Kneset

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Knesset)
Kneset
emblemo
unuĉambra parlamento
Komenco 14-a de februaro 1949 vd
Geografia situo 31° 46′ 36″ N, 35° 12′ 19″ O (mapo)31.77666735.205278Koordinatoj: 31° 46′ 36″ N, 35° 12′ 19″ O (mapo)
Lando(j) Israelo vd
Sidejo Knesset building
Kneset (Israelo)
Kneset (Israelo)
DEC
Kneset
Kneset
Map
Kneset
Ĉefestro(j) Mickey Levy • Yosef Sprinzak • Nahum Nir • Kadish Luz • Reuven Barkat • Yisrael Yeshayahu • Jicĥak Ŝamir • Yitzhak Berman • Menachem Savidor • Shlomo Hillel • Dov Shilansky • Shevah Weiss • Dan Tichon • Avraham BurgReuven RivlinDalia ItzikReuven Rivlin • Michael Eitan • Binyamin Ben-Eliezer • Yuli Edelstein • Benny Gantz • Yariv Levin • Yariv Levin • Amir Ohana vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
25th Knesset Composition.svg
La kompono de la 25-a parlamento

La Kneset (hebree כנסת, kiu signifas "asembleo"), estas la parlamento de Israelo kaj la legislativo en la Israela demokratio. Ĝi estas unuĉambra kaj situas en la ĉefurbo Jerusalemo.

La Parlamento de Israelo havas 120 membrojn, kiuj estas elektitaj per proporcia balotado laŭ partio je periodo de kvar jaroj. Ĝi kunvenis ekde la estiĝo de la ŝtato en 1948. Tipa por la politika klimato de Israelo estas la fakto, ke la seĝoj de la parlamenta plenkunsido dividiĝas laŭ frakcioj, sed kvorumo ne necesas por plenumi siajn agadojn.

La konstruaĵo el la suda flanko

Israela demokratio estas plurpartia parlamenta demokratio. En tia demokratio la leĝdona povo estas la supera aŭtoritato. Parlamento estas la suvereno.

De tempo al tempo la civitanoj de la lando estas elvokitaj, laŭ reguloj de proporcia balotsistemo, elekti siajn reprezentantojn al la Knesset, kiuj enpostenigas novan registaron, koalicio de la peljmulto de frakcioj, kiu de tempo al tempo bezonas iliajn fidon kontraŭ malfidaj proponoj de la opozicio.

En la sistemo de ekvilibroj inter la regantaj aŭtoritatoj, la ekzekutivo, la registaro, bazigas sian juran potencon de tiu de la Knesset, kiu regule kontrolas ĝin. La leĝoj eldonitaj de la Kneset nepre ne konfliktu al la baza leĝaro, kiu konsistigas la efektivan konstitucion de la lando; tamen, ĝi ankaŭ rajtas aprobi novajn bazajn leĝojn, aŭ alĵustigi ekzistantajn, per speciala plejmulto.

Ĉiuj ŝtate gravaj decidoj pasas tra la Kneset. Aldone al debata diskutado kaj konfirmo de ŝtataj leĝoj, la parlamento nomumas altajn oficialulojn, inkluzive de la ĉefministro kaj la juĝistoj de la supera kortumo, la ŝtata kontrolanto kaj la prezidenton. La parlamento ankaŭ ratifas gravajn interŝtatajn traktatojn, kiuj povus necesigi armeajn aŭ financajn devigojn, ŝanĝon de leĝoj ktp. Ĉiujare la parlamento devas aprobi la ŝtatan buĝeton prezentantan fare de la registaro, ĉar tiel ĝi supervidas la ekzekutivan potencon. Se la ŝtata buĝeto ne estas ratifita, la registaro dissolvas kaj ekas novan voĉdonadon en la lando al nova parlamento.

La ĉefaj funkcioj de la Knesset estas starigi la normojn en la lando per leĝoj kaj superrigardo de la registaro per diversaj rimedoj je ĝia dispono, inkluzive de la aprobo de duaranga leĝaro, malfidaj proponoj, demandoj, diskutoj kaj pli. La diversaj debatoj okazas en la plenejo kaj en la komitatoj de Knesset, kiuj estas dividitaj laŭ temoj.

Ĉiu knesetanoj havas ampleksan leĝan imunon pri polica enketo, malliberigo, libera movado tra la ŝtato kaj ĝiaj teritorioj, kaj leĝaj procesoj pri agoj faritaj laŭ siaj devoj kiel parlamentano. Membroj ankaŭ nepre devas eviti fiuzadon de ĉi tiu imuno, konflikto de interesoj, ktp, tiun malobeon pritraktas la Etika Komitato de la Kneset.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]