Münster (Vestfalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
MuensterHistorischesRathaus80.JPG

Koordinatoj: 51°57′N 7°37′O  /  51.95°N, 7.617°O / 51.95; 7.617 (Münster (Vestfalio)) Münster (esperantlingve: Monastero) estas eksterdistrikta urbo en Germanio en la okcidenta parto de Vestfalio, kun ĉirkaŭ 280 000 loĝantoj. Münster estis – kune kun Osnabrück – la urbo de la t. n. Vestfalia Paco de 1648. Per tiu pacokontrakto finiĝis la tridekjara milito.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua mencio de loĝloko en la centro de la nuntempa urbo Münster datiĝas el la jaro 729, nome la malnov-Saksa setlejo Mimigernaford. En la jaro 793 p. K. fondis la misiisto Ludgero (Liudger) tie, ĉe transirejo trans la rivereton Aa, iun monaĥejon, latine nomitan monasterium. Ĉirkaŭ tiu ekestis dum la postaj jarcentoj la urbo, kiun oni nomis Münster, laŭ tiu „monasterium“. La misiisto konstruigis tie ankaŭ preĝejon, kiun oni poste alikonstruis al la nuna katedralo. Dum la mezepoko la urbo Münster apartenis al la Hanso, komerca ligo de nord-Germanaj urboj.

Dum la reformacia tempo la enloĝantoj unue akceptis la protestantan kredon, sed poste disvastiĝis tie radikala rebaptista sekto, kiu en 1534 transprenis la potencon en la urbo, sub la regado de la Nederlandano Jan van Leiden, kiu poste sin nomis „reĝo de Monastero“. En 1535 la princepiskopo de Münster, Franz von Waldeck, konkeris la urbon post longa sieĝo. La tri estroj de la Monasteraj rebaptistoj estis publike torturataj kaj mortigataj. Iliajn kadavrojn oni elpendigis en la tri feraj korboj, kiuj ankoraŭ nun pendas ĉe la turo de la Lamberta preĝejo.

Dum la 18a jarcento la urbo Münster profitis el la kapablo de la arkitekto Johann Conrad von Schlaun, kiu konstruigis barokajn ekleziojn kaj profanajn palacojn, ekzemple la kastelon kaj la Clemens-preĝejon.

Dum la dua mondmilito la urbo Münster perdis pli ol 90 procentojn el siaj antikvaj posedaĵoj. La civitanoj klopodis rekonstrui ilin, kelkajn perfekte, kiel ekzemple la urbodomon kaj la apudan vin-domon, kiu estis dum la mezepoko la urba pesilejo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Prezidantaro de Junulara Esperanto-Klubo, Münster 1907

Laŭ unuaj informoj, kiujn oni havas, fondiĝis en Münster je la 22a de Oktobro 1907 Junulara Esperanto-klubo. La Münstersche Zeitung de la 19-a de Oktobro 1917 informas, ke la loka Esperanto-societo invitis je la 22a de la aktuala monato la Rejnland-Vestfalajn Esperantistojn al la 10-jara jubileo de la unua lernejana Esperanto-grupo en Münster. Tio ankoraŭ ne estis la komenco de la nuna grupo. La fondo de „Esperanto-Societo Münster“ estis je la 21a de februaro 1911. En 1916 la adreso estis Burgstraße 6. Otto Marquard estis prezidanto de 1919 ĝis 1921.

Pri la tempo post 1922 oni apenaŭ havas pliajn informojn, kaj dum la regado de la nacisocialista reĝimo estis malpermesita en Germanio havi Esperanto-asocion. Nur post la jaro 1945 ree kuniĝis Esperantistoj en Münster (Monastero).

Dimanĉe, la 21an de Junio 1948 okazis en Münster en la eklezia domo Collegium Marianum informkunveno pri la temo „Kial kaj kiel lerni Esperanton“. La salono estis plena kaj la italdevena preleganto Matriciani parolis entuziasmige. La anoncita kurso trovis multajn interesatojn.

