Sinagogo
Sinagogo estas la preĝejo de la kredantaj judoj, kelkfoje eĉ nur ĉambro.
Laŭ Francisko Azorín sinagogo estas Tipa hebrea templo.[1] Li indikas etimologion el la greka sinagoge, el sinago (kuniĝi) kaj de tie la latina synagoga.[2]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]En la juda kredo estis malpermesite oferi beston ekster la Jerusalema templo. Post kiam tiun detruis romianoj (70 p.K.), la kredantoj daŭrigis la religian kulton en la sinagogoj; oni preĝas tie kaj legas la sanktajn skribojn, sed ne rajtas oferi bestojn.
La hebrea nomo por sinagogo estas aŭ Bejt Knesset - בית כנסת (Domo de Kunveno; ne konfuzu kun Knesset, la israela parlamento) aŭ Bejt Tefila - בית תפילה (Domo de Preĝo). La jida vorto estas ŝul (ĝi signifas ankaŭ "lernejo"). Sinagogo kutime havas grandan kunvenĉambron por preĝo (la ĉefa sanktejo) kaj aliajn ĉambretojn por studo. Ĝi eble havas sociĉambron kaj oficejojn. Flankenmetita studĉambro nomiĝas "Bejt Midraŝ" - בית מדרש (Domo de Studo).
Famaj sinagogoj
[redakti | redakti fonton]- Nova Sinagogo de Berlino
- sinagogo Rykestraße de Berlino
- sinagogo de Kolonjo
- sinagogo de Worms
- sinagogo Santa María la Blanca de Toledo
- Granda sinagogo de Romo
Bildogalerio
[redakti | redakti fonton]-
La granda sinagogo de Pilzeno
-
La Budapeŝta Sinagogo, la plej granda de Eŭropo
-
La Nova Sinagogo de Poznano, transformita de nazioj en naĝbasenon
-
Panelo sur la fasado de la Nova Sinagogo de Poznano
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 185.
- ↑ Azorín, samloke.