Granda sinagogo de Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Granda Templo Romo
Great Synagogue of Rome.jpg
Loko
Geografia situo 41° 53′ 32″ N, 12° 28′ 41″ O41.89210312.477996Koordinatoj: 41° 53′ 32″ N, 12° 28′ 41″ O
Bazaj informoj
Religio judismo
Rito sefarda, nusaĥ
Arkitektura priskribo
Konstruado 19011904
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
v  d  r
Information icon.svg

La Ĉeftemplo, ĉefa sinagogo de Romo, estas unu el la plej grandaj de Eŭropo [mankas fonto], estis konstruita inter 1901 kaj 1904 sur unu el la kvar ter-parceloj obtenitaj per disfaligo de la plej kadukaj areoj de la Geto de Romo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstruita post la itala unuiĝo (1870), kiam Viktoro Emanuelo la 2-a malkonstruigis kaj rekonstruigis la roman hebrean kvartalon kaj konsentis la civitanecon al la italaj hebreoj. La konstruaĵo estis projektita de la arkitektoj Vincenzo Costa kaj Osvaldo Armanni, lernantoj de Calderini, kaj la konstruado komenciĝis en 1901.

En 1904 oni komencis restaŭri la preĝejan meblaron, ilaron de la malnovaj sinagogoj, kaj la dekoraciojn, konfiditajn al la ĉefaj artistoj tiutempaj. La vitralojn oni konfidis al Cesare Picchiarini; la pentraĵojn al Domenico Bruschi kaj Annibale Brugnoli.

La ĉeftemplo estis la scenejo de la unua vizito de papo al hebrea kultejo, Johano Paŭlo la 2-a kiu estis akceptita de Ĉefa Rabeno Elio Toaff la 13-an de aprilo 1986; La 17-an de januaro 2010 Benedikto la 16-a faris la duan viziton al la Roma Templo vizitante ankaŭ la hebrean muzeon.

La Granda Templo – skribaĵo sur la frontono