La esperantistoj renkontiĝis sur blanka parko-benko en la kastel-ĝardeno. Estis Hermann Schlechter, Otto Schmid kaj Karl Ridder. Ili sciis ja teorie la lingvon, sed ne kuraĝis paroli ĝin. Estis novulo inter ili: Willi Brandenburg. Li decidis „fari ion“. Li vizitis kelkajn el la interesatoj, kies adresojn li estis eltrovinta. Tiujn homojn oni invitis al kurso, kiu okazis en studenta hejmo. Hermann Schlechter, Otto Schmid, Karl Ridder kaj Willi Brandenburg instruis alterne. Fine restis nur Willi Brandenburg, kiu estis plej persista.

Pasis la jaro 1948, kaj jam en 1949 kelkaj kursanoj riskis ĉeesti la Germanan Esperanto-Kongreson en la urbo Göttingen. Kelkaj pli­perfektiĝintaj kursanoj ankaŭ partoprenis en 1951 la UEA-kongreson en Munkeno.

En Monastero oni fondis en 1948 fervojistan fakgrupon, en la kadro de la Fervojista Sociala Organizo (Bahn-Sozialwerk), kiu ekde tiam ĝis nun ekzistas kaj estas loka grupo de Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA). La fervojistoj lernis la lingvon en apartaj kursoj kaj fiksis rubandon kun la surskribo „Esperanto parolata“ sur la manikon de sia fervojista uniformo.

La Westfälische Nachrichten de la 13-a de novembro 1950 raportis pri aranĝo de Esperanto-Ortsgruppe Münster, dum kiu rektoro Bartsch predikis en Esperanto en la kapelo de la hospitalo de Sankta Francisko. Plie d-ro Holtmann (Beckum), estrarano de Germana Esperanto-Asocio, prelegis en la aŭlo de la gimnazio Ludgerianum pri la signifo de Esperanto por la tut-Eŭropa movado.

La 3-an de novembro 1960 Uwe-Joachim Moritz kune kun Willi Brandenburg, Joachim Schrapp kaj kelkaj aliaj fondis la "Studentan Esperanto-Klubon en la universitato de Münster". Ekde tiam Esperanto ankaŭ ĝermis en la universitato. En 1962 la fervojista grupo organizis en Münster Germanan Fervojistan Esperanto-Kongreson kun gastoj el 20 najbaraj landoj. Inter la 27-a de decembro 1966 kaj la 3-a de januaro 1967 la 10-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Münster kaj pritraktis la temon "La mondkoncepto de la modernaj natursciencoj".

En 1974 Ulrich Brandenburg, Guido Brandenburg kaj Helmut Klünder organizis la 30an Internacian Junularan Kongreson de TEJO kun 250 partoprenantoj. El tiu impeto rezultis nova statuto de la 25-a de novembro de 1975 por nova aktiva "Universitata Esperanto-grupo de Münster". Post pluraj jaroj de daŭra alfluo de novaj Esperantistoj la du Monasteraj Esperanto-grupoj komune fondis la kupolan Esperanto-Societon Monastera r.a. je la 6a de Februaro de 1981. En la listo de la 39a fondantoj troviĝas pluraj intertempe konataj Esperantistoj. Esperanto-Societo Monastera estas ĝis hodiaŭ agnos­kata loka grupo de Germana Esperanto-Asocio. Dum dudek jaroj prezidis ĝin Rudolf Fischer, sekvis lin lia edzino Hedwig Fischer en tiu posteno ĝis nun.

En marto 1981 anoj de la Monastera Esperanto-Societo fondis la subtenan societon „Bona Espero“, kiu ĝis nun subtenas la infan-bienon Bona Espero en Brazilo.

La 7-an de junio 1981 „Esperanto-Jugend Münster“ iĝis agnoskita loka grupo de Germana Esperanto-Junularo. En 1982 aperis la unua turisma faldfolio pri Münster, en 1985 dua kun pli bela ekstero. Okazis regulaj lingvokursoj en kaj ekster la universitato, en 1982 la unua en la urba popolaltlernejo. Samjare Esperanto-Societo Monas­tera gastigis la 60an Germanan Esperanto-Kongreson. Ĉefa organiz­anto estis Willi Brandenburg. „Vestfalia Aŭtuno“ je 1985-11-01/03, same organizita de li, arigis 74 partoprenantojn, inter ili 21 el ekster­lando.

