Mühlhausen (Turingio)
Mühlhausen | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Turingio | |||
Distrikto | Distrikto Unstrut-Hainich | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Telefona antaŭkodo | 03601 | |||
Poŝtkodo | 99974 | |||
Aŭtomobila kodo | UH | |||
Oficiala Municipokodo | 16064046 | |||
Subdivido | 5 urbopartoj (Stadtteile) | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Hans-Dieter Dörbaum | |||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||
Adreso de la administrejo | Ratsstraße 19 | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 36090 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 51°13′N 10°27′O / 51.217°N, 10.45°O (mapo)Koordinatoj: 51°13′N 10°27′O / 51.217°N, 10.45°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 216 m | |||
Areo | 86,34 km² | |||
Oficiala retejo | http://www.muehlhausen.de | |||
Mühlhausen estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Unstrut-Hainich de la federacia lando Turingio kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 36 090 loĝantojn.

Mühlhausen situas borde de la rivero Unstrut.
Industrio[redakti | redakti fonton]
La ekonomia vivo de la urbo baziĝas sur la prilaborado de metalo kaj ligno, sur konstruadentreprenoj kaj agrikulturaj kooperativoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La urbocentro (Altstadt), kies unua dokumenta mencio faritis en la 974-a jaro, estis unuiĝinta kun la Nova urbo en 1180. Samjare oni eknomis ĝin Imperia urbo (t.e. urbo sendependa).
Ekde 1408 Mühlhausen estis parto de la Hansa ligo. De 1524 ĝis 1525 ĝi estis la centro de radikalaj protestantoj sub la gvidado de Thomas Müntzer, kio necesigis la forprenon de la privilegio pri senpera direkta subigo al la imperiestro (Reichsfreiheit) ĝis 1548.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
La historia kerno estas ĉirkaŭita de kvazaŭ komplete konservita urbomuro. Tie videblas multaj burĝaj domoj el la 16-a ĝis la 18-a jc. Imponaj estas krome la paroĥaj preĝejoj Sankta Mario kaj Sankta Blazio. La urbodomo estas farita dum la 16-a jarcento, la loĝdomo de Müntzer estis alikonstruita en 1697. La bona konservado ŝuldiĝas ankaŭ al la fakto ke en GDR estis farata kulto ĉirkaŭ la agado de Müntzer, kiam oni fiinterpretis komunisme la tiamajn ribelojn.
- Ĉirkaŭfortikaĵo de Mühlhausen
- Galerio Kirko Ĉiuj Sanktuloj
- Kirko Sankta Blazio
- Kirko Sankta Kiliano
- Kirko de Nia Sinjorino, memorigloko pri Th. Müntzer
- Muzeo ĉe Lindenbühl
- Muzeo pri la Kamparana ribelo
- Preĝejo klinika de Pfafferode
- Sinagogo de Mühlhausen
- Tombejo nova de Mühlhausen
Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]
La urbo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]
En julio 2018 okazos la 40-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj en tiu ĉi urbo.[1]
Notoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|