Eschwege
| Eschwege | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| ĉefurbo de distrikto en Germanio urbeto urba komunumo de Germanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | Germanio | ||
| Regiono | federacia lando Hesio | ||
| Distriktaro | Kassel | ||
| Distrikto | Werra-Meißner | ||
| Ĝemelurboj | St.-Mandé (FR), Mühlhausen (DE), Regen (DE) | ||
| Poŝtkodo | 37269 | ||
| Aŭtokodo | ESW | ||
| Telefonkodo | +49-5651 | ||
| Kodo laŭ AGS | 06636003 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Alexander Heppe | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 18 743 (fine de decembro 2 024) | ||
| Loĝdenso | 307 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 51° 11′ N, 10° 3′ O (mapo)51.18805555555610.052777777778Koordinatoj: 51° 11′ N, 10° 3′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 211 m | ||
| Areo | 63,27 km² (6 327 ha) | ||
| Horzono | +1 | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Eschwege [Eŝvege] estas germana urbo en la nord-okcidento de Hesio. Ĝi estas administra sidejo de la distrikto Werra-Meißner. La urbo situas borde de la rivero Werra. Fine de la jaro 2024 la komunumo havis 18743 loĝantojn.
Blazono
[redakti | redakti fonton]La blazono de Eschwege montras sur ruĝa fono arĝentan kastelon kun du turoj pint-tegmentaj. Inter la turoj ŝvebas verda fraksena branĉeto kun tri folioj (la germana vorto Esche signifas "frakseno").
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]Eschwege konservis mezepokan urbocentron kun kohera trabfaka domaro. Krome ekzistas jenaj vidindaj konstruaĵoj:


- Preĝejo "St. Katharina" en kvartalo Neustadt
- Bazareja preĝejo "St. Dionys"
- Eschweger Landgrafenschloss, kastelo, sur kies turo ĉiuhore aperas mekanika trumpetisto, nomata Dietemann, maskoto de la urbo
- Hochzeitshaus ("geedziĝa domo", burĝa domo de 1578)
- Schulberg (Cyriakusberg), monteto kun turo "Karlsturm"
- Nikolaa Turo (eksa kirka turo de 1455)
- Bismarck-a Turo sur monteto "Leuchtberg" oriente de la urbo (de 1903)
- Schäferhalle (pavilono sur la okcidenta deklivo de Leuchtberg)
- Eksa sinagogo, nuna nov-apostola kirko
- Hospitala Kapelo
- Monaĥejo, sidejo de bierfarejo "Eschweger Klosterbrauerei"
Esperanto-vivo
[redakti | redakti fonton]En Eschwege okazis la 29-a Internacia Seminario dum la jarŝanĝo inter 1985 kaj 1986. En la urbo ekzistas loka asocio de esperantistoj.
En Eschwege vivis Rüdiger Sachs (1927–2013). El liaj kvin gefiloj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj en la junulara Esperanto-movado aparte aktivis la filino Martina. Krome, same en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj en la junulara Esperanto-movado kiel junaj lernejanoj aparte aktivis la gefratoj Thorsten kaj Meike Höbbel, interalie kiel kunorganizantoj de la Internaciaj Seminarioj de GEJ.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (germane)
- fotoj de historiaj trabfakaj domoj en Eschwege Arkivigite je 2010-07-30 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||