Kiam Esperanto iĝis cent jarojn aĝa, Esperanto-Societo Monastera havis pli ol 80 membrojn kaj estis unu el la plej grandaj lokaj grupoj de Germana Esperanto-Asocio. La lasta granda evento en la centjara historio de la Esperanto-vivo en Monastero estis la Internacia Fervojista Kongreso en 1992 kun pli ol 200 parto­prenantoj. Ekde 2001 Esperanto aperas regule en la oficiala lekciaro de la universitato kun kursoj kaj seminarioj. Inter la iamaj kaj nunaj Esperantistoj de Münster estas multaj kun gvidaj funkcioj en la Germana Esperanto-movado, ekzemple la eksprezidantoj de Germana Esperanto-Junularo Uwe-Joachim Moritz, Ulrich Brandenburg, Helmut Klünder, Dagmar Schütte, Ulrich Görtz kaj Gunnar Fischer. Kun Helmut Klünder kaj Rudolf Fischer Esperanto-Societo de Münster ankaŭ disponigis al Germana Esperanto-Asocio du prezidantojn.

La anoj de la Monastera Esperanto-Societo kunvenas ĝis nun regule, kune kun la membroj de la loka grupo de la Germana Fervojista Esperanto-Ascocio (GEFA) en la fervoja konstruejo Berliner Platz 29, en ĉambro luita de la Fondaĵo Bahn-Sozialwerk (Germana Fervoja Sociala Organizo).

En junio 2011 la Germana Esperanto-Kongreso duafoje okazis en Münster (retejon vidu sube), kune kun kongreso de la najbarlanda asocio Esperanto Nederland, post kiam en 1982 jam unuafoje la germana kongreso gastis en la urbo.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la Dua Mondmilito la urbo Münster interkonsentis pri entute naŭ urbopartnerecoj. Unue la urboj Münster kaj York dum la jaro 1958 signis sian amikecon. La ligo inter ambaŭ urboj fontas de la kristana sanktulo Liudger, kiu fondis monaĥejon latine monasterium, la origino de la vorto Münster) en Vestfalio, ĉirkaŭ kliu poste kreskis la germania urbo, kaj kiu antaŭe edukiĝis en la katedrala lernejo de York. Dekomence lernejaj klasoj, asocioj, grupoj kaj unuopuloj flegis la amikajn kontaktojn, kaj ekde 1996 ankaŭ la universitatoj de ambaŭ urboj estas partnere ligitaj.

Dum la jaro 1960 sekvis dua urbopartnereco kun la francia urbo Orléans. La historiaj urbokernoj de ambaŭ urboj same amplekse detruiĝis dum la Dua Mondmilito kaj poste detale rekonstruiĝis. Sed krome ambaŭ urboj estas simbolaj en historiaj militoj: la sukcesa sieĝo de Orléans fare de Jeanne d’Arc dum la jaro 1429 estis decida momento en la Centjara Milito inter Francio kaj Britio dum la 15-a jarcento, kaj la Vestfalia Paco de Münster kaj Osnabrück dum la jaro 1648 la fino de la Tridekjara Milito, kiu skuis tutan Mezeŭropon.

urbopartnerecoj:
Flago-de-Britio.svg York en Britio, ekde 1958
Flago-de-Francio.svg Orléans en Francio, ekde 1960
Flago-de-Norvegio.svg Kristiansand en Norvegio, ekde 1967
Flago-de-Tunizio.svg Monastir en Tunizio, ekde 1969
Flago-de-Israelo.svg Rishon Le Zion en Israelo, ekde 1981
Flago-de-Usono.svg Fresno en Usono, ekde 1986
Flago-de-Rusio.svg Rjazan en Rusio, ekde 1989
Flago-de-Germanio.svg Mühlhausen en Turingio, Germanio, ekde 1990
Flago-de-Polio.svg Lublin en Pollando, ekde 1991
urboamikecoj:
Flago-de-Polio.svg Braniewo en Pollando, ekde 1954
Flago-de-Francio.svg Beaugency en Francio, ekde 1974
Fundamento de skulptaĵo kun la direktoj kaj distancoj de la partneraj urboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Akeno (Aachen) | Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal