Ombudsmano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ombudsmanoombudo (svede ombudsman /ˈɔm.bʉːds.ˌman/ombud /ˈɔm.bʉːd/) estas ŝtata funkciulo, kiu traktas plendojn de individuoj kontraŭ misa, fuŝa aŭ nejusta administracio fare de publikaj organoj, kiel la registarotribunaloj.

La sveda vorto siavice venas de la malnovnordlanda lingvo: umboðsmaðr [UMbozsmazr] (plenrajtulo). En 1809 Svedio estis la unua regno nomumanta ombudsmanon por kontroli la leĝan sistemon. En pluraj lingvoj ombudsmanoj ricevas la nomon "advokato (aŭ defendanto) de la popolo"; en aliaj lingvoj, oni nomas ilin "mediatoroj" aŭ "mediaciistoj". Tamen ombudsmano ne mediacias inter privatuloj aŭ individuoj.

En Francio[redakti | redakti fonton]

Dominique Baudis, la franca ombudsmano, antaŭ la Eŭropa Parlamento.

En Francio, la ombudsmano estas nomita défenseur des droits (laŭvorte: rajtprotektanto). Tiu sendependa ofico estis kreita per modifo de la konstitucia en la 23-a de julio 2008 kaj starigita per organiza leĝo de la 29-a de marto 2011. Nomumita de la prezidanto por ses jaroj, la ombudsmano estas komisiita defendi rajtojn de ŝtatanoj fronte al administracioj kaj disponas pri apartaj respondecoj por promocii infanrajtojn, batali kontraŭ diskriminaciojn, obeo al deontologio de sekurecaj agadoj.

La unua titolulo estas Dominique Baudis. Li estis nomumita la 22-an de junio 2011. Li sidas en Hôtel Le Maître en Parizo.

En Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

En Eŭropa Unio ekzistas la Eŭropa Ombudsmano. En 2013 la irlanda verkisto Emily O'Reilly iĝis la unua virina ombudo de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]