane Mülhausen) en Alzaco (Francio) kaj Bazelo en Svisio, 60 kilometrojn sude, Zuriko en Svisio, 86 kilometrojn sudoriente, Strasburgo en Alzazo, 85 kilometrojn nordoriente, kaj Karlsruhe, 140 km norde.

En la urbo vivas 210.000 loĝantoj, inter ili pli-malpli 30.000 gestudentoj de la universitato Albert Ludwig kaj de pluraj altlernejoj.

Ĉarma unikaĵo estas la kanaletoj "Beĥle", kiuj trafluas preskaŭ ĉiun straton de la urbocentro kaj kaŭzas ĉe malatentaj turistoj malsekajn piedojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Freiburg situas en la sudokcidento de Baden-Württemberg ĉe la sudorienta rando de la superrejna fosaĵo.

Ekologia kvartalo Vauban[redakti | redakti fonton]

Rimarkinda urboparto estas Vauban kiu estas ekologia kvartalo en kiu oni utiligas naturajn sistemojn rilate al domoj kaj al ĝardenoj, en kiu ne cirkulas aŭtomobilojn, ĉar fakte ne ekziztas parkejoj en la domoj mem, sed kie ĉiuj parku sian aŭton en granda komuna parkejo en la komenco de la kvartalo. Legu pli : Vauban

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de la urbo Freiburg im Breisgau.

La historio de la urbo Freiburg im Breisgau estas dokumentebla ekde antaŭ preskaŭ 900 jaroj. En la jaro 1120 fondis ĝin la dinastio de la Zähringer [ceringoj], kiuj iom malpli al 100 jarojn poste estingiĝis. Kiel posedantoj de la urbo sekvis la ne amataj grafoj de Freiburg, de kiuj la burĝoj (loĝantoj) de Freiburg en 1368 aĉetis sian urbon kaj metis sin sub la protekton de la dinastio Habsburgoj. Nur komence de la 19a jarcento ĉesis la aŭstria (katolika) epoko, kiam Napoleono en 1806 decidis, ke la urbo Freiburg kaj la regiono Breisgau [Brajsgau aŭ esperantigite Brisgovio] apartenu al la Grossherzogtum Baden [granddukejo Baden]. Ĝis 1918 Freiburg apartenis al la granddukejo, ĝis 1933 al la respubliko kaj en la Tria regno [germanlingve Drittes Reich] al la Gau Baden. Post la Dua mondmilito la urbo Freiburg de 1949 ĝis 1952 estis ĉefurbo de (Sud-)Badeno. Hodiaŭ Freiburg estas la kvare plej granda urbo de la germana federacia lando Baden-Virtembergo [germanlingve Baden-Württemberg].

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La urbo aŭte ligiĝas al la nord-suda aŭtovojo (kaj ), kaj al la federaciaj vojoj kaj . La plej multaj interregionaj trajnoj ankaŭ kondukiĝas norden al Offenburg, Kehl kaj Strasburgo kaj plu al Karlsruhe kaj Mannheim, kaj suden al Bazelo kaj la resto de Svislando. Bicikle interregionaj vojoj kondukiĝas borde de la rivero Rejno norden kaj suden, sed ankaŭ estas multaj pitoreskaj lokaj biciklaj vojoj tra la Nigra Arbaro.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Freiburg naskiĝis:

En Freiburg mortis:

Esperanto en Freiburg[redakti | redakti fonton]

Estante universitata urbo plena je junaj intelektuloj, Frajburgo ekde 1891 havas Esperanto-grupon, do post Nurembergo kaj Munkeno la tria plej tradicia grupo en Germanio. De la jaro 1995, la urbo por pluraj jaroj estis la sidejo de Germana Esperanto-Asocio.

Inter multaj movadaj eventoj, la urbo dufoje estis la gastiganto por Germana Esperanto-Kongreso, nome la 68-a GEK en 1990, jaro de la germana reunuiĝo kaj la 94-a GEK en 2017.

Plie en Frajburgo gastiĝis inter la 27-a de decembro 1996 kaj la 3-a de januaro 1997 la 40-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo pritraktis la temon "Regionoj - ĉu la veraj landoj?". Por la temo oni elektis tiun urbon, ĉar la translima regiona kunlaboro en Alemanio inter la komunumoj de sudokcidenta Germanio, Alzaco kaj norda Svislando funkcias aparte modele, kvankam la administre centrisma franca ŝtato nur retireme lasas kompetencojn pri lokaj aferoj al la regionoj.

En 1929 kaj 1959 tie okazis la ido-konferenco.

Radiostacio Dreyeckland[redakti | redakti fonton]

Radiostacio Dreyeckland (triangula lando) elsendas en tri diversaj landoj: Germanio, Francio kaj Svislando kaj en unu el siaj programoj rezervas du aŭ trifoje po monato iom da tempo al Esperanto[1].

la katedrala placo

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Raporto pri kultura interŝanĝo kun Freiburg, ĝemela urbo de Padova, Nova Sento in Rete Arkivigite je 2022-04-29 per la retarkivo Wayback Machine, n-ro 1014 (28/2019)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Panoramo de Freiburg vidita de la turo Schlossbergturm
Panoramo de Freiburg vidita de la turo Schlossbergturm